К содержанию

Pri Verda Majo 绿川英子生平

от Flago, 24 февраля 2010 г.

Сообщений: 20

Язык: 简体中文

Flago (Показать профиль) 24 февраля 2010 г., 3:58:30

Hasegawa Teru, konata per sia plumnomo Verda Majo, naskiĝis en 1912 al hejmo de civila inĝeniero en Japanio.

Fininte studojn en la Tria Supera Lernejo por Knabinoj de Tokio-prefektujo, ŝi sukcesis trapasi en 1929 eniran ekzamenon de la Virina Universitato de Tokio kaj la Virina Supera Pedagogia Lernejo de Nara.
Verda Majo elektis la lastan. La antikva ĉefurbo Nara, lulilo de la japana pratempa kulturo, forte ŝin altiris. Plue, tiutempaj junuloj kun altaj aspiroj, preferis vivi pli fore de la hejmo por forskui ĝiajn katenojn kaj pasigi, kiom eble, sendependan vivon.

En aŭtuno de 1929, Verda Majo ekĝuis internulinan vivon en Nara. Ŝi studis diligente, akirinte en la lernejo la reputacion de "libroamanto". Unu el ŝiaj kunlernantinoj diris en rememoro, "Malofte oni vidis ŝin sen libro en la mano."
Verda Majo publikigis en la lerneja revuo tankaojn, eseojn kaj novelojn. Iuj el ŝiaj versoj restas eĉ hodiaŭ, post duonjarcento, en la memoro de ŝiaj tiamaj samklasanoj, kiuj povas ilin parkere ripeti.

La jaro 1932 markis turnopunkton en la penso de Verda Majo. En junio de tiu jaro, ŝi eklernis Esperanton kune kun iu kamaradino el la sama klaso, kaj tiel starigis kontakton kun Kiota Filio de JPEU (Japana Prolet-Esperantista Unio). Ili dediĉis sin al la maldekstra kulturmovado, organizante en sia lernejo kulturajn rondetojn pri literaturo, nova dramo kaj Esperanto, kaj havis oftajn kontaktojn kun lokaj maldekstraj laborsindikatoj kaj kulturaj organizaĵoj en Nara.

En la 31-a de aŭgusto amasa arestado okazis en Nara-regiono. Tiam estis la somera libertempo. Verda majo jam veturis al sia hejmo en Tokio. Kiam ŝi revenis al la lernejo je la 10-a (aŭ, laŭ iuj, la 11-a) post la fino de la libertempo, ŝi estis arestita de la polico. Verda Majo estis retenata en la policejo por kelka tempo kaj poste liberigita kaj elpelita de la lernejo.
...
绿川英子从1912年出生在一个日本工程师的家庭里,到接受各种高等教育的情况,及她在1932年6月开始学习世界语,为无产者世界语组织工作,而被日警逮捕,获自由后和被学校开除的简况。
...
sal.gif

Flago (Показать профиль) 25 февраля 2010 г., 3:14:43

...
Reveninte al Tokio, Verda Majo aniĝis al JPEU kaj eniris lernejon por lerni tajpadon, kun la celo sin prepari por Esperanta agado poste. Intertempe, ŝi okupiĝis pri ĉiaj Esperantaj aktivecoj en Tokio, kiel ekz., aniĝi al Klara Rondo, Progresema virina Esperanta organizaĵo (nomita laŭ Klara Zeitkin, germana revolucistino), aliĝi al Japana Esperanto-Literatura Societo, k.s., kaj verkis artikolojn por diversaj Esperantaj gazetoj.

En 1935, Verda Majo kontribuis artikolon titolitan "Virina Stato en Japanio" al la gazeto La Mondo, kies redaktoro estis mi (Ĵelezo) en tiu tempo. Foje, mi skribis al Klara Rondo por peti kontribuaĵojn okaze de la Internacia Virina Tago. La Rondo rekomendis Verdan Majon kiel kontribuanton kaj mi ekhavis kun ŝi korespondan rilaton. La Mondo sekve aperigis kelkajn aliajn artikolon de Verda Majo, inkluzive de tiu titolita "Nuna Stato de Proleta Literaturo".

Verŝajne estis en la printempo de 1936, kiam Verda Majo konatiĝis, pere de Esperanto, kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio. En aŭtuno de la sama jaro, Verda Majo anoncis, sen aprobo de sia familio, sian edziniĝon al Liu Ren, kvankam la paro ne kunloĝis. Evidente, Verda Majo bone sciis, ke ŝiaj gepatroj malkonsentos la aferon, sed ŝi volis fari ĝin efektivigita fakto, por ke ŝi povu plenumi la sekvanta paŝon --veturi al Ĉinio; tiamaniere, estus des pli malfacile por ili trovi pretekston bari al ŝi la vojon.

