Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-04 22:52:13

...
"Al raŭpo apartenas impona hararo, sed nenia poemo malnova," -ŝi, ne kontenta, celis ankaŭ mantojn kaj limakojn, aŭskultis la knabojn de ŝi ordonite kantaĉi, kaj mem laŭte recitis:

"Batalas oni por kio,
Sur la limaka palpilo?
......"

Kutima nomo estas proza, ŝi sentis, kaj la knabojn ŝi nomis kvazaŭ bestetojn: Tervermulo, Bufviro, Akridulo, Centpiedulo ktp.

Oni eksciis, ke kreskas famo malbona pri ŝi. Inter la aŭdintoj troviĝas bofilo de unu nobelo, torenta-senti-ma-petolema. "Tamen ĉi tiun eĉ ŝi tiun eĉ ŝi timos," -li el fino de zono lerte faris novkapablan serpenton kaj metis en sakon skvamosimilan.
...
“动人的头发属于毛毛虫,但是,老诗里都没有...”
...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-05 22:58:19

...
"Volas esti apud vi
Mi rampanta rampanta
Tiel longe kiel mia
Korpo ho jen aspektas."

Kvankam al la donaco ligitan leteron tian oni legis, rimarkinte nenion ĝin alportis antaŭ la fraŭlino, kun miro pro l' pezeco malfermis la sakon. -O serpento! la kapon eklevid. La servistinoj konsternite ŝirkriis, dum la fraŭlino sin tenis kviete.

"Namo, Amidabuda', Namo, Amidabuda'... Ne la maltrankvilon! Eble nia patro ĝi estis en la antaŭa vivo." Malgraŭ tio tremetis ŝi vizaĝoflanke kaj ne kuraĝis ĝin altiri proksimen. Jen ekstaris, jen residiĝis ŝi ja kiel papilio, la voĉo estis kvazaŭ ĉe cikado.

La servistinoj forkurante ridis, ridegis. Informita de ili, ŝia patro koleris. "Aĥ malnoblan abomenindan okazaĵon mi aŭdas! Kial ĉiuj deiris vidinte tian objekton propraokule?" kaj kun la glavo li tien flugis.
想去你身边
我爬呀爬呀
啊,看起来
我身体那样的长。

(El Revuo Orienta, mar.1935)
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-07 01:52:37

Virina Stato en Japanio

Tutmondaj gek-doj!
Estas mia devo kaj ĝojo, ke mi skribu pri virina stato en nia lando okaze de la internacia virina tago. Sed la problemo staras tre ampleksa, tial nun mi prenu nur du ĉefajn punktojn: movado kaj profesio.

I. Movado

La ventego de naciismo kiu furiozas tra la tuta mondo, en Japanio faligis eĉ publikajn organizojn de la proleta movado, kie niaj samseksaninoj, tamen malmultaj, kuraĝe laboradis. Kvankam klaskonsciaj virinoj batalas kaj batalos diversmaniere, ni ne havas plu gazeton kiel "Laborulino", eldonitan de Japana Proleta Kultura Unuiĝo.

Aliflanke jam delonge oni agadas por venki feŭdisman restaĵon, kiu tenas ankoraŭ la socian staton de japaninoj mirinde malalta. Ankaŭ ĝian vojon la faŝismo baras precipe lastajn jarojn.
...
日本妇女的状况
全世界的同志们,
在国际妇女节这天,写出我国妇女的情况是我责任和兴趣...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-07 22:47:44

...
1. Voĉrajto por virinoj. -La Unuiĝo por Akiri Virinan Voĉrajton(membroj 1500), kiu fondiĝis en 1924, ankaŭ al ĉi-jara sesio de l' parlamento, kune kun aliaj tri organizoj, proponis tamen vane kiel antaŭe. La organizoj, proponis tamen vane kiel antaŭe.

La organizoj batalas ankaŭ por virina civitana rajto per ĉiutaga batalo ekz. per problemo "Kontraŭrimedo de malpuraĵo".
2. Reformado de l' civila kodo -En la kodo ni vidas multe da malprofitoj por virinoj. Ekz. kiam edzo mortis, la edzino ĝenerale ne rajtas heredi lian posedaĵon, kiun eĉ ŝi mem perlaboris kun li.

Samideanina Asocio(mem. 3000) ĉefe funkcias por tio.
3. Neniigo de publikaj prostituitinoj -Kontraŭ tiu senekzempla sistemo, kiu stariĝis antaŭ 350 jaroj, oni havas 65 jaran historion de arda batalo.
...
1. 妇女的话语权。
争取妇女话语权联盟成立于1924年,(成员1500人)...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-08 22:29:04

...
Jam en kelkaj provincoj tiuj profesiulinoj tute malaperis, kaj nun fine la sistemo estas neniigota tutlande, kion akcelis la raporto de d-ro Jonson al Ligo de Nacioj, ĉar antaŭ la mondo "la supera japana nacio" devis honti.

Ĉirilate oni staras sur morala vidpunkto, kaj estas hontinde, ke kristanoj, inklude alilandanojn, ludas ĉefan rolon. Sed gek-doj sciu: neniigo de la sistemo neniel signifas nuligon de "blankaj sklavinoj"!

4. Malpermesu alkoholon al junulo malpli ol 25 jara.
5. Altigu rangon de akuŝistinoj.
6. Protektu patrinojn. -Krom la suprediritaj oni proponis ekstarigon de leĝo por protekti patrinojn al la 67a sesio.
...
已经在几个省,那里的职业女性完全没有...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-09 23:02:53

...
Virina unuiĝo por tiu celo fondiĝis en aŭgusto de 1934, pro la fakto, ke precipe patrinoj kun suĉinfanoj suferegas en la norda Japanio kie daŭras terure malriĉa rikolto, kaj ke ĉefe pro ekonomia malfacilo multaj aptrinj mortigas sim kaj infanojn (dum la lastaj du jaroj 560 paroj kun 1370 personoj -enketo de Centra Asocio por Scia Afero, laŭ raportoj de kvar grandaj ĵurnaloj).

