Al la enhavo

statika elektro

de crescence, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-10 14:04:53

Saluton,

Kiel oni povas eviti la elektrajn malŝargojn, kiam oni tuŝas la pordon de sia veturilo ?

jubilo (Montri la profilon) 2010-marto-10 14:35:47

tuŝante alia metala aĵo antaŭ ol movi... kaj ne lasu ĝin

Pharoah (Montri la profilon) 2010-marto-10 15:50:49

Ĉi tio okazas multe dum la vintro ĉar la aero sekas. Aĉetu humidigilon, eble.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-marto-10 15:54:32

Malŝargado vi povas nur eviti per izolado. Ekz. vi povus uzi gumgantojn por tuŝi metalajn partojn de la veturilo.

Tamen, vi povas malŝargi sen senti ĝin. Tenu metalan aĵon (ekz. ŝlosilon) kaj tuŝu metalan parton de la veturilo per tiu aĵo. La malŝargado okazos tra la aĵo kaj vi ne sentos ĝin.

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-10 17:52:36

Mi opinias, ke estas mi elektra aĵo. Eble, pro mia vestaro. Ĉu la metala aĵo tuŝanta la veturilon ne kontaktigas min al la veturilo ?

jubilo (Montri la profilon) 2010-marto-10 23:12:53

la afero, laŭ mi, estas, esti konektita al aŭto antaŭ ol ekestigi la statikan elekton, do, antaŭ ol movi la kruroj sur la seĝo.. do tuŝu la pordon, antaŭ ol movi...kaj dum movado ridulo.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-12 21:51:41

La fizikisto proponas solvon ĝustan. Per aĵo metala Vi ne sentos la disŝarĝon. Mi tuŝas 'elektrostatikdanĝerajn' surfacojn kutime kun ŝlosilo. Se mi ne havas ŝlosilon, mi tuŝas ĝin kun ungo. La disŝarĝo okazas, sed la ungo ne estas sensebla.

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-13 06:39:11

Mi tuj eksperimentos. Dankon al ĉiuj pro viaj proponoj.

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-20 17:59:45

Mi surmetas nun linajn kaj kotonajn vestojn. La statika elektro malaperis.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-20 20:27:34

crescence:... linajn kaj ...
En tiu kunteksto mi skribus: ... tolajn kaj ...

Amike
Klaus-Peter

Reen al la supro