Komence de 1937, Liu Ren unuope reveturis al Ŝanhajo, sekvota de Verda Majo kelkajn monatojn poste. En la 15-a de aprilo, ŝi enŝipiĝis en Jokohamo, helpate de Deng Keqiang kaj aliaj ĉinaj studentoj, kiuj faris zorgemajn aranĝojn por la kaŝvojaĝo.

En la 19-a ŝi atingis Ŝanhajon. Antaŭ la forfuĝo, ŝi forbruligis ĉiujn leterojn, verkaĵojn, manuskriptojn, fotojn kaj tiel plu, anticipante ĉiajn eventulaĵojn kaj sin preparante kontraŭ ili kun firma decidemo. Ŝi transiris la Rubikonon.(卢比孔河)渡过该河意为:采取断然行动,决意冒险,破釜沉舟。是意大利的一个典故。
...
绿川英子回到东京后,继续参加普罗世界语组织的活动,并为各国世界语刊物撰写文章,还为当时上海世界语者协会的会刊《世界》撰稿,当时的主编是叶籁士。
1936年,绿川英子通过世界语,与当时在东京留学的中国学生刘仁相识并相爱。
1937年,两人相继乘船前往中国,来到上海。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 26 февраля 2010 г., 6:31:09

...
Kiam Verda Majo surpaŝis la ĉinan teron, bolis la lando kun impetado de la nacisava movado kaj pledoj por rezistmilito. Minacis tuja eksplodo de milito inter Ĉinio kaj Japanio; la sago estis jam sur la streĉita tendeno. Post malpli ol tri monatoj okazis la Lugouqiao-evento.

Iu japano prikantis en artikolo Verdan Majon per la vortoj: virino paŝanta sur flamon". Tio estas tre elvokiva priskribo de la tiama situacio. Oni ne povas sin deteni demandi: Kial ĉi tiu 25-jara japana junulino, klare vidante antaŭ si la dornan vojon, intence sin elmetis al tia granda risko, malgraŭ malaprobo de la gepatroj kaj de admonoj kaj malkonsiloj de la parencoj kaj geamikoj?
Ĉu pro amo? Jes, amo estis faktoro, neneigeble, sed la ĉefa kaŭzo ne kuŝis tie; Verda Majo ja ne estis adepto de la ismo, ke amo superas ĉion.

Ni rigardu al la cirkonstancoj, en kiuj Verda Majo sin trovis en tiu tempo. Ŝian edziniĝon al ĉino oni rigardis kun malestimo en tiama japana socio. Eĉ ŝia samlandano Kazi Wataru, kiu nomis sin revoluciulo, ne povis reteni sian sarkasmon koncerne ĉi tiun aferon, direktante al Verda Majo akrajn mokvortojn.
Nenian subtenon ŝi trovis en la hejmo. La pliaĝa fratino diris, ke ankaŭ ŝi mem estas esperantistino, sed al ŝi mankis kompreno pri la pensoj kaj agoj de Verda Majo.

Verda Majo havis bonan amikino, pri kiu ŝi foje skribis: "Mia intima amikino diris: ŝi scias ke multe da ĉinaj junuloj estas tute aliaj ol nunaj japanaj junuloj kies plimulto havas nenian studemon, nenian esperon aŭ pasion kaj nur vegetas kiel maljunuloj, do ŝi komprenas mian amon, sed --ŝi aldonis, --se ŝi estus mi, ŝi prefere rezignus tian amon, ĉar ĝi povos dronigi la patrinon ununuran en fundo de soleca malĝojo.

Antaŭ tago de l` forveturo mi ricevis ŝian mallongan leteron. Ŝi skribis: 'Mi ne iros al vi por vidi vin. Nur sur papero mi kuraĝas diri adiaŭ. Adiaŭ, kara. Estu feliĉa, kaj ne forgesu min. Kiam vi estus venkita aŭ via koro estus vundita, vi revenu al mi, mi ĉiam preparas porviripozejon.' "
Verda Majo komentis: "Ŝi uzas vortojn 'scii'
kaj 'kompreni', tamen efektive ŝi preskaŭ nenion scias kaj komprenas. Tial por ŝi tiel malproksima ja estas Ĉinio."
...
绿川英子来上海,投奔中国丈夫刘仁,并投身进步的世界语运动,引起许多日本人的反对,及家人的不同意和好友的不理解。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 28 февраля 2010 г., 8:12:20

...
Vera kompreno kaj subteno venis de kelkaj kamaradoj en la japana maldekstra esperantista rondo kaj de kelkaj ĉinaj junaj studentoj-esperantistoj en Japanio.
Ili donis al Verda Majo helpon kaj zorgadon antaŭ ŝia forfuĝo. En la mezo de junio, sepdek tagojn post la forfuĝo, tiuj junaj studentoj, kune kun k-do Nakagaki, kiu gvidis la Esperantan kurson por la ĉinaj studentoj estis senescepte arestitaj.

