ไปยังสารบัญ

Problemoj pri/en la babilejo

จาก patrik, 5 มีนาคม 2010

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

patrik (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2010, 08:34:25

Nu, mi ĵus legis tiun ĉi el Ferdinand Cesarano:
Estas embarase esti "Esperantisto". Mi antaŭe kredis ke Esperantisto estas inteligentulo. Sed nun mi scias ke tio ne veras -- inteligentulo ne irus en babilejon rifuzante babili.
Nu, li aludas pri la "fantomoj" - uloj en la babilejo, kiu nur ĉeestas kaj ne babilas. Mi scias, ke la babilejo estas bona praktikejo, kaj ja estas malĝoje, ke ĝi ne viglas. Tamen, anstataŭ plendi, mi decidas fari tiun ĉi fadenon por ke ĉio klariĝu aŭ almenaŭ, la kaŭzo de tiu ĉi situacio estu konata kaj do solvata.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2010, 08:46:13

Mankas unu ebleco: "Ĉar mi faras aliajn aferojn samtempe"

zan (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2010, 08:56:06

alia ebleco:Ĉar mi estas timida. Timas, ke neniu respondos.

patrik (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2010, 08:58:07

Hehehe, pardonu min, mi faris tiun ĉi fadenon tre haste, do mi maltrafis aliajn eblecojn. demando.gif Domaĝe, mi ne povas redakti plue.

@zan: Pardonu min, ke mi ne respondis, ĉar mi jam foriris antaŭ vi meŝaĝis. malgajo.gif

Demian (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2010, 09:40:43

Ankaŭ mi ne ĝujas kiam oni ne respondas je Babilio. La kaŭzo, kion Jano (Jan Aleksan) diris estas ŝajnas al mi ĝusta.

patrik:Nu, mi ĵus legis tiun ĉi el Ferdinand Cesarano:
Estas embarase esti "Esperantisto". Mi antaŭe kredis ke Esperantisto estas inteligentulo. Sed nun mi scias ke tio ne veras -- inteligentulo ne irus en babilejon rifuzante babili.
Nu, li aludas pri la "fantomoj" - uloj en la babilejo, kiu nur ĉeestas kaj ne babilas. Mi scias, ke la babilejo estas bona praktikejo, kaj ja estas malĝoje, ke ĝi ne viglas. Tamen, anstataŭ plendi, mi decidas fari tiun ĉi fadenon por ke ĉio klariĝu aŭ almenaŭ, la kaŭzo de tiu ĉi situacio estu konata kaj do solvata.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 5 มีนาคม 2010, 14:15:41

Mi forgesis ankaŭ: "mi ne fantomumas, la babilejo 'frostiĝis'!"

กลับไปด้านบน