Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-28 22:47:44

...
La disfalo de nobelaro kaj firmiĝo de samurajismo morala kaj fortika. -La familiaro Heike ja estis kompata viktimo de tiu ĉi transiro. Tia karaktero formas la verkon, do prave ĝi ŝajnas tragedia. Plie budaisma vivkoncepto malgaja la tuton trapenetras.

La unuan paĝon nigre ornamas kondolenco al nepra disfalo de homa prospero, kaj la lasta paĝo fermiĝas per bonziniĝo de la eksimperiestrino, kiu estis filino de la familia ĉefo kaj ununura vivanto post la enmariĝo de la tuta familio, parenaro kaj amikaro kune kun la imperiestro, ŝia fileto.

Aliflanke diversaj rakontoj(monogatarioj) en Heianepoko havis respektive sian heredanton, sed nur notu, ke dum ama kaj historia estis konservemaj, la tradicioj spirintaj la aeron de l' epoko aŭ instruis aŭ predikis religie-morale.
...

武士道强劲和精神的贵族阶层和商行的脱离...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-29 22:31:07

...
B. Eseoj
a) 3 famaj vojaĝ-taglibroj.
Ĉiuj ĉi estas konservemaj sed IZAYOI-NIKKI. "Izayoi-taglibro", de monaĥino Abutu, altiras legantojn per forta amo patrina.

b) HOOZYOOKI, "skribo en bonzejo".
La aŭtoro, bonzo Kamo-no-Tyoomei, unue priploris ŝanĝiĝeman vivon. "Flui ne ĉesas rivero, sed tamen la akvo ne restas sama. Vezikoj sur senfluejo jen formiĝas jen krevas, kaj neniam estadas."

Sekve sur la paĝoj aperas unu post alia milito, ventego, fajrego, tertremego kaj malsatego, kiujn ĉiujn li vidis propraokule. Por eviti la teruran realon, li skribis, fariĝis li bonzo, sin kaŝis en Monto Hino kaj atendis senditon el la paradizo.

(Iu dokumento diras, ke li bonziĝis ĉar oni ne donis la oficon de li deziregatan.)... HOOZYOOKI ja estas reprezenta literaturo de venkito de l' epoko.
c)VORTOJ de HITIREN, SINRAN kaj HOONEN, eminentaj bonzoj.
...
B. 杂文
a) 3 本著名的旅行日记...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-31 00:10:30

...
Tiuj ĉi estas apartaj tamen brila ekzisto en la japana literaturo. La skribintoj, Nitiren kaj Hoonen, radikalaj kreis respektive budaisman sekton pozitivan por la popolo eĉ riskante la vivon kuraĝe bataladis.

C. Utaoj
Utaaroj kompilitaj laŭ la ordono de imperiestro, kies gracion rompis KOKIN-SYUU, en Heian-epoko, ankaŭ sinsekve aperis. Plej supera estas SINKOKIN-SYUU, "nova-KOKIN-SYUU". En ĝi oni povas plene trovi puran artfaritecon, sed neniom rektan figuron de l' epoko.

Oni utais pejzaĝon per pompa kaj fajna esprimo, kaj emocion preskaŭ ne eldiris rekte.
-Naskiĝis inklino simbolisma kaj eĉ nekomprenebla.
...
Tiuj ĉi estas apartaj tamen brila ekzisto en la japana literaturo.
这些是独特的,然而是日本文学的闪光点...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-01 00:46:54

...
Mi ne bezonas mencii aliajn utaarojn, kaj atentigas nur pri jenaj punktoj.
1) Formiĝo de utaistaj heredeco kaj skoloj. Naskiĝis tri skoloj: Nizyoo, kyoogoku kaj Reizei.

2) Distingiĝa utaisto Minamoto-no-Sanetomo, kiu, malfeliĉa ŝoguno murdita kiel politika viktimo, amis MANYOO-SYUU'n kaj mem faris vivecajn utaojn.

