Příspěvky: 17
Jazyk: Esperanto
Belmiro (Ukázat profil) 22. února 2010 21:26:56
tiu signo nomas brevo kaj estas diakrita signo.En miaj vortaroj mi ne trovas “brevo’n” kun tia signifo.
Espi (Ukázat profil) 22. února 2010 22:14:00
Belmiro:En miaj vortaroj mi ne trovas “brevo’n” kun tia signifo.Saluton Belmiro,
en la portugala ĝi nomas braquia kaj bonvolu vidi ĉi tie.
Brevo ja estas faklingve kaj devenas de la franca.
Amike
Klaus-Peter
KoLonJaNo (Ukázat profil) 22. února 2010 23:16:40
Belmiro:Mi kredas ke tiun supersignon oni nomas "hoketo".Mi ne estas darkweasel, sed jes, temas pri objekto. (Oni neniam uzas -n post pri.)
Fakte – certe pro influo de mia nacilingvo – mi malfacile vidas la objekton.
Ĉu vi konfirmas ke temas pri objekton aŭ pri alia kialo? (pri objektoN?)
Eble la afero pli klaras, se vi ŝanĝas la vortordon en la ke-frazo:
Mi kredas, ke oni nomas tiun supersignon "hoketo".
subjekto -- verbo -- (rekta) objekto: oni -- nomas -- tiun supersignon
(vd. ankaŭ uzado de la transitiva verbo nomi)
Kolonjano
Espi (Ukázat profil) 23. února 2010 0:48:00
mi devas kompletigi mian mesaĝon pri brevo.
Sub la kapvorto hoko (#4) mi trovis en la ReVo:
>Ronda hokforma kromsigno kiel tiu super u ĉe Esperanta litero ŭ, unikoda mallongigo: „ŭ“.<
Kaj:
>... anstataŭ ronda hoko la vortaro angla-esperanta (benson 1995) proponas la neologismon brevo.<
Do, brevo estas neologismo kaj oni povas elekti, kiun terminon vi deziras uzi.
Amike
Klaus-Peter
Rogir (Ukázat profil) 23. února 2010 10:40:26
crescence:Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?Ĝuste estas diri "ĉi ĉiuj" aŭ "ĉiuj ĉi".
darkweasel (Ukázat profil) 23. února 2010 13:27:17
Rogir:crescence:Ĉu oni diras : "tiuj ĉiuj" aŭ "ĉiuj tiuj" ?Ĝuste estas diri "ĉi ĉiuj" aŭ "ĉiuj ĉi".
La senco de viaj alternativoj estas alia, ĉar ĉiuj tiuj ne montras proksimecon. Ja eblas diri ĉiuj ĉi tiuj aŭ ĉiuj tiuj ĉi, kaj tion eblas mallongigi al ĉiuj ĉi (mi ne scias, ĉu ankaŭ ĉi ĉiuj). Vidu la jenan Lingvan Respondon de Zamenhof:
PRI LA FORMO “ĈIO ĈI”
Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar la vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman montron.
Belmiro (Ukázat profil) 23. února 2010 14:16:46
Amike
Belmiro