إلى المحتويات

Kiuj estas la novaĵoj ĉe via lando/urbo?

من dombola, 21 فبراير، 2010

المشاركات: 29

لغة: Esperanto

dombola (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2010 3:00:38 ص

Kanada velŝipo "Concordia" (lernejo-ŝipo por meznivelaj studantoj) ŝipdronis kun 64 personoj,precipe geadoleskantoj, en la marbordo de Brazilo je 17 feb.

La savado de la postvivantoj okupis parto de la informiloj de la semajno.

Jen ligilo al la teksto(en la portugala) kaj fotoj pri la evento.

http://www1.folha.uol.com.br/folha/cotidiano/ult...

Bonaj flankoj de tiu ĉi novaĵo:
Ĉiuj la okupantoj postvivis.
La presteco de la savado.

kiuj estas la interesaj/kuriozaj novaĵoj ĉe via lando/urbo ?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2010 1:08:04 م

Nia registaro ĵus rezignis. Post tri monatoj ni havos novajn elektojn. La rezignado okazis pro daŭra malakordo inter la du grandaj registaraj partioj pri sendo de militistoj al Afganujo denova.

dombola (عرض الملف الشخصي) 23 مارس، 2010 12:01:13 م

Sensacia kovraĵo de la gazetaro tio ĉi semajno ĉe Brazilo estas pri la daŭrigo de la "afero Isabella".
Je lundo komencis la juĝo de la gepatroj de Isabella, la kvinjara infano supoze trafenestrigita de ili el la sesa etaĝo je marto 2008.
Vere vive telenovelo, ĉar restas malgrandan ŝancon de senkulpeco de la gepatroj (patro kaj duonpatrino).
Jen ligilo :

http://noticias.uol.com.br/album/casoisabella_al...

kiuj estas la interesaj/kuriozaj novaĵoj ĉe via lando/urbo ?

LyzTyphone (عرض الملف الشخصي) 23 مارس، 2010 5:38:36 م

Guglo ĵus foriris el Ĉinujo kaj metis sian establon al Honkongo.

La dezert-ŝtormo el Ĉinujo atakis Tajvanon, Japanujon kaj Koreujon per sablo.

FrankoVoglero (عرض الملف الشخصي) 24 مارس، 2010 3:07:29 م

Sinjoro Erdogan postulas, ke germanoj konstruu turkajn gimnaziojn en Germanujo por ke la turkoj pli bone integriĝu.

------------------------------

Sed kiel integriĝi kun turka abituro? Ĉu la germanoj lernu la turkan por ke la turkoj pli bone integriĝu? Ridinda en mia opino.

Ne miskomprenu - mi ne estas kontraŭ turkoj aŭ eksterlandanoj ĉar mi estas esperantisto sed mi ne komprenas sinjoron Erdogan.

dombola (عرض الملف الشخصي) 25 سبتمبر، 2011 1:57:33 ص

Nuntempe okazas Rock-in-Rio!

Roman_Mutin (عرض الملف الشخصي) 25 سبتمبر، 2011 6:14:44 ص

Hodiaŭ je 25a de septembro estas tago de kurado en Rusio. Kaj mi partoprenos "Kross Nacii"- multaj urbanoj kuros en centro de urbo 1 aŭ 2 aŭ 4 km. Post 30 min mi eliros el hejmo kaj iros al placo.

PS Oni domos min senpegan ĉemizeton kun mi numero, hehe.

dombola (عرض الملف الشخصي) 25 سبتمبر، 2011 5:40:25 م

Roman_Mutin:Hodiaŭ je 25a de septembro estas tago de kurado en Rusio. Kaj mi partoprenos .
Bonŝancon! Kiu estas via numero?

Roman_Mutin (عرض الملف الشخصي) 25 سبتمبر، 2011 6:45:31 م

Bedaŭre ne sukcesis, mi nur spektis.

Sur dorso de ĉemizoj estis skribita nomo de politika partio de Putin kaj Medvedev. Sur ĉiu.
Politika libero? Ne, ne aŭdis...

flipe (عرض الملف الشخصي) 26 سبتمبر، 2011 3:32:24 ص

Bombeiros retomam combate ao incêndio em parque na Grande BH (Fajrestigistoj ekrekombatas brulegon en granda parko de Belorizonto)

Fogo atinge Parque da Serra do Rola Moça e condomínio Retiro das Pedras. Incêndio no local começou na sexta-feira (23) (Brulego atingas Parkon de la "Rola Moça"-on kaj domaron "Retiro das Pedras"-on. Brulego en la loko komencigas je vendredo (23).

عودة للاعلى