Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-25 04:07:39

...
Ŝin abomenis li, turmentis, kaj fine mortigis. Oiwa fariĝis aperaĵo kaj lin malbenis. -Plaĉis al tiamuloj multaj scenoj teruraj. En la fino de l' epoko kvazaŭ por likvidi antaŭajn kabuki-dramojn aperis Kawatake Mokuami(1816-1893).

Li skribis kavalirecajn rabistojn, kaj ankaŭ en la sekva epoko publikigis moralajn dramojn nur iom prenante novan scenon.

6. NUNA TEMPO(MEIZI-, TAISYOO-, SYOOWA-EPOKOJ)(1867-hodiaŭ).

Meizi-Renovigo(1867) renversis ĝistiaman feŭdismon kaj la nova registaro stimulis la popolon al interkomunikado kun alilandanoj kaj enkonduko de kulturoj eŭrop-amerikaj.

De tiam la malnova Japanujo jaron post jaro transformiĝis en la novan Japanujon. Kaj ankaŭ la japana literaturo faris grandan salton. Mi havas multe da menciindaj en la literatura kampo de tiam ĝis nun. Sed pro la manko de la spaco mi nur per dek kaj kelkaj linioj ĉi tie tuŝetos la menciindajn aŭtorojn kaj tendencojn.
...
他痛恨,折磨,最终整死她...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 00:36:41

...
1867-1886: Inundis la eŭrop-amerikaj kulturo kaj pensoj tra la tuta lando. La angla utilismo (kiun interpretis Hukuzawa Yukiti), franca liberalismo(Nakae Tokusuke), germana naciismo (Katoo-Hiroyuki) kaj kristanisma ideo (Niizima-Zyoo) havis grandan influon.

Toyama-Masakazu kaj aliaj elpensis novan formon de poezio similan al eŭropa poemo. Kelkaj prezentis tradukon de eŭropaj noveloj. En tiu periodo originalaj beletraj verkoj estis nur politikaj romanoj kaj noveloj.

Kanagaki Robun, Yano Ryuukei, Siba Siroo(Tookaisansi) kaj Suehiro-Tettyoo estis ĉefaj verkistoj.
1887-1902: Reakcia naciismo aperis. Takayama Tyogyuu predikis japanismon.
...
1867-1886 欧美文化和思想在全世界泛滥...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 02:19:25

...
Krom nova formo de poezio, malnova utao (Otiai Naobumi, Sasaki-Nobutuna, Yosano Tekkan k.a.) kaj hajko (Masaoka Siki, Takahama Kyosi, Katoo Hekigodoo k.a.) reviviĝis. La ĉefa tendenco de la verkista rondo estis romantikismo.

Tubouti Syooyoo kaj Hutabatei Simei respektis priskribon pri psikstato aŭ reala socio. La verkoj de Yamada Bimyoo, Ozaki Kooyoo, Kooda Rohan, Mori Oogai, Higuti Itiyoo kaj aliaj havis iom romantikisman tendencon. Syooyoo verkis dramojn historiajn, kaj Oogai ankaŭ tradukis eŭropajn romantikajn dramojn.

1902-1912: Naturalismo prosperis en la beletrista rondo. Verkoj de Maupassant kaj Zola multe influis sur tiamajn verkistojn. Kaj aliaj multaj famaj eŭropaj dramoj aŭ romanoj prezentiĝis antaŭ la publiko.
...
除了作诗艺术的外形之外...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 02:19:43

...
Krom nova formo de poezio, malnova utao (Otiai Naobumi, Sasaki-Nobutuna, Yosano Tekkan k.a.) kaj hajko (Masaoka Siki, Takahama Kyosi, Katoo Hekigodoo k.a.) reviviĝis. La ĉefa tendenco de la verkista rondo estis romantikismo.

Tubouti Syooyoo kaj Hutabatei Simei respektis priskribon pri psikstato aŭ reala socio. La verkoj de Yamada Bimyoo, Ozaki Kooyoo, Kooda Rohan, Mori Oogai, Higuti Itiyoo kaj aliaj havis iom romantikisman tendencon. Syooyoo verkis dramojn historiajn, kaj Oogai ankaŭ tradukis eŭropajn romantikajn dramojn.

1902-1912: Naturalismo prosperis en la beletrista rondo. Verkoj de Maupassant kaj Zola multe influis sur tiamajn verkistojn. Kaj aliaj multaj famaj eŭropaj dramoj aŭ romanoj prezentiĝis antaŭ la publiko.
...
除了作诗艺术的外形之外...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-28 22:44:52

...
Kunikida Doppo, Simazaki Tooson, Tayama Katai, Tokuda Syuusei, Masamune Hakutyoo estas ĉefaj verkistoj de naturalisma tendenco. Natume Sooseki estis granda verkisto en tiu periodo, kiu ne estis influita de tiama tendenco.

Verkoj de Tanizaki Zyun'itiroo havis estetikisman tendencon.
1912-1926: Nov-idealismo kaj nov-realismo naskiĝis. Verkis Kikuti Kan, kume Masao, Satoo Haruo, Katoo Masao, Akutagwa Ryuunosuke, Yamamoto Yuuzoo k.a.

Dum la mondmilito(1914-1918) la japana kapitalismo havis grandan prosperon kaj post la milito politika movado de proleta klaso ardiĝis jaron post jaro. La proleta literaturo naskiĝis. Huzimori Seikiti, Kubokawa Ineko, Kurosima Denzi, Tokunaga Sunao, Hakano Sigeharu, Hayasi Husao, Takeda Rintaroo estas ĉefaj verkistoj de la proleta literaturo.
...
Kunikida Doppo, Simazaki Tooson, Tayama Katai, Tokuda Syuusei, Masamune Hakutyoo 是自然主义倾向的主要作家群...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 00:07:28

...
Aliflanke posmilita demokratia ideo naskis humanisman literaturon. Ĝiaj ĉefaj verkistoj estis Arisima Takeo, Musyakoozi Saneatu, Siga Naoya, Akita Uzyaku.