La japana polico donis sufiĉe timvekan kaŭzon por la areatado: "Laŭ ordono de la Kominterno, ili helpis Verdan Majon forfuĝi al Ŝanhajo por ĉeesti Esperantan kongreson de Ĉinio..." ktp., ktp.

Verda Majo elkore amis Ĉinion, same kiel ŝi amis Japanion. Kun flamanta koro ŝi volis veturi al Ĉinio por preni parton en la liberiga batalo de la ĉina popolo. Ŝi oponis la la agresmiliton kontraŭ Ĉinio kaj pledis por pacaj interrilatoj inter la popoloj de Japanio kaj Ĉinio. Ŝi faris tre altan taksadon de la ĉina revolucio kaj metis sur ĝin grandan esperon. Ŝi estis preta dediĉi al ĝi ĉio de si mem.
...
一些日本左翼世界语组织的人士和一些在日本留学的年轻中国世界语学生,才真正了解和支持绿川英子。
她热爱中国,同样也热爱日本。
但她反对日本对中国的侵略战争,并支持中国人民的抗日救亡运动。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 28 февраля 2010 г., 8:50:32

...
Nelonge post sia alveno al Ŝanhajo, Verda Majo faris kontakton kun ĈPEU (Ĉina Proleta Esperantista Unio). Ŝi publike partoprenis en ĉiuj aktivecoj de Ŝanhaja Esperantista Ligo, organizaĵo sub la influado de ĈPEU.
Ŝi kontribuis artikolojn al Ĉinio Hurlas, informa bulteno de ĈPEU por eksterlandoj, publikigita dum iu tempo ĉiun tagdekon.

Travivinte la Eventon de la 13-a de Aŭgusto, ŝi vidis propraokule la kruelaĵojn faritajn de japanaj imperistoj. Ŝi skribis por Ĉinio Hurlas artikolon titolitan "Amo kaj Malamo", en kiu ŝi atentigis, ke la ĉefkulpulo, kaŭzinte tian teruran suferon al tion da ĉinoj ne estas Japanio, sed japana imperiismo. Ŝi skribis:
...
绿川英子来到上海后,就与中国普罗世界语者联盟进行接触,并参加上海世界语协会的一些活动。813事件,她亲
眼看到日本侵略者的暴行,她书写世界语文章,投稿《中国在怒吼》刊物,写出自己的“爱和恨”。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 2 марта 2010 г., 3:41:05

...
"Mi amas Japanion, ĉar ĝi estas mia patrio, kie vivas miaj gepatroj, gefratoj, geparencoj kaj geamikoj -kun multe da karmemoroj.
"Mi amas Ĉinion, ĉar ĝi estas mia nova hejmlando, kie min ĉirkaŭas multaj bonkoraj kaj laboremaj kamaradoj.
"Mi malamas, per mia tuto malamegas la hommurdon inter la du popoloj. Kiu el ili viktimus, mi droniĝus en neelsaveblan malĝojon...

"Sed nuu, mi volonte aliĝus al la ĉina armeo, se eble, ĉar ĝi batalas por la liberiĝo de la nacio, ne kontraŭ la japana popolo, sed kontraŭ la japanaj imperiistoj, kaj plie ĝia venko destinos ankaŭ helan estonton de la Oriento."
Verda Majo montris klare sian amon kaj sian malamon. Ŝi plene konvinkiĝis pri la venko de la ĉina popolo. Ŝia dua artikolon en Ĉinio Hurlas, titolita "Venko de Ĉinio Estas Ŝlosilo de la Morgaŭo de Tuta Azio", estis nefermita letero al la japana esperantistaro. En la letero ŝi skribis:
"Kiel heroe kaj persiste batalas la ĉinaj soldatoj! Foje kaj foje me sentas fortan konbaton kaj eĉ larmiĝon. Se ankaŭ vi vidus propraokule... Sed kompatindaj estas tiuj de mia patra lando." Ŝi rimarkigis: "La venko de Ĉinio en tiu ĉi milito signifas ne nur liberigon de la ĉina nacio, sed ankaŭ tiun de ĉiuj subpremataj popoloj en la Ekstrema Oriento inkluzive la japanan." Ŝi inspiris al la japanaj esperantistoj kuraĝon leviĝi kaj oponi kontraŭ la agresmilito kontraŭ Ĉinio. Ŝi aldonis:
...
绿川英子写下了自己心中感受和想法。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 3 марта 2010 г., 3:29:17