4. MUROMATI-EPOKO (1334-1603)

Ĉi tie mi emfazu ke japanoj la unuan fojon havis dremliteraturon kvankam jam de antaŭe estis pretaj la grundo kaj ĝermo por ĝi.
A. YOOKYOKU...teksto por "noo". (mirinde kvieta opero)
...
我不需要提及别的短诗集,只是关注下面的几个观点...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-02 00:12:44

...
Yookyoku formiĝis el fragmentoj de klaskaĵoj kaj elfaris proprajn pompajn frazojn kaj misteran kaj seriozan enhavon. Unuj el superrealaj materialoj -dio, diablo kaj spirito -estas formalismaj kaj unutonaj, sed aliaj el homvivaj materialoj respektive karakterizaj kaj dramecaj.

La plej supera aŭtoro -ceterajn oni ne bone konas -nomiĝas Zeami, kiu estis eminenta teknikisto kaj teoriisto de literaturo kaj "noo".

B. KYOOGEN (farso prezentata aldone al "noo")
La tekstoj skribitaj parollingve spegulas la socion tiaman aŭ ironie aŭ burleske tamen nude, dum "yookyoku" nur flankon idealigitan.

Oni ne povas ne rideti vidinte de daimio, kiu devas esti aŭtoritatulo, pro sia malklereco kaj malkuraĝeco fariĝis ludilo de akompananto maleminenta kaj fine perdis vestojn, aŭ ke la tutan kapon de bonzo okupis nur honorario pagota.
...
Yookyoku 形成于经典的和创作自己辉煌的句子,及奥妙和严谨的内容...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 00:07:54

...
Krom dramliteraturo naskiĝis ankaŭ unu nova. Ĝi estas "renga", utaĉeno, kiu pli antaŭe tenis poramuzan ekziston. Dank' al teorie Nizyoo-Yosimoto kaj praktike Soogi utaĉeno ĉiepoke ekestis literatura kaj per sia viveco subpremis eĉ utaon, kiu tiam vegetis en limigita sfero.

Laŭ asociacio ŝanĝi la scenon unu post alia -tia improviz intereso ludas la ĉefan rolon en utaĉeno. Ĝi entute estas produkto transira de utao al hajko. Aliaj famaj verkoj:
TAIHEIKI-Milita rakonto
ZINNOOSYOOTOOKI, "skribo pri la rekta linio de la imperiestra familio", de Huziwara-no-Tikahusa -historieto, emfazanta la pravecon de la suda dinastio.

TUREZUREGUSA, de bonzo Kenkoo-eseo.
Sangoverŝadoj dum la fino de la antaŭa epoko kaj la komenco de ĉi epoko naskis la unuajn du. Oni sentas en TAIHEIKI malluman kaj hororan aeron ĉirkaŭ la venkitoj, kaj en ZINNOOSYOOTOOKI fajran koron kaj akrankritikon de l' aŭtoro al perdita justeco.
...
除了悲喜剧之外,也产生了一种新的形式...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 22:14:10

...
La verkinto de TUREZUREGUSA komencis la skribon "pro enuo" (turezure=enuo) kaj tuŝis tre multajn punktojn de la homa vivo, sed neniom pri la teruraj okazaĵoj, kiujn li devis propraokule. Ĉu li sidis trankvile super la epoko, aŭ malkuraĝa fuĝis el ĝi?...

Nu, aŭskultu konfeson lian: "Rilate ĉion mi sopiras al la meza periodo de Heian-epoko"...
Tiu ja estis unu obstina negativa tendenco, kiu sin montras jam en la fino de Heian-epoko. La libro estas unu el la plej popularaj klasikaĵoj kaj plene povas kapti la koron de nejunaj japanoj.

