Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

ya Flago, 10 Machi 2010

Ujumbe: 661

Lugha: 简体中文

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 24 Julai 2011 11:29:16 alasiri

...
K-doj, tamen mi kredas vin. Mi estas tute certa, ke vi eĉ unu paŝon ne proksimiĝas al ili, ĉar nur vi, progresemaj esperantistoj, veraj internaciistoj, povas ĝisfunde kompreni la signifon de tiu ĉi milito kaj la ĝustan direkton de sia agado.

Inter la ĉina kaj japana nacioj ekzistas nenia malamikeco fundamenta. Foliumu la historion, oni male trovos intiman rilaton en ĉiuj flankoj. En 1911, dum la nacia revolucio de Ĉinio, multaj japanoj propravole verŝis sian sangon por la liberigo de l' najbara popolo.

Kaj antaŭ kelkaj jaroj kiel firme manpremis la laboristoj de ambaŭ nacioj por la emeancipo de la proletaro! K-doj, mi klare memoras, kun kia entuziasmo ni ofte parolis pri tio en Tokio, kaj ĉiufoje serioze diskutis pri kunlaboro de japanaj kaj ĉinaj esperantistoj por akceli la movadon en la Oriento, sekve tiun de la tuta mondo.
...

同志们,我信任你们...
sal.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 25 Julai 2011 10:02:38 alasiri

...
La lastan printempon ĉe mia foriro el Japanio tiu ĉi problemo fariĝis precipe aktuala. Sed poste diversaj aferoj - la plej granda estas subpremo de japana polico-baris ĝian realigon.
K-doj, nun estas la tempo! Ni urĝe atendas vian helpon, la ĉina popolo bezonas ĉian kunlaboranton.

Kiel vi povus preterlasi ĝin? Vere, hodiaŭ estas la plej brila ŝanco por komenci la unuan paŝon de dumlonga signifoplena projekto en plej rekta kaj sincera formo. Eta hezito nepre kaŭzos multoblan penton al vi kaj bedaŭron al ni. Terure dorna estos la vojo, kion ni bone antaŭ vidas.

Sed kio estas tio?! Sciu, k-doj, malgraŭ permorta minaco de l' registaro kontraŭmilita movado jam aŭ ekflamas aŭ subbrulas tra la tuta japanio. Eĉ en la japana armeo en Ŝanhajo troviĝas kontraŭmilitaj afiŝoj spite la severan militan disciplinon!
...
在我离开日本的最近的这个春天里...
senkulpa.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 26 Julai 2011 11:41:06 alasiri

...
K-doj, la venko de Ĉinio en tiu ĉi milito signifas ne nur liberigon de la ĉina nacio, sed ankaŭ tiun de ĉiuj premataj popoloj en la Ekstrema Oriento inkluzive la japanan. Ĝi ja estas la ŝlosilo al la morgaŭo de la tuta Azio, de l' homaro.

K-doj, kiel vi povus ŝanceliĝi nun? Memoru: en ĉi momento eĉ senfarado signifas nepardoneblan kulpon. Pri tio tamen mi havas nenion plu diri, ĉar mi ĝisfine fidas vian senŝanĝan kamaradecon.

Ah, k-doj, ĉe tiu kriza etapo de l' patrio, kiel heroe kaj persiste batalas la ĉinaj soldatoj! Foje kaj foje mi sentas fortan korbaton kaj eĉ larmiĝon. Se ankaŭ vi vidus propraokule... Sed kompatindaj estas tiuj de mia patra lando. Ĵurnaloj informas ke dum la lasta semajno el Japana armeo en Ŝanhajo mortis pli ol 12000.

Kaj oni senĉese venigas junulojn milojn post miloj. Kiel mi povus certi, ke inter ili ne troviĝas iu aŭ alia el vi. Ne! Eĉ imagi teruras. Almiliti la najbaran subprematan popolon kaj mem fali vane... K-doj, ĉu estas pli granda tragedio por esperantistoj?
Nu ĝis reskribo, do,
esperante bonan batalon kajk sanon de vi ĉiuj!

septembro, 1937, en Ŝanhajo

同志们,中国在这场战争中获胜,不仅仅就意味着是中华民族的胜利...
sal.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 27 Julai 2011 11:03:50 alasiri

JAPANIO -LANDO SUB BARBARA REGADO

Ĉu la titolo ŝajnas malamika troigo? Ne, ĝi estas fakto fera. Mi, la skribanto mem, estas japano kaj ĉiam propraokule vidis la subpremon de ĉi tiu barbara polica regado. Mi ne hontas tiel paroli pri mia patrio, sed kontraŭe mi deziras ĉiujn informi, kiel miaj gefratoj suferas tiun subpremon ĉiutage.

Hitler bruligis librojn por li malprofitajn kaj ĝia alianco, la japana registaro jam de longe faras la samon, nur ne per vera fajro. Kvankam la japana popolo estas ankoraŭ en duoncivilizita stato, tamen la registaro elpensis "sistemon pro la publika moralo" kaj malebligas la enfluon de moderna vivo.