...
"Kiu volas, nomu min perfidulo! Mi neniom timas. Perfere mi hontus, ke ni estas samnaciano de tiuj, kiuj ne nur invadas alies landon, sed ankaŭ tiel indiferente faras surteran inferon el senkulpaj kaj senhelpaj rifuĝintoj."

Ĉu la justa voĉo de Verda Majo atingis la orelojn de la japana popolo? Ĉu oni sukcesis ricevi en Japanio Esperantajn eldonaĵojn kiel Ĉinio Hurlas, kie aperis ŝiaj artikoloj?
Famkonata japana esperantisto Miyake Sihei, ĝenerala diretoro de JEI deĵoranta en la oficejo, en sia rememoraĵo skribis:

"En la militaj jaroj, mi ofte vidis la nomon de Verda Majo en leteroj kaj artikoloj de Esperantaj eldonajoj, senditaj de ĉinaj kamaradoj pere Singapuro. Oni povis trafe diveni sen malfacilo, ke ŝi estas Hasegawa Teru, sed la "tokkoo" (speciala polico) tion ne elflaris.

Tiutempe en Ŝanhajo impetadis la nacisava movado kontraŭ japana agreso. Estis tre danĝere por japanoj aperi sur la strato, sed por Verda Majo estis escepto. Ŝl bone unuiĝis kun gekamaradoj de ĈPEU kaj ŜEL (Ŝanhaja Esperantista Ligo), ŝi eĉ paradis kune kun ĉinaj kamaradinoj en kontraŭjapana manifestacio. Pro tio, Verda Majo fariĝis tre ekscitiĝa. Ŝi diris: "Feliĉe mi estas esperantisto", "mi estas kun la ĉina popolo."
...
在上海,人们积极开展抗日救亡运动。绿川英子一名勇敢的日本女世界语者,上街加入了上海人民的轰轰烈烈地反对日本侵略的示威游行。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 3 марта 2010 г., 9:24:50

.....
En la 15-a de julio 1937, solena kongeso okaze de la 50-a datreveno de la publikigo de Esperanto organiziĝis je la nomo de ŜEL. Alvenis pli ol tri cent ĉeestantoj, inkluzive de reprezentantoj el Bejping(Pekino), Guangzhou(Kantono), Wuhan kaj aliaj urboj. Tiam ĵus eksplodis la Lugouqiao-evento.

Inspirataj de la slogano "Per Esperanto por la libeligo de Ĉinio", la ĉeestantoj varme diskutis pri la temo: kiel servi per Esperanto la batalon por la liberigo de la ĉina popolo. La ĉeesto en la kongreso de Verda Majo, ano de JPEU, profunde inspiris la ĉeestantojn kaj servis kiel viveca edifo pri internaciismo.

Baldaŭ Ŝanhajo fariĝis efektiva "izolita insulo" post la devigita retiriĝo de la ĉina armeo sub premo de pli kaj pli da freŝaj trupoj de la malamiko. Inter la anoj de la kulturaj rondoj, iuj pafis sin al Yan`an, iuj organiziĝis en dramajn aŭ propagandajn trupojn kaj iris al la batalfronto; aliaj ĉirkaŭvoje veturis al malfrontaj regionoj.

Post duon-jara restado en Ŝanhajo, Verda Majo kaj Liu Ren enŝipiĝis en novembro por veturi al Guangzhou (Kantono) kaj de tie al Wuhan. Tio ili faris laŭ aranĝoj de kamaradoj de ĈPEU. Antaŭ ilia forlaso, mi sendis leteron al Chen Yuan, kiu tiam studis en Zhongshan-Universitato, petante de la kamaradoj en Guangzhou bone prizorgu la geedziojn post ilia alveno.
...
随着局势的发展,日军的围困,上海变为“孤岛”。绿川英子与刘仁夫妇与1937年11月乘船去广州,再北上武汉。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 4 марта 2010 г., 0:57:17

...
Komence de decembro en 1937, la gegdzoj atingis Guangzhou, kie ili ricevis varman akcepton de tieaj esperantistaj kamaradoj, plejparte el kiuj estis studentoj de Zhongshan-Universitato. Dank` al apogo de la loka registaro de Guangdong-provinco, oni starigis popolan propagandan organizaĵon por publicista laboro al fremdlandoj, nomitan Kantona Internacia Asocio. Verda Majo kaj Liu Ren eklaboris en la Esperanta sekcio de la Asocio, kiu poste eldonis en Esperanto propagandajn gazetojn kaj broŝurojn.