5. EDO-EPOKO (1603-1866)

post la tiel nomata "milita epoko" kiam la tutan landon sangokovris civilaj militoj inter aroj da potencaj samuraj(en la fino de la antaŭa epoko). Tokugawa-Ieyasu fondis sian samurajan registaron en Edo kaj garantiis pacon, dume en Osako kaj aliaj en okcidenta parto progresis komerco kaj tio kaŭzis leviĝon de urbanoj-burĝoj.
...
La verkinto de TUREZUREGUSA komencis la skribon "pro enuo" (turezure=enuo) kaj tuŝis tre multajn punktojn de la homa vivo,
TUREZUREGUSA 的作者开始了“倦意”地写作,触及了人们生活的很多观点...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 23:31:48

...
Tiuj ĉi kreis sian literaturon viglan kaj senbridan. Aliflanke parto de inteligentularo ekvolis liberiĝi el katena heredaĵo religia de l' meza epoko. -Tiele ja sin formis "Renesanco en Japanujo", brila tagiĝo de la moderna literaturo.

(La naskiĝo de eldona entrepreno konsekvence fabrikis profesian literaturiston en la nuna senco... Malnovaj verkoj en Japanujo estis mane skribitaj, tial havis nur malmultajn legantojn.)
La literaturo tamen malvigliĝis iom post iom kaj komencis transloki la centron, kaj pli poste en Edo, nuna Tokio, en orienta parto ree donis floron.

A. Utaoj
La supredirita tendenco de inteligentuloj kaŭzis studojn pri klasikaĵoj. Kriis "utao devas returnen iri al MANYOO", kaj mem ne sukcese versis. Daŭris aperi klasikaj utaistoj, inter kiuj troviĝas Motoori Norinaga, la unua subjektiva literatur-kritikisto en Japanujo.
...
这些人活跃而无拘束的创作了自己的文学作品...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 01:51:06

...
Dume urbanoj kreskigis komikan utaon, en kiu ili aŭ ĵetis ŝercon sur klasikaĵon kaj estintan eminentulon aŭ ebriĝis je sia vivo, aŭ ironie pikis la politikon k.t.p. La plej supera nomiĝas Syokusanzin. (Komikutaistoj havas ŝercan plumnomon.)

En la fino de l' epoko oni posedas tri karakverizajn utaistojn, Ryookan, Akemi kaj Kotomiti, kiuj temis pri la ĉiutaga vivo proza taman sincera kaj fariĝis pioniroj por forpeli dumlongan nobelecon el la utao por nova generacio.

B. Hajkoj
Utaĉeno aŭ "renga" naskis novas specon tre mallongan de poezio nomata "hajko", kiu konsistas el 17 silaboj(5,7,5 silaboj).
La mondon tiu ĉi vidis kiel ŝerca ido de utaĉeno, sed post apero de Matuo Basyoo(1644-1693), kiu abomenis bruan kaj karnan vivon de tiamaj urbanoj kaj amis kvietan naturon kaj solecan vivon, fariĝis memstara literaturo duone popola duone parnasa.
...
同时,市民们增加了幽默短诗...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 22:11:02

...
Tiu ĉi mirinde mallonga poemo ja estas plej japanisma literaturo samkiel utao, tial eksterlandano ne povos ĝin bone kompreni.

"Aŭtuna vespero-
Sur branĉon eksenflian
jen korvo sidas."
(fama hajko de Basyoo.)

Basyoo okupas unu el la plej superaj sidejoj en la ĝisnuna literaturo japana kaj havis multajn posteulojn. Malgraŭ tio hajko ne povis teni viglan vivon.

Meze de ĉi epoko tamen estis refreŝiga hajkisto Yosa-no-Buson, kiu en verkoj spegulis siajn flankojn kiel klerulo kaj fama pentristo, kaj pli poste-Issa(1753-1827), kiu de suĉinfanaĝo ĝis la morto suferis malfeliĉon precipe en la hejma vivo kaj naskis senornamajn sed kortuŝajn hajkojn proprajn rekte el tia crkonstanco.
...
这惊奇的短诗,果然是最有日本文学的特点,像日本的短歌...
rido.gif

Reen al la supro