Lukket
Max. 500 messages.
En Ĉinio Batalanta 战斗在中国
fra Flago,2010 3 10
Meldinger: 661
Språk: 简体中文
Flago (Å vise profilen) 2011 4 26 21:57:29
Ili ne povis helpi la streĉecon en la koro, kaj denove pensis pri si sur la mulitkampo, pensis pri la vivo de la morgaŭ.
Tiun vesperon ĉiuj soldatoj ordigis la tornistron, ĝin plenigis per rizo kaj krudaj batatoj, kaj ĉirkaŭ la talio alligis 120 kuglojn. Testamentojn ili metis en la monujo aŭ notlibro en interna poŝo.
-La 8-an de dec. Tio ĉi povus fariĝi mia lasta noto. Se mi mortus, nenia bedaŭro.
Tiel skribinte en la botlibro, subleŭtenanto Kurata rompis la krajonon kaj ĵetis ĝin en fajron. Li estiĝis trankvila, kaj ankaŭ atentema. Li viŝis la klingon de la glavo, ekzamenis la revolveron, purigis la fusiltubon, plenplenigis la botelon per varma akvo, zorge enpakis alumetujon per oleita papero ka metis ilin en la tornistron.
...
他们不能缓解心里的紧张...
Flago (Å vise profilen) 2011 4 27 21:51:00
Fininte la tutan preparon, li diris al si mem: -nu, ĉio estas de morgaŭ. -Kaj li frue dormiiĝis por sufiĉe ripozi.
Same kriis ankaŭ kaporalo Kasahara, ne al iu. Sed li ne viŝis la glavon, nek enrigardis la botelon; certe neniam venis al li en la kapon la ideo pri preparo de alumetoj.
La sekvan tagon la Nisizawa-regimento atingis la urban pordegon nnomatan Qilin. La Zijin-monto klare vidigis sian figuron nur 8 kilometrojn transe. Oni povas diri, ke ĉi tie okazas la antaŭpostena batalo de la granda atako kontraŭ Nankino. Ekde la posttagmezo ambaŭ flankoj alfrontis sin kaj ripetis malgrandajn batalojn.
Noktiĝis, kaj la malamikoj komencis sinsekve retiriĝi. Kiel ajn ili batalus ĉi tie, ja estis vane, ĉar oni jam minacis de malantaŭe. El sub tiu evakuita batalkampo eksplodis minoj mortigante kelkajn ĉevalon.
jam sieĝata estis Nankino. La trupo de la suda flanko, kiu norden marŝios de Molinguan, proksimiĝis al la komandejo sur la Niutou-monto kaj komencis surmontan batalon.
...
完成了全部准备,他自语道:喏,一切都在明天...
Flago (Å vise profilen) 2011 4 28 23:30:31
La malamikoj estis retiriĝantaj al Yuhuatai. Alia trupo, kiu trabatis Suoshu-on kaj marŝis okcideten, okupis Chunhua kaj severe persekutis plu. La nordkolona trupo, kiu okupis la fortikaĵon de Wulong apud la Yangzi-rivero, kuris supren laŭlonge de la rivero, al la fortikaĵo de la Mufu-monto.
Oni decidis, ke la Takasima-divizio kaj aliaj trupoj laŭiru la Nankin-ĉef-vojon de la Qilin-pordego al la Zhongshan-pordego, kaj la Nisizawa-rigimento apartigu sin de ili kaj ataku la Zijino-monton.
Tiun tagmezon la japanaj aeroplanoj flugis super Nankino, kaj ŝutis admonan leteron de la ĉefkomandanto de la ekspedicia armeo en Ŝanhajo konsilanta kapitulacon al Tang Shengzhi, la ĉefkomandnto de Nankindefendo.
-Templimo por respondo: la tagmezo de la sekvanta tago, la 10-a de dec., loko por respondo: la kordono sur la kuniĝejo de Zhongshan-strato kaj Jurong-strato. Se vi ne repondos, ni komencos ataki la urbon. -Tia estis la enhavo kaj la tekston antaŭiras antaŭparolo, ke li aŭdacas konsili, ĉar li ne toleras vidi la detruon de la urbo kun la orienta kulturo.
...
敌人撤向雨花台...
Flago (Å vise profilen) 2011 4 29 22:44:03
Dume estis progresanta la batalo ĉirkaŭ la urbo, kaj la sieĝpozicio horon post horo malvastiĝis en tiu ĉi tago. La soldatoj atendis ŝancon por ataki, rigardante la longan nigre-brunan serpentumon de la urba muro.
Tagmezis la sekvanta 10-a. Sed respondo ankoraŭ ne venis. Oni ordonis al la tuta linio ĝeneralan atakon kontraŭ Nankino.