Iutage, kiam Verda Majo iris al laboro, eksonis aerataka alarmo. Ĝendarmoj de la Kuomintang-a registaro rimarkis, ke ŝi estas japanino kaj ŝin arestis. En la fino de februaro 1938, Verda Majo estis deportita kaj kaj alveturis al Hongkongo, akompanata de Liu Ren.

Por kvar monatoj la geedzoj vagadis tra la malriĉulaj kvartalaĉoj en Hongkongo. Ĉu materie, ĉu spirite, Verda Majo sin trovis en la plej mizera tempo de sia vivo.

Ne nur unu japana materialo menciis, ke Verda Majo faris disaŭdigadon al Japanio dum sia restado en tiu loko. Tio estas nekredeble. Tian aferon nepre ne toleris la tiea registaro en tiu tempo. Ankaŭ Verda Majo mem neniam menciis tion.

La plej granda doloro por Verda Majo ne temis pri materiaj kondiĉoj. Kio ŝin turmentis estis tio, ke ŝi ne trovis komprenemon de la Kuomintang-a registaro kaj estis deportita kiel "malamiklandano" al vagabonda vivo en Hongkongo, malgraŭ la fakto, ke ŝi plenkore klopodis per korpo kaj animo por jeti sin en batalon kontraŭ japana imperiismo.
...
1937年12月初,绿川英子夫妇来到广州,并在广州国际协会世界语科工作。一天,国民党宪兵逮捕了绿川英子,并与1938年2月末将绿川英子放逐香港。刘仁陪同她在香港度过了一段最苦难的日子。
sal.gif

Flago (Показать профиль) 4 марта 2010 г., 7:57:16

...
Verda Majo emis sin dronigi silente en laboroj. Neniam ŝi deziris sin paradi. Pri tiu periodo de kvar monatoj en Hongkongo, kie ŝi pasigis kune kun sia edzo ekzilan vivon, ŝi neniam priparolis detale post sia reveno. La verko En Ĉinio Batalanta finiĝis per la deporta epizodo. Ĉar ankaŭ Liu Ren jam forpasis, la vivo de la geedzoj en tiu ĉi periodo restos por ĉiam en neplenigebla blanko.

Verda Majo nun trafis en senesperan sakstraton. Ĉu troviĝis elirejo? Jen rimedo: ŝi povus kolekti vojaĝkoston por ŝipveturado al Japanio kaj trovi ŝirmadon ĉe sia bona amikino por "kuraci vundojn de la koro".
Ne estus malfacile pruntepreni la sumon, ĉar ŝi povus garantii la repagon post reveno al Japanio. Ŝia amikino, kiu iagrade, (kvankam ne komplete) ŝin komprenis, nepre varme ŝinakceptus. Koncerne Liu Ren, li povus reveturi al Guangzhou, ĉar dekomence li ne estis forkondukita, ne estante "malamiklandano". Sed Verda Majo ne tiel faris.

Verda Majo sukcese eltenis la rigoran elprovadon pro sia neŝancelebla konvinko. Ŝi firme kredis, ke la rezistmilito de Ĉinio estas milito de justeco, ke la ĉina popolo finfine nepre venkos kaj ke la liberigo de la ĉina popolo havos gravegan signifon por
Azio kaj por la mondo. Kiel internaciisto, ŝi sentis, ke ŝi havas neeviteblan respondecon en ĉi tiu batalo. Reiro al Japanio prezentus nenian perspektivon. Ŝi diras iufoje, "Mi kredas kaj sentas, ke (en Ĉinio) mi povos fari iom pli multe aŭ ion pli signifan, al mi restus en Japanio."

Nisimura Yukiko, la fratino de Verda Majo, iam diris, ke Verda Majo estis tia ekde infanaĝo: kiam ŝi faris decidon, ŝi neniel retiriĝis, sed malcedeme daŭrigis la faron ĝis la fino. Ŝi firme tenis sian konvinkon kaj antaŭeniris persisteme, nemalhelpeble por iuj ajn barajoj. Verda Majo estis firma internaciisto.
...
人们不知道绿川英子夫妇住在香港的什么地区,也不知他们生活的如何艰难?要强的绿川英子没有留下这段艰苦生活的文字记载。
sal.gif

Наверх