Till sidans innehåll

nemulteparolataj lingvoj

av mathieubriere, 3 mars 2010

Meddelanden: 52

Språk: Esperanto

mathieubriere (Visa profilen) 3 mars 2010 21:50:18

Saluton al ĉiuj,

Mi tre interesiĝas pri la problemo de malapareco de nemulteparolataj lingvoj. malgajo.gif
Ĉu kelkaj el vi scipovas regiona aŭ malplejmulte parolata lingvo?
Se ne, ĉu vi ŝatus lerni unu?
Kion vi opinias pri la malapareco de la lingvoj?

Ĝis! sal.gif

MarCin83 (Visa profilen) 4 mars 2010 18:49:04

La malapereco de lingvoj estas tre malĝoja fenomeno. Ĉiu lingvo estas ankaŭ esprimo de la kulturo, identeco kaj historio de siaj geparolantoj. Do, se lingvo malaperas, malaperas multe pli ol nur la lingvo mem...
Lingvoj ĝenerale interesigas min, kaj speciale “etaj” lingvoj. Ekzemple, mi tre interesiĝas pri vilamovica lingvo. Tio estas ĝermana lingvo parolata en Wilamowice (Pollando) kun granda influo de la pola. Bedaŭrinde estas nur malpli ol 100 geparolantoj de tiu lingvo (plimulte maljunuloj), sed la intereso pri la lingvo daŭre kreskas, kaj eble la lingvo travivos... espereble.
Cetere, mi jam lernis iom da soraba, bretona kaj kaŝuba lingvoj, do ĉiuj malmulteparolataj lingvoj.

Ĝis!
rideto.gif

mathieubriere (Visa profilen) 4 mars 2010 20:50:43

Saluton!

Mi pensas kiel vi.
Vi ŝajnas tre interesata pri tiaj lingvoj!
Ĉu vi ne diras al vi kelkfoje: "tiuj lingvoj estas perditaj aŭ perdotaj kaj ne eblas fari nenion por ŝangi tion"?
Mi ofte diras tion al mi...
Mi provas lerni la normandan lingvon (el normanda regiono en uestafrancujo) sed en Francujo vere, vere malfacilas ĉar la Francoj nur parolas... la franca!!!
Ĝis baldaû!!! sal.gif

Leonez (Visa profilen) 4 mars 2010 21:15:02

Jes, kelkaj de ni parolas la bretonan, mi konas du pli mi, kaj mi vidis unu ĉe la foromo. Mi pensas ke grava estas daûrigi ĉiujn la etajn lingvojn, ke ni povos. Mi pensas, ke estos pli da placo por la etajn lingvojn se estus la esperanto la internacia lingvo ĉie...
Mi konas unu, kiu lernis la normandan. Li skribis bretonan romanon kio uzas tion (Mikael Madeg estas lia nomo)

CIT=mathieubriere]Saluton!

Mi pensas kiel vi.
Vi ŝajnas tre interesata pri tiaj lingvoj!
Ĉu vi ne diras al vi kelkfoje: "tiuj lingvoj estas perditaj aŭ perdotaj kaj ne eblas fari nenion por ŝangi tion"?
Mi ofte diras tion al mi...
Mi provas lerni la normandan lingvon (el normanda regiono en uestafrancujo) sed en Francujo vere, vere malfacilas ĉar la Francoj nur parolas... la franca!!!
Ĝis baldaû!!! sal.gif[/quote]

MarCin83 (Visa profilen) 4 mars 2010 21:40:54

Ĉu vi ne diras al vi kelkfoje: "tiuj lingvoj estas perditaj aŭ perdotaj kaj ne eblas fari nenion por ŝangi tion"?
Nu, mi ofte aŭdas tiun demandon de aliaj personoj kiuj ne komprenas kial mi interesiĝas pri tiaj lingvoj. Mia respondo ĉiam estas: “Mi ne lernas lingvojn ĉar ilin parolas multaj, sed ĉar ili plaĉas al mi.” Mi kredas ke oni devas esti tre lingvoentuziasma por kompreni tion. La plimulto da homoj lernas lingvojn nur ĉar ili devas...
Tiuj lingvoj estas nur perdotaj se oni ne interiĝas pri ili kaj tiel malaperigas ilin. Se estas homoj kiuj interesiĝas pri ili kaj lernas ilin (kiel ni), oni ja povas ŝanĝi ion. Pensu nur pri la kornvala lingvo, kiu malaperis en 18-a jarcento, kaj en la 20-a jarcento estis revivigita. Nun ĝi denove havas denaskajn parolantojn, kaj estas oficiale agnoskita kiel regiona lingvo en Anglio.
Mi provas lerni la normandan lingvon (el normanda regiono en uestafrancujo) sed en Francujo vere, vere malfacilas ĉar la Francoj nur parolas... la franca!!!
Jes, mi tre bone konas tiun problemon. Kiam mi eklernis kaŝuban lingvon, mi ankaŭ havis tiun problemon ĉar mi ne konis neniun kun kiu mi povis praktiki la lingvon. Do mi komencis aŭskulti radioelsendojn en tiu lingvo. Tio kompreneble ne estas ekvivalento je denaskaj parolantoj, sed ĝi helpas plibonigi siajn lingvosciojn.

