Închis
Max. 500 mesaje.
En Ĉinio Batalanta 战斗在中国
de Flago, 10 martie 2010
Contribuții/Mesaje: 661
Limbă: 简体中文
Flago (Arată profil) 15 aprilie 2011, 22:55:18
Tio absolute ne signifis ordonon, tamen tio montris ĝeneralan politikon de la superuloj.
Ankaŭ tiaokaze kaporalo Kasahara faris kuraĝe. Li mortigis dek tri kaptitojn kunligitajn en vico unu post alia.
Ili estis vestitaj per uniformoj de regula armeo, sed kun nudaj piedoj, kaj portis dorse oblongan sakon da bakita rizo kaj longan vatitan superveston el blua kotono.
Inter ili estis du, ŝajne suboficiroj, kiuj sin vestis iom pli bone kaj portis ledŝuojn.
Oni kondukis tiujn dek tri kaptitojn al la bordo de rivereto apud la aerodromo kaj sidigis en vico. Kaj Kasahara apenaŭ elingigis la glavon, kiu fariĝis jam malakra pro breĉoj, entranĉis profunde la ŝultron de la unua.
La ceteraj dek du kaptitoj, tuj genuiĝis teren, kune ekkriis elŝprucante salivon kaj komencis riverenci. Preciipe la du, ŝajne suboficiroj, plej mizere tremadis. Kasahara tamen sen interrompo fortranĉis la 2-an, la 3-an...
...
那绝对不意味着是命令,然而那表明是上司们一般的政治...
Flago (Arată profil) 16 aprilie 2011, 22:14:08
Tiam lin surprizis stranga okazo. Nome, la plorkrioj subite ĉesis. La restiintaj eksidis plate sur la teron, surgenuigis ambaŭ manojn, kun malespere pala vizaĝo, fermis la okulojn, mallevis la kapon kaj mutiĝis. Tio pli estis admirinda sinteno.
Kasahara sentis malfortiĝon dde la mano. Li streĉis siajn sentojn por tranĉi ankoraŭ unu kaj tuj sin turnis al la kamaradoj.
-La aliajn tranĉu iu el vi.
Ja neniu kuraĝis tion. Ili retiriĝis 30 paŝojn, celis per fusiloj, kaj finis tiun ĉi malfacilaĵon.
Unuarangaj soldatoj Kondoo kaj Hirao kantonmente loĝi en la loĝeja kvartalo. Najtare estis granda domo kvieta, ĉirkaŭita de arboj.
-Kiel impona domo! Maldece. Mi iru inspekti. He, Kondoo, kune.
Kondoo, dormanta side, levis sin kun oscedo.
-Se estus tie virino, mi faru.
-Fi! decidu per man-veto.
...
那时,奇怪发生的事情震惊了他...
Flago (Arată profil) 18 aprilie 2011, 00:43:37
Hirao prenis bambuon kiel apogbastonon kaj iris la unua, sen fusilo.
La malnovtipa pordo estis rompita kaj interne ĵus floris flave prunarboj. La pavinita vojeto kurbe kondukis tra densaj arboj al eŭropmoda vestiblo. Ankaŭ ties pordo estis malfermita.
Svingante la bambuan bastonon, Hirao sentime eniris la vestiblon pargetitan.
-Bonan tagon. Ĉu estas iu?
Kompreneble neniu respondis. Sur la koridoro disis pecoj de kurteno kaj teleroj. Eble prirabite de ĉina trupo, ĉiuj ĉambroj troviĝis en terura malordo.
Ĉiuj tirkestoj de ebona komodo kun granda spegulo estis ĵetitaj sur la planko. En banĉambro de eŭropo tipo malpura akvo staris en la banujo, sur la kahela planko restis postsignoj de fekaĵo, supozeble de l' rabintaj soldatoj. Ili traserĉis ĉiun angulon, sed trovis nek knabinon nek interesan aferon.
...
Hirao拿着一个竹柺棍,第一个走,没有带步枪...
Flago (Arată profil) 18 aprilie 2011, 22:36:51
Fine, Hirao eniris grandan ĉambron, eble por gastoj, sur la unua etaĝo, kaj al la postirinta Kondoo li salutis ĉine kun krucitaj brakoj.
-Ho, s-ro kompaniestro Kondoo. Bonvenon. Kiel longe mi ne vidis vin!
La kvieto kaj lukso de la ĉambro estis la kaŭzo de tiu ĉi okaza ŝerco. Kondoo senprokraste Hirao. Ĉu mi ne ĝenus vin?
