Al la enhavo

Esperanta Vikipedio!

de MiaKaŝnomo, 2010-februaro-26

Mesaĝoj: 64

Lingvo: Esperanto

MiaKaŝnomo (Montri la profilon) 2010-februaro-26 05:55:45

Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn. Jen pri kio mi lernis ĉi-hore.

historio

La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo"

soci-kultura geografio

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo

filozofio

Kial okupiĝi pri tiu ĉi strangulo? – Gravas la sekvoj de la LANZa pensado

religio

Budho saniĝas la ĥomaro de liajn malsanoj. Li unue diras diagnozon, post ŝerŝas kaŭzon, rigardas se malsano estas sanigebla, kaj proponas remedon.

psikologio

Fojfoje oni pensas ke ĵaluzo estas mezurilo de la forto de la amo. Kvankam vere se oni amas homon, oni volas ke tiu homo feliĉu. Se iu estas kun alia amanto, ĝuante kaj amante, plejeble estas ke revenos al sia amanto pli feliĉe, do kial do timi?

gramatiko de Esperanto

La fundamenta nomo de landoj, kiujn oni nomas laŭ la loĝantojn, estas ujo kiu entenas la loĝantoj.

teorio de seksumado

Enbloviga pupo estas unu el la plej popularaj erotikaj helpiloj. Sed malmultaj precize scias, kiel ĝi vere aspektas kaj kiaj tiu ĉi ludilo donas voluptojn kaj devojn.

Mi tre esperegas, ke la citaĵaro pligrandiĝos, do bovolu kontribui!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-26 08:40:42

Mi ne komprenas la proponon, ĉu vi volas malaperigi 8 jaron da plurhoma laboro, pri kiu esperantistaro fieras, ĉar vi trovis 10 citaĵojn kiuj estas dubindaj?

Tiukaze ĉiuj nacilingvaj vikipedioj estas forviŝindaj...

fizikisto (Montri la profilon) 2010-februaro-26 16:46:09

Estus pli bone korekti la erarojn kiam vi trovas ilin.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-februaro-26 17:39:13

MiaKaŝnomo, ĉu Vi skribis ion en esperantan Vikipedion?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-26 18:23:37

fizikisto:Estus pli bone korekti la erarojn kiam vi trovas ilin.
Mi centelcente konsentas.

MiaKaŝnomo (Montri la profilon) 2010-februaro-26 21:50:21

jan aleksan:Mi ne komprenas la proponon, ĉu vi volas malaperigi 8 jaron da plurhoma laboro, pri kiu esperantistaro fieras, ĉar vi trovis 10 citaĵojn kiuj estas dubindaj?
Mi trovis tiujn dek citaĵojn dum eble dek minutoj, se vi deziras, mi povas liveri 1000 similajn. Tuta Esperanta Vikipedio estas plenplena je tiuspecaj ridindaĵoj. La vero estas, ke ĝi ne nur neniel utilas, se temas pri fidindeco de la informoj, multfoje prezentante al la legantoj kompletajn idiotaĵojn, sed ankaŭ plenas je tute bazaj lingvaj eraroj kaj je sensencaĉaj neologismoj — mi menciu nur pri "lingvocido". Vere mi ne komprenas, kiel oni povas fieri pri tio...

fizikisto:Estus pli bone korekti la erarojn kiam vi trovas ilin.
maratonisto:MiaKaŝnomo, ĉu Vi skribis ion en esperantan Vikipedion?
Ne indas, ĉefe pro tio, ke 90% de Esperanta Vikipedio ŝajnas al mi rubo. La ununuraĵo, kiun oni laŭ mi povus fari, estas komenci ĉion denove...

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-26 22:29:49

MiaKaŝnomo:La ununuraĵo, kiun oni laŭ mi povus fari, estas komenci ĉion denove...
Kaj post kelkaj jaroj reveni al la sama ĥaosa enrubujigindaĵo. Vere, la Vikipedion Esperantan mi ja kelkfoje trovis helpa, sed plej ofte ĝi ja estas trotro simpla, erarplena kaj malinteresa. Tamen estas kelkaj interesegaj kaj fidindaj artikoloj. Estus domaĝe malaperigi ĉion nur pro la invadema rubo.

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-26 23:25:06

MiaKaŝnomo:
fizikisto:Estus pli bone korekti la erarojn kiam vi trovas ilin.
maratonisto:MiaKaŝnomo, ĉu Vi skribis ion en esperantan Vikipedion?
Ne indas, ĉefe pro tio, ke 90% de Esperanta Vikipedio ŝajnas al mi rubo. La ununuraĵo, kiun oni laŭ mi povus fari, estas komenci ĉion denove...
Do vi neniam kontribuis al vikipedio.
La komunumo vere bezonas homojn kiel vin. Neniam kontribui, sed plendi pri la kvalito, kaj nun postuli de aliuloj ke ili denove komencu ĉion.

Sxak (Montri la profilon) 2010-februaro-27 03:19:30

fizikisto:Estus pli bone korekti la erarojn kiam vi trovas ilin.
Tio similas al la propono forigi la tutan neĝon el Siberio.

Fakte mi devas diri, ke forigo de la esperanta vikipedio neniel solvus la problenon. La samo aperos tuj kaj en pli granda kvanto.
Due ĝuste nefidindaj informoj estas malsano de ĉiuj vikipedioj, ne nur de la esperanta.
Estas pli amuze, ke en la esperanta vikipedio abundas gramatikaj eraroj (kiel en la citaĵo el "gramatiko de Esperanto"ridulo.gif) kaj eĉ tute nekompreneblaj tekstoj...

MiaKaŝnomo (Montri la profilon) 2010-februaro-27 12:39:13

horsto:La komunumo vere bezonas homojn kiel vin. Neniam kontribui, sed plendi pri la kvalito, kaj nun postuli de aliuloj ke ili denove komencu ĉion.
Se oni komencus denove, mi volonte aliĝus al la projekto, simple mi ne emas eniri en tiun marĉon, kiu estas nun.

Reen al la supro