Zaprto
Največ 500 sporočil.
En Ĉinio Batalanta 战斗在中国
od Flago, 10. marec 2010
Sporočila: 661
Jezik: 简体中文
Flago (Prikaži profil) 16. marec 2011 23:18:38
Tamen li la unua prenis la bajoneton. Tio estis tutforta klopodo kaj samtempe romantika sadisma psiko, la lasta ununura vojo por fuĝi el la sufero. La sola afero, kio lin ĝojigis, estis ke la aliaj kelkaj soldatoj bonvolis kun li buĉi ŝin. Li sentis ĝislarman dankemon al ili.
Nun mortis la virino. Ĉesis la turmenta plorkriado. La nokto de la batalejo profundiĝis en mortan silenton. Sed nun ĉi tiu sensona, malvarma nokta kvieto fariĝis neeltenebla al Hirao. Ekflame leviĝis en li impulso por elkrii ion el la fundo de la ventro. Fanfaroni li bezonis. Sed ĉi tie neeble. Li pintigis la lipojn kaj fajfetis.
Aŭdante la facilan ritmon de lia fajfado, unuranga soldato Kondoo denove komencis pensadi pri siaj kontraŭdiraj konceptoj. -Tiel simple finiĝas la homa vivo. Do, kio estas nia medicino kiu sin dediĉas al tiuj kapricaj vivfenomenoj? -Ne, diru, kio estas nia vivo?
...
然而,他第一个取了刺刀...
Flago (Prikaži profil) 17. marec 2011 23:37:09
Ĝi en la batalejo ne diferencas de rubo. Medicino similas kiel muŝoj svarmantaj sur rubo. -li amare ridetis en si. Estis plena konfuzo. Li havis tiel sanegan nervaron, ke la buĉo vekis en li nenian ŝokon. Aŭ, se diri pli ĝuste, li konis la arton de sindefendo tiel bone, ke li sciis meti tegilon sur sian sentemon, kiam ajn necese.
Tion, kompreneble, li ellernis dum la medicina studado. Aŭ povas esti, ke la medicino instruis al li vivfilozofion. Estante en la batlkampo li observis la militon laŭ objektiva realeco. Li estis homo, kiu estis plej malfacile asimilebla al la personeco de kaporalo Kasahara.
Li mortigis la spioninon, sed tio estis ne komparebla kun la mortigo de l' dombruliginta ĉino fare de Kasahara, nek kun la buĉo de la plorkrianta knabino fare de Hirao. Li posedis firman kapablon de memekzameno, kaj tamen li kuraĝe transsaltis la batilon de tiu ĉi konscienca memekzameno, ĉiufoje kiam li devis agi. Lia racio kompromisiĝis kun la realeco de la batalfronta vivo.
...
它在战场上与瓦砾不同...
Flago (Prikaži profil) 18. marec 2011 23:14:20
Estis ĉirkaŭ la tagmezo de l' sekvanta tago. Apenaŭ 500 metrojn marŝis la Huruya-roto, kiam ĝi alfrontis profundan riveron. Estis ŝtona ponto super ĝi, rompita de la malamiko ĉe la retiriĝo. Hirao kaj Kondoo, ordonite de subleŭtenanto Kurata, iris rekvizicii ŝipon.
La kotaj digoj ĉirkaŭ 2 metrojn altaj super la rivero serpentis foren. Malsupre de la riverfluo, eble je duonkilometra distanco, troviĝis 2-3 domoj. Ŝipo ŝajne ne troveblas pli proksime. Preskaŭ senĉesa estis la maŝinpafado de ambaŭ tendaroj. Obusoj kun stranga muĝo tranĉis fojefoje la aeron. La du soldatoj sinkline kuris malsupren de la riverfluo laŭlonge de la digo, transpaŝante velkintajn herbojn ĉe la akva rando kaj kadavrojn de ĉinaj soldatoj.
Post ĉirkaŭ 300-metra kuro, Kondoo kriis en la direkto de kie li estis veninta, laŭte, ke la pafado ne subpremu lian voĉon:
-Hej, Hirao. Jen knabino! Vidu, ankoraŭ vivanta!
Li montris al la transa digo de la rivero. Tie, sub velkinta saliko sur deklivo, virino duonkuŝis surventre.
...
在第二天中午前后,Huraya的部队前进了500米左右...
Flago (Prikaži profil) 19. marec 2011 23:28:18
Trans la rivero nur 10 metrojn larĝa, oni klare vidis ŝian figuron. Levinte sian blankan vizaĝon ŝi rigardis ilin. Estis juna kamparana virino.