-Ne. Sidiĝu, mi petas. Bonvole fumu, s-ro!
La duo eksidis peze-majstre sur larĝaj brakseĝoj kaj ĉirkaŭĵetis rapidan rigardon en la ĉambro. La seĝoj faritaj el ebono kun delikata manĉizaĵo, estis komfortaj, kaj similis tiujn por bonzoj en templa kapelo. La ruĝe lakita granda tablo, la marmorita kameno, la granda tualeta spegulo sur breto, la kasika lustro de la plafono-ĉio ĉi rakontis pri la lukssa vivo de la loĝintoj.
Sur la muro pendis pluraj rul-pentraĵoj de malpeze kolorigitaj pejzaĝoj, el kiuj 2-3 sin etendis longe ĝis la planko. Tuj ekster la fenestro dense elstaris bambuoj kiuj susuris de vento kaj ĵetis en la ĉambron senĉese balanciĝantajn ombrojn.
...
终于,Hirao 进入了一个大房间...
Flago (Arată profil) 19 aprilie 2011, 23:56:45
-Nu, kompaniestro Kondoo, tumulta estas la socio, al mi ŝajnas. Kiel do fariĝos?
-Jes vere. Kulpas ja s-ro Ĉiang Kajŝek... Antaŭ tagoj li venis al mi post longa intertempo. Mi admonis lin ke li ne tro aŭdacu...
-Pli bone, se li plu ne sin okupus per politika afero.
Hirao abrupte sin levis kaj iris antaŭ la kamenon. Lin altiris io stranga sur la masonita kamenbreto. Li ekprenis ĝin. Tio estis ligna skatolo de 6 kaj 15 centimentroj, sur kies surfaco estis ronde desegnita zodiako kun la 4 direktoj kaj magneta nadlo enmetita interne.
-Sunhorloĝo! -kriis Hirao en senĉerca mieno. -Vidu, Kondoo, estas sunhorloĝo.
Sendube ĝi estis sunhorloĝo. Ne tre malnova ĝi ŝajnis, sed la nadlo de la kompaso tute restis, kaj tamen ĝi tremante montris la mordon kaj la sudon.
Oblikvaj sunradioj de la vespero helruĝe prilumis la fenestron.
...
哝,联队长Kondoo,我认为,社会是混乱的...
Flago (Arată profil) 20 aprilie 2011, 21:42:55
Li tiris la ruĝan tablon, kaŭriĝis, adaptis la surfacon de la plato ĝuste al la sudo laŭ la kompaso, kaj starigis rekte la rustan nadlon en la mezo. Kiel li atendis, la ombro ĵetis mallarĝan klaran strekon inter la Arkopafanto kaj Kaprikorno. Hirao krucis la brakojn kaj esplore ekrigardis.
-Hm, bonega ĝi estas. Feliĉa trovitaĵo.
Kvankam tiel esprimis Kondoo, la alia silentis sen respondo.
-Kio okazis al vi?
Demandite de kondoo, li nun murmuris per drameca tono.
-Ha,eterna estas Ĉinio. Ĉinio estas moderna, samtempe ne moderna. Ĝi sonĝas pri la antikva kulturo, spiras en la antikva kulturo.
Pensu: kvankam tiel lukse vivas la mastro de tiu ĉi domo, tamen li ĝue rigardadis la sunhorloĝon suĉante teon kun krucitaj brakoj.
Denove vekiĝis la romantikeco en Hirao. Lia fanfaronemo subite eksplodis en tiu okazo. LI ŝveligis la bruston sur la seĝo, malfermis la gambojn, kaj daŭrigis manosvingante:
...
他拉来一张红桌子...
Flago (Arată profil) 21 aprilie 2011, 22:23:48
-La kvarcentmilionaj popolanoj de Ĉinio -kun sia historio tiel longa kaj malnova, kiel la Yangzi-rivero. Ĉinio neniom ŝanĝiĝis de kiam vivis la reĝoj Huangdi, Wen, Wu, Taizong kaj la altranga imperiestra konkubino Yang. Ĉinio neniam pereos! Kiel ajn klopodus Ĉiang Kajŝek por la novviva movado, estas absolute neeble ŝanĝi tian popolon!
Samtempe, kiel ajn ni okupus la tutan landon de Ĉinio, estus sonĝo de sonĝo asimili ilin japanismen. Tia estas Ĉinio, tia estos eterne, Terure. Ha terure!