1926-1934: Junuloj Ŝatis kriminalajn romanojn, kiujn verkis Edogawa Rampo, Kooga Saburoo, Oosita Udaru kaj aliaj.

Kaj poste ili transformiĝis en t.n. "popularajn romanojn", kiuj havas nenian aromon de altnivela beletristiko, sed estis bonaj tempopasigiloj.

Ilin verkis Nakazato Kaizan, Sirai Kyoozi, Osaragi Ziroo, Yosikawa Eizi, Hasegawa Sin kaj aliaj.

(El Revuo Orienta, mar. 1935)
另一方面,由战后的民主思想产生出人道主义文学...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-31 00:38:05

Fraŭlino Kiu Amas Bestetojn

El "Tutumityuunagon-Monogatari"

Tradukis F-ino Teru Hasegawa

Ie loĝis fraŭlino kiu amis papilion, kaj apude ankaŭ fraŭlino tre dorlotata de la gepatroj, genobeloj. "Ha, kial oni ŝatas florojn kaj papiliojn? Sensencaĵo!" opiniis tiu ĉi fraŭlino.

"Homo veron posedas, do esplori substancon de objekto valoras estimon", kaj ŝi kolektis multe da timigaj bestetoj, metis en kaĝojn kaj skatolojn por observi kiel ili kreskas. Precipe raŭpoj, kiuj, laŭ ŝi, aspektas signife, al ŝi plaĉis.

Ilin ŝi kuŝigis surmane kaj rigardadis ĉiutage. Junaj servistisnoj timisi -tremis; jen kial ŝi dungis knabojn kuraĝajn kaj al nekonataj donis nomojn siaflanke. Tio estis grada amuzo por ŝi.
...
姑娘喜爱小动物
由绿川英子翻译
某地住在一位姑娘,她喜欢蝴蝶...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-02 00:08:42

...
Rigardante la tualeton senescepte malbona, la fraŭlino nek forrazis la brovojn nek ŝmiris la dentojn per la nigraĵo, dirinte "ĝena kaj malpura!" Ĉar la servistinoj de teruro kuris, ŝi, malfavora, ege insultis ilin kiel aĉajn vulgarulojn. Akra rigardo ŝia de sub la nigraj brovoj sur ilin! Aĥ, timiga, korskua!!

"Strangulino", pensis la gepatroj. "Sed ŝajnas, ke ŝi havas sian opinion, kvankam kion ni ne komprenas." Kiam ĉi tiuj admonis ŝin, ŝi ĉiufoje kontraŭparolis, kaj eĉ tiun emon ili taksis alte. "Tamen pripensu," al la filino diris la gepatroj.

"Homoj ŝatas belan aspekton. Se oni aŭdas ke vi amas abomenindan raŭpon... ni timas-" "Nenio grava!" ŝi respondis. "Profunde esploru la devenon kaj poste vin turnu al nuna fenomeno. Tiam ĉio interesas vin. Eĉ infano devus scii ke ja raŭpo fariĝas papilon."
...
看着无例外损坏的服饰,这女孩即没剃光的眉毛,也没用黑色涂抹牙齿...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-03 00:36:07

...
Kaj ŝi montris al ili aliformiĝantan raŭpon. "Homan veston, kiel ĉiuj vidas, faras silkraŭpo senfluila, sed oni tuj malatentas ĝin kiam papilio ĝi estiĝas." Nun memiu vorto por la du, -nur gapa mieno. Aŭdinte tion la junaj sevistinoj komencis paroli inter si:

Hyooe: "Ŝi tre saĝumas, tamen la amuzilo doloron kaŭzas al ni. Kia ino povas havi mastrinon kiu amas papilion!?

Kial aĥ senpripense
Venis mi por raŭpon vidi,
Kiun tamen papilio
Rekte faras el si mem?"

Ridis Kodayuu kaj diris:

"Envias ni elkore;
Flor-papilion alie oni
Amas, tamen ho ve ĉi-tie
Nurnur raŭpon naŭzan rancan.

O helpon! ŝiaj brovoj similas al raŭpoj, do la dentokarno povas esti tiu senŝela."
Sekve ironiis Sakon:

"Venu vintro kiam ajn,
Ni vin frostan ne timas,
Ĉar sin ĉi tie trovas
Multe da bestoj kun ŝeloj.

Oni ne bezonus vestojn."
...
她向他们展示了另一种外形的毛毛虫...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-04 03:39:49

...
La babilo trafis la orelojn de vulpa mezaĝulino. "Kion diras vi junulinoj?! Papiliamanto estas ne ĉiam supera, eĉ male, mi pensas. Nu, ĉu povas ekzisti papilio sen raŭpo? La unua, vi sciu, estas la dua nur senhaŭtigita.

Esplorinte la problemon nia fraŭlino amas raŭpon. Ja tio estas signifa. Krome papilio, se oni kaptas ĝin, ne nur gluas abomenindan pulvoron sur la manon sed turmentas ilin per tremfebro. Hu, morto kaj infero!"

La aliaj ĉe tio eksentis pli da antipatio kontraŭ raŭpo kaj malbondiris.
Al la knaboj, kiuj kaptis bestetojn, la fraŭlino donis materiojn bonajn aŭ de ili deziritajn, ili tial volonte kolektis por ŝi multajn timigajn.
...
闲聊传到了狐狸中年女人的耳朵...
senkulpa.gif

Reen al la supro