-Ha, infanon ŝi tenas! -kriis Hirao treme. La virino envolve tenis la suĉinfanon sub la brusto.
Ili kuris senhalte.
-Kial ŝi vagas en tia loko?
Eble maltrankvila, Hirao aldonis ankoraŭ malfacile spirante.
Ili atingis la domojn. Sed neniu boato estis tie. Ili kuris 200 metrojn plu malsupren kaj tre malfacile havigis al si unu.
Per stangoj ili komencis rapidege supren remi. Reveninte al la loko kie la kamparanino estis, ili aŭdis furiozan infanploron. La virino rulfalis akvoranden kaj nun kuŝis surdorse kun etenditaj membroj. Apud ŝia brusto kuŝis la infaneto, kiu eĉ rampi ankoraŭ ne povis, plorkriegante kun la nazo ŝovita en la velkinaj herboj.
...
在这10米宽的河流那边,人们清楚地看到了她的身影...
Flago (Prikaži profil) 20. marec 2011 23:21:28
El la tempio de l' virino fluis maldika strio da sango kaj amasiĝis nigra ĉe la orela lobo.
Hirao staris sur la poŭpo, kaj firme enante la stangon alkoroĉe rigardis ilin. Kondoo ludante ironian rideton diligentis remi sur la pruo.
-Hirao, -li diris, -ankaŭ tiun infanaĉon mortigu kiel hieraŭ.
Ŝi estus pli dankema. Se ni lasus ĝin tia, nokte eble hundoj ĝin manĝus vivanta.
Starante sur la poŭpo, Hirao dum longa tempo okulsekvis la pli kaj pli malproksimiĝantajn figurojn de l' infano kaj patrino. Li eklarmis kun vangoj konvulsiantaj, mordetante al si la lipon. Tamen, lia romantikeco tiam sin fordonis al malespera ebrio.
6
La malamikoj tamen defendis Wuxi-on tiel forte, ke post du tagoj oni ankoraŭ ne sukcesis trarompi la urban pordegon. Tiutage la Nisizawa-regimento perdis sian standardiston. Unupafe li estis kuglo-penetrita je la maldekstra brusto, li jam ne spiris, kiam oni surbrankardigis lin.
...
一小股血从这个女人的太阳穴流出,聚集在耳旁变黑...
Flago (Prikaži profil) 22. marec 2011 05:00:09
-Diru al s-ro regimentestro, mian bedaŭron. -estis liaj lastaj vortoj.
La regimentestro jam iris kune kun la adjutanto al la paflinio ĉirkaŭ 300 metrojn antaŭe. Alkuris la standardgardisto kaj informis. La estro silente donis militistan riverencon al la brankardo, kiu iris foren malantaŭ arbetaro, kaj mute li iris plu zorge paŝante por eviti la kanon-kuglajn kavojn.
La soldato aldonis. -Li esprimis al s-ro revimentestro sian bedaŭron.
La regimentestro turmiĝis abrupte kaj rigardis lian vizaĝon.
-Ion alian li ne diris?
-Ne. Li tuj spiris sian lastan spiron.
La soldato klinis la kapon, mordis la lipon. La regimentestro turnis sin kontraŭ sin kontraŭ li, kaj diris per milda voĉo.
-Zorgu, ke la armea bonzo dece funebru lin.
Oni batalis la tutan nokton, kaj apenaŭ matene de la sekvinta 26-a prenis Wuxi-on. La soldatoj lacegaj de la longa batalo okupis la stratajn domojn, kaj dormegis profunde en popolanaj litoj.
Vespere la regimentestro ordonis alporti la cindron de la mortinta standardisto. Venis soldato respekte kun la cindro en krudiligna skatolo. La estro ekstaris antaŭ ĝi, preĝis silente, lokis ĝin sur breto super la kapo, kaj endormis sub ĝi.
...
请向联队长说,我的遗憾...
Flago (Prikaži profil) 22. marec 2011 23:25:53
La amika trupo persekutis plu la forkurantajn malamikojn al Changzhou, dume la Nisizawa-regimento ripozis 3 tagojn en Wuxi. Ĝuste en tia okazo postvivantaj soldatoj plej forte deziris virinojn. Ili paŝegis de strato al strato, kaj ĉie serĉadis ilin kiel hundoj leporojn.
Tia eksternorma donduto estis rigore malpermeista en nord-ĉiniaj frontoj, sed jam ĉi tie deteni ilian konduton estis malfacile.
