본문으로

TTT-ejo

글쓴이: gyrus, 2010년 2월 21일

글: 4

언어: Esperanto

gyrus (프로필 보기) 2010년 2월 21일 오후 9:02:25

Ĉu oni diru TTT-ejon kiel "tototo-ejo" aŭ "tototejo"?

darkweasel (프로필 보기) 2010년 2월 21일 오후 9:05:12

Pli logika estas certe la elparolo /tototoejo/, ĉar la O en liternomoj ne estas vera O-finaĵo.

Tamen ne ĉiam ĉiuj obeas tiun logikon, kaj ekzemple la mallongigon PMEG multaj elparolas /pomego/, kvankam pli logika estus /pomoego/.

Mi mem diras retpaĝaro, sed verŝajne komprenus kaj /tototoejo/ kaj /tototejo/.

Espi (프로필 보기) 2010년 2월 21일 오후 9:05:40

gyrus:Ĉu oni diru TTT-ejon kiel "tototo-ejo" aŭ "tototejo"?
Saluton gyrus,

certe tototo-ejo ŝajnas esti korekta prononco.

Amike
Klaus-Peter

gyrus (프로필 보기) 2010년 2월 22일 오후 3:40:59

darkweasel:Pli logika estas certe la elparolo /tototoejo/, ĉar la O en liternomoj ne estas vera O-finaĵo.
Ĉu vere? Tion mi ne sciis. Mi ĉiam kredis, ke, ekzemple, oni povas diri "Bego" (okej, tiaj vortoj ne ofte troviĝas senkulpa.gif ).

다시 위로