Al la enhavo

netbook?

de maratonisto, 2010-marto-09

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-09 15:51:56

Kiel traduki el angla?
notebook estas laŭ vortaro notbloko-komputilo (iome longa esprimo), sed netbook mi ne trovis.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-marto-12 06:57:31

Komputileto?

giltias (Montri la profilon) 2010-marto-12 09:16:17

eble retlibro aŭ retkopmutilo

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-12 10:38:28

La vorto estas 'tekkomputileto'. Tiun uzas preskaŭ ĉiuj novaĵpaĝoj.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-13 10:56:17

Rogir:La vorto estas 'tekkomputileto'. Tiun uzas preskaŭ ĉiuj novaĵpaĝoj.
Vi pravas: en Komputeko
subnotebook = tekokomputileto

subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-13 12:02:28

maratonisto:
subnotebook kaj netbook estas la sama aĵo.
Ili ne estas samaj.
Mi ankaŭ ne komprenas kial vi kreis dufoje la saman fadenon.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-13 12:14:57

horsto:
Mi ankaŭ ne komprenas kial vi kreis dufoje la saman fadenon.
Tio povas akcidente okazi, kiam la servilo de lernu! malrapidas post klako al la sendbutono kaj oni reklakas pro malpacienceco. Ankaŭ al mi jam okazis tio.

Reen al la supro