Unu demando rilate al normanda lingvo: Ĉu ĝi estas rilata al Jèrrais kaj Guernésiais parolataj sur la Manikinsuloj?

Matthieu (Visa profilen) 4 mars 2010 22:12:24

MarCin83:Unu demando rilate al normanda lingvo: Ĉu ĝi estas rilata al Jèrrais kaj Guernésiais parolataj sur la Manikinsuloj?
Laŭ franclingva Vikipedio, ili estas normandaj dialektoj.

Kompreneble, mi konsentas kun vi. Malapero de lingvo ĉiam estas malĝojiga afero. Mi tre bedaŭras, ke multaj lingvoj de la praloĝantoj de ekzemple Nordameriko aŭ Aŭstralio estas mortintaj aŭ mortontaj (parolataj de kelkdek aŭ kelkcent personoj). La malmultaj aferoj, kiujn mi legis pri aŭstraliaj lingvoj ege interesis min, kaj estus grava perdo, se ili malaperus. Estas eĉ pli domaĝe, kiam tiuj lingvoj estas nekonataj. Ekzemple, la tasmaniaj lingvoj tute formortis antaŭ unu jarcento, kaj lingvistoj kolektis preskaŭ neniun informon pri ili. Mi estas tre scivolema pri tio, kiaj povus esti lingvoj verŝajne izolitaj dum jarmiloj.

Sed oni povas fari malmulte por savi lingvojn. Vi ja scias, ke lerni lingvon estas malfacile, eĉ pli se oni ne trovas kunparolantojn aŭ lernilojn.

Mi havas lernolibron pri la bretona hejme, sed mi legis nur la unuajn lecionojn. Eble mi devus ekreinteresiĝi pri ĝi.

Plaĉas al mi ankaŭ la sameaj lingvoj, sed mi timas, ke por trovi lernilojn pri ili, mi unue devus scipovi la norvegan aŭ la finnan.

Dominique (Visa profilen) 4 mars 2010 23:03:55

Leonez:Jes, kelkaj de ni parolas la bretonan, mi konas du pli mi, kaj mi vidis unu ĉe la foromo.
Laŭ la jena paĝo, almenaŭ 25 uzantoj de Lernu enmetis la bretonan en liaj profiloj:

http://eo.lernu.net/komunikado/uzantoj/listo.php?t...

Kaj vi mem ne aperas tie, kvankam vi bone scipovas ĝin. Do estas almenaŭ 26 uzantoj, kiuj pli mapli komprenas la bretonan.

Mi konsentas, ke gravas lerni la bretonan aŭ aliajn lingvojn, kiuj preskaŭ malaperis. Mi mem eklernis ĝin malfrue, sed mi nun ĝojas tion, kion mi lernis, eĉ se malfacilas.

mathieubriere (Visa profilen) 4 mars 2010 23:21:59

Dankon por viaj interesegaj respondoj. Mi ĝojas vidi ke aliuloj ankaŭ zorgas pri la malaperado de la lingvoj.
Mi ĝojas vidi ke personoj lernas tiujn lingvojn kaj ke kiel mi, iom malfacilas pro la malrenkontiĝo kun aliaj parolantoj!
Ĝis

okulumo.gif

Hispanio (Visa profilen) 4 mars 2010 23:38:32

Se mi povus, mi lernus la tutajn lingvojn de la mondo lango.gif.

Sed mi ne povas, unue pro manko de tempo, due pro manko de kursoj kaj libroj, kaj trie pro la malfacileco de kelkaj lingvoj malgajo.gif.

antoniomoya (Visa profilen) 5 mars 2010 05:41:34

Hispanio:Se mi povus, mi lernus la tutajn lingvojn de la mondo lango.gif.

Sed mi ne povas, unue pro manko de tempo, due pro manko de kursoj kaj libroj, kaj trie pro la malfacileco de kelkaj lingvoj malgajo.gif.
Precipe pro manko da tempo kaj pro la malfacileco de ĈIUJ lingvoj. Estas neeble lerni ĉiujn lingvojn. Pro tio esperanto estas ideala solvo al la grava monda lingvoproblemo. Almenaŭ mi pensas tion. Kaj mi ŝatus ke la tuta homaro povus interkompreniĝi en unu relative facila lingvo kiel tiu ĉi.

Tillbaka till toppen