La Nisizawa-regimento komencis ataki la Zijin-monton antaŭtagmeze, en la 10-a tago. Unu parto aparte iris laŭ kurba vojo norden ĉirkaŭ la montpiedo kaj poste marŝis laŭ la fervojo por ataki la ferv ojajn staciojn de la Taiping-pordego kaj la Heping-pordego, kaj pli poste por preni Xiaguan kaj okupi la havenon.
La alia parto superniris de la orienta ebena flanko de la Zijin-monto.
La unua pinto de la Zijin-monto altas 484 metrojn super la marnivelo. Se oni rigardas de la maŭzoleo de Sun Jatsen sur la suda deklivo, la monto aspektas milde kaj bele, kun tri deviditaj suproj. Sed, malantaŭe, la norda deklivo estas rokoza kaj tiel kruta, ke oni ne povas supreniri sen helpo de la arboj.
...
同时是围绕着这座城市进行的战斗...
Flago (Å vise profilen) 2011 4 30 22:04:45
La suda flanko kun la maŭzoleo fariĝis ataksfero de la aliaj trupoj kiuj de Tangshan laŭiris la fervojno al la Zhongshan-pordego, kaj la norda kruta flanko -de du batalionoj de la Nisizawa-regimento.
Sur la montsupro vice staris fortikaj bastionoj de la malamikoj, tranĉeoj por soldatoj en deplojo kuŝis longe kaj plurvice ĉe piedoj de la rokoj.
La embrazuroj kolere rigardis malsupren la deklivon, kaj la maŝinpafiloj jam de frue ekagis. Tio ĉi estis la unua fortikaĵo por la defendo de Nankino. Se ni ne prenus ĉi-monton, ni ne sukcesus preni Nankinon, pensis diviziestro Takasima. Tial li decidis asigni al tiu tasko du batalionojn de la Nisizawa-regimento, kiu estis la plej fidinda el la trupoj sub lia komando, kaj speciale metis ĝin rekte sub sian komandon por komenci la atakon.
...
陵墓的南侧作为了其他部队的进攻范围...
Flago (Å vise profilen) 2011 5 1 21:59:19
Alveninte al la monta deklivo la Huraya-roto tuj disiĝis laŭlonge, kaj iris antaŭen inter rokoj kaj sub pinetoj. La plej antaŭa parto jam estis en intensa batalo. Pozicion ili havis la plej maloportunan. La malamikoj pafadis elŝovante la kapojn el la tranĉeoj kaj la kanonfaŭkojn el la bastionoj. Dume, ili mem elmetis la tutan korpon antaŭ la malamikoj, kaj aldone, ili devis celi de malsupre supren.
La regimentestro bone sciis la malfacilon de la batalo. Tial li iris pli fronten, kun la regimenta standardo kaj adjutanto kelkfoje eĉ en paflinion.
Armiloj tiukaze plej efikaj por la malamikoj estis mangrenadoj kaj maŝinpafiloj. Sub la grenadoj ĵetataj de supre, la amikaj trupoj neniel povis antaŭeniri.
El la tranĉeoj oni elĵetis mangrenadojn similajn al nigraj ŝtonoj, kiuj falis sur rokon kun blanka fuma trenaĵo, kaj sible ruliĝas pli kaj pli proksimen al ili kaj jen brue eksplodis kaj ekfumis. Post malleviĝo de polva fumo, ĝemis kamarado sangomakulita: Vivu Lia Imperiestra Moŝto!
...
Huraya联队顺势分开到达山坡,进入岩石间小松树下面...
Flago (Å vise profilen) 2011 5 3 21:04:59
Aŭdinte la voĉon en la fundo de la zumanta orelo, iu soldato streĉe rigardis posten. -Hej, Kusama, hej! -Sed ne respondis la alia. Mute, la soldato denove premis la vangon al la pafilfusto, tiris la ellasilon Li tiris, ree tiris. La kugloj malpliiĝis kun ĉiu minuto, la kuglozono ĉirkaŭ la talio malpeziĝis.
Sed eĉ unu paŝon li ne povis iri antaŭen. Eluzinte la kuglojn, li ĉirkaŭprenis la fusilon, kaj kuris furioze malsupren inter la rokoj kaj pinetoj. Tie kaj ĉi tie li vidis vunditajn kamaradojn: unuj provizore sin bandaĝis malantaŭ roko, aliaj kukŝis surdorse sub pinaj branĉoj kaj malplene rigardis la ĉielon. Li kuris tra ili, atingis trajnanojn kiuj jam estis tie tuj post la paflinio, kaj ekfalis.
