Al la enhavo

Lingva eraro sur lernu!

de darkweasel, 2010-marto-09

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-21 14:30:50

Ŝak:
arĉjo:

Laŭ Akademio de Esperanto ... la ĝusta (sed malofte uzata) landnomo estas Ukrajno, kun popolnomo "Ukrajnano".
Ĝuste! ukraJno estas LANDA nomo, ne popola kaj ne lingva nomo. Lingva nomo estas ukraina, sed se iu tre dezirus uzi la radikon ukrajn ĉi tie, do tiu verŝajne devas naski iun kriplaĵon similan al ukrajnana, ukrajnlingva, ktp, ks
Ja eblus fari el landaj nomoj lingvajn nomojn - ekzemple oni parolas pri la nederlanda lingvo kaj la indonezia lingvo (parolataj en Nederlando kaj Indonezio de nederlandanoj kaj indonezianoj).

Malnoviĝinta nomo por la lando estas Ukrajno, kies landanoj kompreneble estas ukrajnanoj, kiuj parolas la ukrajnan lingvon.

La moderna lingvo - kiun lernu! instruu - nomas la landon Ukrainujo - la lando de la ukrainoj, kiuj parolas la ukrainan lingvon.

(La Akademio oficiale toleras ankaŭ la formon Ukrainio por la lando. Tiu ĉi sufikso tre malfaciligas la lingvon, oni prefere ne uzu ĝin.)

Reen al la supro