До змісту

Iuj mastrumsistemoj en Esperanto?

від Docenko Dmitrijo, 2 березня 2010 р.

Повідомлення: 11

Мова: Esperanto

Docenko Dmitrijo (Переглянути профіль) 2 березня 2010 р. 03:08:13

Mi scias ke 30% de Ubunto Linukso estas tradukita al Esperanto. Kio estas pri Vindozo kaj aliaj mastrumsistemoj?

Mi ne proponas traduki ion. Mi ne havas proponojn al Majkrosofto pri eldonado de Esperanta Vindozo. Vindozo ekzistas en mia lingvo sed mi volus uzi ĝin en Esperanto. Tio plibonigos mian Esperanton.

R2D2! (Переглянути профіль) 2 березня 2010 р. 03:39:41

Docenko Dmitrijo:Mi scias ke 30% de Ubunto Linukso estas tradukita al Esperanto. Kio estas pri Vindozo kaj aliaj mastrumsistemoj?

Mi ne proponas traduki ion. Mi ne havas proponojn al Majkrosofto pri eldonado de Esperanta Vindozo. Vindozo ekzistas en mia lingvo sed mi volus uzi ĝin en Esperanto. Tio plibonigos mian Esperanton.
Laŭ mia scio, Windows ne ekzistas en Esperanto. Ĉi tie oni povas vidi la lingvojn kiujn Windows havas oficiale; mi ne scias ĉu oni eblas laŭleĝe aldoni plian lingvon.

—Ilhuıtemoc

darkweasel (Переглянути профіль) 2 березня 2010 р. 06:05:28

Mi tre dubas, ke Microsoft faros Esperantan tradukon de Windows, simple ĉar ili verŝajne ne gajnos monon per tio.

Continuum (Переглянути профіль) 2 березня 2010 р. 08:42:43

darkweasel:Mi tre dubas, ke Microsoft faros Esperantan tradukon de Windows, simple ĉar ili verŝajne ne gajnos monon per tio.
Vi tute pravas!! Microsoft ne laboras por nenio! rido.gif

maratonisto (Переглянути профіль) 2 березня 2010 р. 20:21:26

darkweasel:Mi tre dubas, ke Microsoft faros Esperantan tradukon de Windows, simple ĉar ili verŝajne ne gajnos monon per tio.
Ĉe Vindozo ekzistas ankaŭ alia problemo kiu obstaklas la esperantigon de Vindozo. Kvazaŭ ĉiu komputilo en mondo oni vendas kun Vindozo antaŭinstalito. Kaj la lingvo estas definita precipe laŭ ŝtato - en Germanio la Vindozo germana, en Italio la itala k.t.p. Ruso kiu loĝas en Germanio, ne povas aĉeti en Germanio komputilon kun Vindozo rusa. Pri tio li devas veturi al Rusio aŭ mendi komputilon el Rusio. La solvo ĝusta estus aĉeti komputilon sen operaciumo kaj aĉeti Vindozon en lingvo necesa. Interalie, la vendado de komputiloj kutime kun Vindozo altrudas al uzanto la Vindozon kiam li volus uzi alian operaciumon.

sergejm (Переглянути профіль) 3 березня 2010 р. 06:29:18

maratonisto:
Ruso kiu loĝas en Germanio, ne povas aĉeti en Germanio komputilon kun Vindozo rusa. Pri tio li devas veturi al Rusio aŭ mendi komputilon el Rusio.
Kaj tiu Vindozo iĝos pirata, kiel mi komprenas, ĉar ĝia permesilo donas rajton uzi ĝin nur en eks-USSR. Sed eble mi eraras kaj oni ne rajtas nur vendi tiun Vindozon ne en eks-USSR.

Mi ankaŭ dubas ke Ubuntu iam estos 100% tradukita en Espratanton - kiam oni tradukos unu ĝian parton, aperos nova alia parto aŭ nova versio de jam tradukita parto, kiu postulos novan tradukon.

Sed verŝajne estus reale fari tradukon de openinkpot kaj uzi ĝin en la legilo, kiun ĝi subtenas. Aŭ fari similan tradukon por SONY-legilo - SONY oficiale ne vendas siajn legilojn en Rusio, sed tamen oni povas aĉeti ĝin en Rusio kaj rusigi ĝin. Mi pensas, ke fari esperantigilon por SONY-legilo ne estas pli malfacile ol fari rusigilon.

AlfRoland (Переглянути профіль) 3 березня 2010 р. 07:42:12

Ĉu vere gravas ke operaciumo estas tradukita en Esperanto? Mi pensas ke plej multaj povas uzi version en sia gepatra lingvo. Mi uzas Ubunton tradukitan en la svedan. Laŭ mi plej gravas ke eblas skribi esperante kun ĝustaj literoj.

Ubunto jam apogas eo-klavaron, sed la problemo estas ke tio klavaro baziĝas sur Usona klavaro kaj pro tio kelkaj signoj ne troviĝas kie mi volas, kaj do mi kreis propran klavaron, bazitan sur la sveda klavaro.

R2D2! (Переглянути профіль) 4 березня 2010 р. 03:14:17

sergejm:Mi ankaŭ dubas ke Ubuntu iam estos 100% tradukita en Espratanton - kiam oni tradukos unu ĝian parton, aperos nova alia parto aŭ nova versio de jam tradukita parto, kiu postulos novan tradukon.
Se estas tial, do tio ankaŭ okazos kun aliajn lingvojn krom la angla, ĉu ne?

sergejm (Переглянути профіль) 4 березня 2010 р. 05:36:21

R2D2!:Se estas tial, do tio ankaŭ okazos kun aliajn lingvojn krom la angla, ĉu ne?
Nome tiel. Se vi elektos ruslingvan Ubunton, vi vidos parte anglan tekston.
Verŝajne hispanlingvaj tradukistoj estas pli rapidaj, se vi ne rimarkas ĉi tion en hispanlingva Ubuntu.

R2D2! (Переглянути профіль) 5 березня 2010 р. 06:57:12

Do ni plirapidigu la esperantigon de Ubuntu!

Назад до початку