Postulante, ke oni donu al virino apartigita aŭ forlasita de nutrokapabla edzo rajton peti monon por infanoj, aŭ ke tuj fondu domojn por patrinoj kaj infanoj, ktp., la membroj enrgie batalas, sed evidente estas, ke nur ĝenerala bonigo de l' socio povos plenumi ilian celon.

Tiuj ĉi ĉiuj movadoj sin trovas ĉefe en la manoj de urbaj edukitaj virinoj, dum en la kamparo, kie la vivo ĉiam pli mizerigas, Junulina Ligo, Virina Patriota Ligo k.a. krias "reformu vivon!" "raciigu familian dkonomion!" "fortigu laboron!" ktp.
...
妇女团体为了那个目标于1934年8月成立...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-10 22:43:59

...
Kiel reakcian organizon oni ne forgesu Virinan Federcion por Gardi Japanan Imperion, kiu rekte spegulas militsman tendencon en mia lando. Ĝi fondiĝis, en havante multajn virinajn rondojn, en aprilo de la last jaro kaj jam en aŭgusto havis 1 009 759 membrojn.

La estraro konsistas el edzinoj de generaloj, nobelinoj kaj aliaj "eminentulinoj". La organizo celas: sin bazante sur spirito de universala militservo levu japaninan moralon, praktiku gravan signifon de naci-gardado kiel japaninoj, kaj tiel estu forto malantaŭ la fronto.

Ĝi estas la plej juna, sed la plej amasa kaj pli kaj pli kreskos en favora kondiĉo. Oni jam kolektis monon por konstrui aeraoplanojn aŭ ekzercos knabinojn en mezgrada lernejo je pafado.
...
如反动的组织,他们难忘妇女联盟是为了...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-11 22:47:35

...
En la fino de tiu parto mi aldonu unu: En la jaro 1934 oni vidis du terurajn malfeliĉojn nome malsatego en Borda Japanio kaj uragano en la okcidenta, kiujn ĵurnalismo raportis sole kiel naturajn katastrofojn.

Por savi la suferantojn multaj burĝaj organizoj virinaj kolektis grandas sumon aŭ sur stratoj aŭ en laborejoj kaj lernejoj, eĉ nobilizinte lernantinojn. Estis tre okulfrapa afero, sed oni ne estas certa, ĉu la mono bone utilis aŭ ne.

Ⅱ Profesio

Kvankam patriotoj bojas: "Virinoj revenu hejmen!", lastatempe ĉiam pli multiĝas japaninoj sin puŝantaj al laborfronto. Kiel en aliaj kapitalistaj landoj, ankaŭ ĉi tie tio ne simple signifas progreson de virinoj.
Kondiĉoj de japanaj laboristinoj ungego de ekspluatadp sin akrigas senfine.
...
在那部分的尾部,我附加了一条:1934年...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-12 22:50:45

...
Evitante priskribon pri komuna problemo de tutmondaj laboristinoj, mi nun menciu nur kelkajn statistikojn, laŭ kiuj vi, gek-doj, povos al vi prezenti staton de laboranta virina amaso en Japanio.

1. Moviĝo de profesiulinoj
-laŭ oficialaj labor-perejoj-

——————oni postulas —————— laborserĉantoj ————————dungitoj
——————virojn inojn, ————————virojn inoj ————————viroj inoj
jaro,
1923 ———674809 142618———— 674187 46251——————— 28697 25583
1933 ———808086 643912————1002473 525818——————371327 261983

2. Procentoj de virinaj laborfakoj
-laŭ ŝtata homnombrado en 1930-

trekulturo 62,9
komerco 14,2
industrio 9,9
komuniko 7,8
domservo 7,1
oficiala libera laboro 3,4
fiŝkaptado 0,5
aliaj 0,9
___
10,0
...
不去描写全世界劳动妇女的共同问题, 我现在仅用几种统计的方法提示...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-septembro-14 01:00:59

3. En-kaj elspezo
-ekzameno de Tokia urba oficejo en marto de 1931 pri 14923 laborantinoj-
monata enspezo

enoj ---------- personoj
+100 ---------- 134
+50 ---------- (ĉ.)1300
40-45 ---------- 3400
30-35 ---------- 4700
20-25 ---------- 1200

profesioj ------------- enoj
kuracistinoj ---------- 140
ĵurnalistinoj ----------- 64
fabrik-laboristinoj ---- -28
dancistinoj ----------- -20
lernant-oficistinoj ----- 18

meznombre-

enspezo ------- 30,75
elspezo -------- 16.91 - por sin vesti
-----------------13,84- por manĝi kaj loĝi.

4. Ftizo kiel mortkaŭzo
-laŭ ŝtata statistika oficejo-
komerco ---------------- 292,1
industrio ---------------- 289,8
oficiala libera laboro ----- 181
domservo -------------- 122,1
terkulturo --------------- 80,2
(senlaborulinoj) --------- 87,4

(S-ro Isii en kuraca fako de centra polica oficejo raportis,
ke dum 5 jaroj 52,46% da eksvendistinoj de iu ĉiovendejo suferas ftizon.)
...
3. 收入与支出
东京市政厅1931年3月对14923名劳动妇女月收入的审核数据...
senkulpa.gif

Reen al la supro