Kondoo enuis kaj ekstaris.
-Kion vi muĝas! Ni foriru!
Hiro levis sin, respektoplene prenis la sunhorloĝon, kaj zorge metis en internan poŝon de la vesto.
Al li ŝajnis, ke li nun la unuan fojon komprenis Ĉinion. Nome, la ĉina popolo dum pluraj jarcentoj vivadas tute sen rilato kun la politiko. Ĉu regas la Qing-dinastio aŭ Sun Jatsen, al tio ili tute indiferentis. -Li eksentis senliman amon al tia popolo de Ĉinio kaj al ilia naiva koro.
...
四亿中国人民和自己古老而悠久的历史,象长江一样...
Flago (Arată profil) 23 aprilie 2011, 21:38:59
Ĉiang Kajŝek oni devas faligi, sed la popolo estas aparta de la Ĉiang-potenco. Ne ekzistas por ili antijapanismo, nek porsovetiismo, nek kontraŭanglismo, nek porkomuniso, ktp. Dum li malsupreniris la ŝtuparon post Kondoo, li diris per patosa voĉo.
-Ĉinoj ja estas veraj anarkistoj. Ĉiu el ili praktikas ĉi tiun ideon.
Tamen, tia simpla admirado ne plaĉis al Kondoo.
-Ne tiel pensu pri anarkismo. Se tia estus anarkismo, do, ĉiuj bestoj estas anarkistoj.
Vidu porkojn, tiuj ĉi estas ĝisfunde anarkistoj. Ili estas superaj ol la ĉinoj.
-Diabloj vin prenu! Vi ne havas sentemecon.
-Via teorio estas nur memkontentiga.
-Kraĉu laŭvole!
En teoria batalo Hirao ne estis rivalo de Kondoo. Svingante la bambuan bastonon, li vigle elsaltis el la vestiblo kaj diris laŭte:
-Ĝis revido. Dankojn pro via donaco.
有人必须推翻蒋介石...
Flago (Arată profil) 24 aprilie 2011, 21:57:31
La 8-an de decembro, la unua bataliono de la Nisizawa-regimento komencis fortan atakon al la malamikoj en Tangshan, kaj antaŭ la vespero sukcesis okupi la montori[can regionon apud la urbo. Sed la malamikoj rezistis per fortika bastiono, baris la atakon per minoj.
Vere ĝi estis admirinda obstinega batalo.
Dume, la aliaj batalionoj daŭre marĝis laŭ la vojo kaj atingis vilaĝon Tangshui, kiu estas banloko. En gastejoj sur la jam neloĝata strato, varma akvo ŝpruciĝis vaporante en la vastaj blank-kahelaj banujoj.
La regimentcentro okupis unu el la gastejoj, kaj tie la regimentestro forlavis la malpuraĵon akumulitan dum batalo pli ol unumonata.
Eksterordinara estis la ĝojo de la soldatoj. Ili trovis por si grandajn potojn aŭ lavkuvojn, enverŝis la varman akvon kaj nudiĝis por sin bani eksterdome.
...
8
12月8日,Niszawa联队第一营开始强烈攻击在唐山的敌人...
Flago (Arată profil) 25 aprilie 2011, 21:36:17
-Kiel dankinde. Tial mi ŝatas cin, Ĉinio.
Tiel ŝercante ili lave purigis sian aspran Haŭton ŝmiritan de sango kaj koto. Supera soldato Takei tuj post bano diris: -Dio mia, ankoraŭ estas malpuraĵo! -kaj ree sin trempis en la akvon. Tiel li ja baniĝis 5 fojojn en unu tago.
-Hej, mi aŭdis, ke vi vin banis 5 foje. Ĉu vere?
Alparolis la rotestro, kaj Takei respondis per serioza mieno:
-Jes. Pene mi purigis min. Oni do ne bezonus min lavi, kiam ajn mi mortos.
Tamen, troviĝis ankaŭ tiuj, kiuj obstine sin detenis de bano.
Ilia argumento estis: se unu fojon oni ĝuas la banon, oni sentos sin ne tolerebla, kiam mankos la oportuno de reĝuo.
Nankino jam estis en la distanco de nur malpli unutaga marŝo. En Tangshui ili ja ĝuis la lastan senĝenan nokton. De nun, kiam ili povos dormi endome?
...
-值得感谢!因此,我喜欢你,中国!...