-Hej, donu kuglojn. Kuglojn.
Bonzo Katayama Gentyoo portis longtenilan ĉinan glavon, oni ne sciis de kie li prenis ĝin, pendantan oblikve de la ŝultro ĝis la talio. Mortiginte dekojn da ĉinaj soldatoj, nun li jam estis sentima. Veninte al la plejfronta linio, li flegis vunditojn aŭ preĝis antaŭ mortintoj. Kugloj preterflugis liajn ŝultrojn. Li portis ferkaskon sur la kapo.
...
嗡嗡作响的耳朵听到了声音...
Flago (Å vise profilen) 2011 5 4 22:31:06
Estis proksime de la tagmezo. La suno ĵetis de la monta ŝultro fortajn rakiojn rekte al la amika trupo. Blindigite de la lumo, ili ne povis vidi la supran malamikan pozicion. Blua serenis la ĉielo, sub kiu blanka fumo ektrenis sin. Malagrabla zumado de la kugloj. Bomboj el bombokanonoj preterkuris tuj super ilia kapo, kaj falis malsupren.
Jen bruo de eksplodo sub la piedoj. Malfacile estis al ili ĵeti mangrenadojn supren, tiom pli, por trafi la malamikajn tranĉeojn, kaj la grenadoj elsrutante fumon rulfalis returnen al la amikoj!
Sur la piedo de Zijin-monto vicis pezaj kanonoj por kampa batalo, alportitaj per tren-ĉaro.
Oni ŝargis ilin per kuglegoj brilantaj, kiuj eligis obtuzan sonon. La zumado de kugloj tranĉadis la aeron. Ili flugis trans la ŝultron de Zijin-monto. Ne la montosupron Oni kanonis, sed multe pli foren en la direkton de la Xiaguan-stacio.
...
已经靠近了中午...
Flago (Å vise profilen) 2011 5 5 22:05:26
Proksime de la pezaj kanonoj, malsupre de la monto, staris rapidpafaj kanonoj. Nuntempe por infanterianoj tiuj kanonoj estis la plej fortaj helpantoj. Kiel ekzakte! La kugloj ensaltis en la paftruon de 0,3-metra kvadrato de la malamika tranĉeo. Ne nur unu, sed ja 8 el 10. La paftruo subite elĵetis blakan fumon. La kuglo eksplodis interne.
-Brave! -diris en si la soldatoj. Tamen montrante nenian esprimon, ili mute plu pafis per fusilo. Senĉese alflugis kugloj de malamikaj maŝinpafiloj, pluve kaj hajle en la vera senco de la vortoj. La kugloj kunfrapiĝis kun roko, dispeciĝis. Branĉo de pineto antaŭ iliaj okuloj balanciĝadis, baldaŭ kliniĝis, ekfalis brue.
Sur la ŝire rompita aspra surfaco fluis rezino, malseke brilis de la suno.
Subleŭtenanto Kurata elingigis la glavon, rampis supren al piedo de roko. Lin sekvis unu post alia postvivantaj soldatoj de lia plotono. Okupinte unu rokon, li faris 10 pafojn, rampis al la piedo de pliantaŭa roko.
De rokpiedo al rokpiedo.
...
山下,靠近笨重的大炮...
Flago (Å vise profilen) 2011 5 6 22:30:35
Nun la rokoj estis la solaj fortikaĵoj por ili. Paŝon post paŝo antaŭen. Alruliĝis fumanta mangrenado. Surprizite li mallevis la kapon, retenis la spiradon. Ĉi-momente-"Durm!" bruo frapis la ventron. Li sentis sablon sur sin. Ree li elrampis. Lia glavo ne atingis la malamikan tranĉeon. Li prenis 5 mangrenadojn de soldato, ekrampis la unua.
Kun la maldekstra mano sur la roko, li levetis sin, dentotenis la sekur-klapon kaj ektiris. Subite ĝi elĵetis fumon. 1,2,3,4,...li kalkulis la tempon, eke sv ingis la ŝultron. Forfluis la nigra maso kaj blanka fumo. Kaj jen en la tranĉeon! Bone! Li ekĝemis. Denove li tenis la glavon, serĉis rokon al kiu li rampos.
Meze de la batalo regimentestro Nisizawa paŝis malrapide. Li vidis vunditan soldaton, kiun oni malsupren portis sur dorso. Lia vizaĝkoloro jam tute ŝanĝiĝis kaj la buŝo estis nigra. Li apogis la kapon al la ŝultro de la portanto, kun la manoj senforte pendantaj. Li tamen malfermis la kavecajn okulojn, intermite parolis super la ŝultro.
...
现在这些岩石就是他们唯一坚固的要塞...