Til innholdet

IJK 2011 en Ukrainio!

fra tejooficejo,2010 3 10

Meldinger: 92

Språk: Esperanto

ljbookworm (Å vise profilen) 2011 6 22 14:24:24

Ĉu iu povas informi min pri la eblaj lingvaj kursoj ĉe IJK? Verviva kurso interesas min sed mi ne scias pri la diversaj niveloj ktp. demando.gif

Kiel povas mi decidi kiun estas la ĝustan nivelon por mi?

qwertz (Å vise profilen) 2011 6 22 15:55:21

Ĉu karaokeumo okazos dum IJK?

maratonisto (Å vise profilen) 2011 6 22 17:11:58

qwertz:Ĉu karaokeumo okazos dum IJK?
Mi povas disponigi programon kaj kantojn en Esperanto por karaokeo. Laŭ mia scio mia programo estas unika, kiu montras ĝuste esperantan tekston.
Inter kantoj estas ekzemple Himno de Eŭropo kun esperanta teksto de Umberto Broccatelli.

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2011 6 24 18:00:18

Se vi flugos al Kijiva flughaveno Borispil!

Kiam vi eliros el terminalo B, tuj staros busoj kiuj veturas al stacidomo, ili kostas 25 aŭ 30 hrivnojn (~2,5 EUR), sur ili estos skribite "Бориспіл". Ŝoforo demandos vin: Ĉu vi veturas al metroo Ĥarkivska aŭ al "Вокзал" (stacidomo). Veturu al stacidomo kaj tie vin renkontos volontuloj.

oxymor (Å vise profilen) 2011 7 5 18:43:17

Saluton,

Ni (9 belgoj) alvenos en Kijivo la 13an de julio vespere (kaj ne pagis por antaŭkongreso). Ĉu eblos dormi en niaj tendoj jam ekde tiam? Se jes, ĉu en la loko kie ni tendumos dum la sekvaj tagoj? (Se ne, ĉu eblas dormi ie?)

Dankon!

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2011 7 6 06:53:35

Eblas veni eĉ la 10-a kaj ĉio estos en ordo ridulo.gif

Mi nur petas skribi al organizantoj por ke ili notu (indiki ĝustan tempon de alveno), kaj eĉ iu volontulo povos renkonti vin ĉe stacidomo...

Svitlana Kozarenko
+38 (095) 703-41-02
svkozarenko@gmail.com
Skajpo: svetlanakozarenko

Mikaelo Lineckij
+38 (063) 849-31-93
ijk-67@ukr.net
Skajpo: m-urso

Andreo Jankovskij
+38 (067) 994-70-03
classs@bigmir.net
Skajpo: andreo_jankovskij

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2011 7 11 22:34:40

lango.gif

Esperanto en Ukrainio (vizaĝlibro) - ĉi tie mi ĉiutage metos fotojn pri la IJK bv. aliĝi al la grupo ridulo.gif

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2011 7 22 14:49:47

Se vi havas/publikigis fotojn kaj filmetojn de la IJK bv skribi al classs@bigmir.net

lango.gif
Ni kreos bildgaleriojn kaj filmojn aŭ povos fari ligilon al viaj fotoj de la ĉefpaĝo.

qwertz (Å vise profilen) 2011 7 22 16:21:16

Ĉu Karafun karaokeo funkciis? (Oksana scius) Mi tre ŝatas kantadovideojn, vi publigis. (SEPTIMA-2011 + Oksana kantas [HQ])

Ryuuichi (Å vise profilen) 2011 7 22 19:04:50

Mi evidente, kiel hispana ulo, mi ne povos partopreni en ĉi tiu kongreso... Mi bedaŭras.

Tibake til toppen