Ĉiu el ili fariĝis fiera kaj aroganta, kvazaŭ imperiestro aŭ tirano. Kiam ili ne povis plenumi la celon en la urbo, ili iris malproksimen ĝis en la domoj de vilaĝanoj ekster la urbo.
Tie ankoraŭ povis sin kaŝi disbatitaj malamikoj aŭ vilaĝanoj kun armiloj. Sed la soldatoj ne hezitis nek ŝanceliĝis. Al ili ŝajnis, ke en la mondo ne troviĝas pli fortaj ol ili. Tia sento, komperneble, pelis ilin en la staton, ke la detenemaj fortoj de maralo, juro, introspekto kaj humaneco, ĉiuj tiuj estis perditaj.
...
友邻部队向常州追赶溃逃的敌人...
Flago (Prikaži profil) 23. marec 2011 22:54:37
Kaj la soldatoj revenis kun arĝenta ringo ĉe malgranda fingro de maldekstra mono.
-Kiu donacis ĝin al vi?
Demendita de kamaradoj, ili nur ridete responis.
-Jes, ĝi estas memoraĵo de bedaŭata edzino.
La trajno de la regimento ankoraŭ ne alteriĝis. Ĝi supozeble nun apenaŭ venis al Ŝanhajo. Sekve, la frontaj trupoj ne povis dependi de transportado el la postfronto, kaj devis sin provizi je ĉio per surloka rekvizicio.
Rizo kaj legomoj estis kompare sufiĉaj, sed mankis terure kondimento. Tion oni plej suferis dum la restado en Wuxi.
La kuir-deĵorantoj de la regimentcetro eĉ avare rezervis restintan tason da blanka sukero.
-He, tiu ĉi estas por la regimentestro. Vi ĝin ne tuŝu!
Supera soldato Takei pakis ĝin per papero, kaj metis ĝin sur la breto. Malgraŭ tio, da ĝi nun restis sole plenkulero.
...
这些士兵左手小指带着银指环...
Flago (Prikaži profil) 24. marec 2011 22:38:05
-Kie oni havus sukeron? sukeron, sukeron!
Kiam li havis tempon, li serĉis de strato al strato, sed nenie ĝin trovis.
Tiun vesperon Takei faris manĝaĵon por la regimentestro, preskaŭ lastfoje sukerotan. Sed, al diabloj, la paketo de sukero ne estis sur la breto.
En la ĉina kaldrono bolis legomoj. Sube brulis furioze piedoj de tabloj kaj rompitaj kestoj. Li ekstaris antaŭ la forno ege malfermante la buŝon.
-Hej, kien vi lokis la sukeron sur ĝi?
-Henien, -la deĵoraj soldatoj respondis ĉiuj aparte, kaj brue disputis, ke ili ĝin vidis ĉe la tagmanĝo, ke eble vento forblovis ĝin de la breto, ktp.ktp.
La plej verŝajna estis la supozo, ke la ĉinaj kulioj ĝin ŝtelis. En la kurtejo ja laboris kvin ĉinoj, kiuj sekvis ilin jam de Zhitang.
La supera soldato ruĝiĝis de kolero. Sed ili ne komprenis kion li diris. Li subite donis fortan baton al 17-18-jara ĉino plej proksima de li.
...
-哪里有糖?糖!糖!...
Flago (Prikaži profil) 25. marec 2011 22:53:18
Ŝajnis al li, ke tiu junulo ŝtelis. Li ordonis subulon venigi la interpretiston.
-Ha, bina manĝaĵo! -Envenis interpretisto Hakahasi kun cigaredo enbuŝe.
Takei klarigis la aferon kaj petis pridemandi la junulon.
Tiu ĉino estis tre obeema kaj diligenta, kiu jam en Zhitang eklaboris kiel kuiranto. Hakahasi pensis ke li ne ŝtelis, tamen li demandis.
-Mi ne scias, -respondis la viro. -Eble iu soldato ŝtelis.
La soldatoj absolute ne ŝtelas! -Kriis Takei kun indignaj okuloj, kaj ordonis traserĉi lin.
El la interno de lia poŝo aperis ĉifita papero. Evidente, ĝi estas la papero pakinta la sukeron. La sukeron li jam forlekis.
Supera slodato Takei indignis ŝaŭmigante salivon el la buŝo. Li tuj forkondukis la ĉinon de la loko al lageto distanca ĉirgaŭ 50 metrojn. Sur la transa bordo unuaranga soldato Kondoo lavis rizon en gamelo por kuiri. Takei elingigis sian bajoneton sen momenta hezito kaj pikis lin de la dorso tra brusta osto.
...
他认为,是那个年轻人偷窃的...