Ĝi jam tre ofte ludis komediojn, kiuj plene elokventas pri la terura senkultureco de la registaro.
Antaŭ dek kaj kelkaj jaroj la polico sen ajna indulgo eltranĉis ĉiujn arte belajn scenojn de kiso aŭ ĉirkaŭpreno el la eŭropaj filmoj.
...
日本-一个野蛮统治下的国家

这个标题好像太敌意化吗?不!它是铁的事实!...
senkulpa.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 28 Julai 2011 11:30:16 alasiri

...
Komence ĝi ankaŭ malpermesis publike ekspozicii nudkorpajn artverkojn kaj kvankam iom post iom pro kutimiĝo oni devis lasi ilin, tamen iufoje la polico bonvolis kovri per tuko la specialan parton de sankte ĉarma skulpataĵo de nuda junulino en iu ekspozicio!

Tamen oni tamburas al la scivolemaj eŭropanoj, kiaj naciaj trezoroj estas la ĝeroj de feŭda epoko en kiuj oni pentras malĉastajn figurojn de publikulinoj.
Kaj nun, se geamantoj aŭ eĉ geedzoj man-en-mane promenas (tio estas influo eŭropa) nokte en pli-malpli senhoma loko, policanoj pridemandas, aŭ eĉ kondukas ilin al policejo.

Sed oni tute ne tuŝas la abomenan kutimon en tiuj aŭtuna rikolto, nomata "nokta enrampo". T.e. ĉefe post aŭtuna rikolto okazas duonpublike seksa agado inter gefraŭloj, kio ne malofte produktas "Sanktajn Mariojn", --virgulin-patrinojn.
...
起初,它也不准许公开展示裸体的艺术作品...
senkulpa.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 29 Julai 2011 11:25:37 alasiri

...
Tia estas la politiko de l' japana regantaro por defendi "bonajn morojn kaj honorindajn kutimojn de la nacio kun trimiljara sankta historio"!
Kaj post la ekesto de la milito?
Ju pli brutiĝas la faŝista regado, des pli aktiviĝas ĉi tiu sistemo, je la nomo de la tutnacia spirita mobilizo. Nun mi prezentas al vi kelke da plej interesaj ekzemploj.

1. Malpermeso de Kristnasko.

La aŭtoritatularo unue motivis la forigon de Kristnasko, kiel anti-japanisman, kvankam ĝi jam neniel diferencas de aliaj japanaj amuzfestoj.
Antaŭ la decido pri la ordono, la administranto de la fama Tokia Imperia Hotelo, kies ĉefaj profitdonantoj estas fremduloj, deklaris, ke "Ni jam sufiĉe plenumis nian mision prezenti eŭropan Kristnaskon, do de nun ni ne plu festas."

Certe en tia tempo estas pli necese karesi la barbon al la registaro, ol komforte servi la alilandanojn. Aŭ ĉu oni timis la ripetiĝon de malbonodora teroro, kiel ĉe Kristnasko en 1931, jaro de la Manĉuria "incidento", kiam perfortuloj de faŝista grupo invadis kelkajn dancejojn en Tokio kaj ĵetis kakaĵon al feste dancantaj gesinjoroj?
...
日本统治集团的政治是这样的,为保卫民族3千年的优良传统和良好的习惯...
senkulpa.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2011 11:38:51 alasiri

...
2. Fermo de Dancejoj

La lastan jarfinon estis publikigita la ordono pli-mal-pli frue fermi la 52 dancejojn en la tuta lando, ĉar ilia ekzisto detruas la tradiciajn morojn, precipe la unikan familisistemon, kaj malutilas al la sprita mobilizo -laŭ ili.

La posedantoj de la dancejoj konsternite proponis memvolan bonigon de la dancejoj kaj dancistinoj, decan por Japanio kaj al la nuna situacio. Aliflanke ili aŭ deidis ekuzi japanajn kasik-nuancajn tradukvortojn por dancejo kaj dancistino,

kiujn oni kutimas nomi angle "dance hall" kaj dancer", aŭ partoprenigis la dancistinojn al la Asocio de patriotinoj kaj Virina Federacio por Nacia Defendo, aŭmalpermesis ilin elektre frizi, aŭ ili ofte ludas Patriotan Morŝon por unupaŝa danco.
...
2. 跳舞场的关闭

在年底,全国不少于52家跳舞场提早关闭...
senkulpa.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 31 Julai 2011 11:54:18 alasiri

...
Mi opinias ke pli malpermesendaj estas kafejoj (en Japanio ili ne estas loko por simple trinki kafon), gejŝejoj kaj aliaj bordeloj, interalie tiu monde famaĉa ekzisto de l' "licencitaj prostituejon"! Ĉu oni devas eterne konservi ilin kiel "nacian specialaĵon," kaj neniigi dancejojn pro ties fremdeco?

Rilate tion, d-ro Huzisawa, ano de la studejo pri Japana Nacia Spiritkulturo, donis filozofian klarigon, laŭ kio: "La teorio de publika servo estas propraĵo de japana spirito. Ĝi estas pli grandioza ol teorio de sinofero en Eŭropa." Kaj tiuj japanaj publikulino ja estas vera enkorpiĝo de l' teorio de publika servo!!!

3. Malpermeso de Elektra Frizo.

La kialo de ĉi tiu mirinda deklaro estas tio, ke ĝi spitas la japanajn kutimon kaj moron. Kredeble, la eminentuloj opinias, ke la propraj "simada", marumage" kaj aliaj, nome turmenti la centron de kapo ĝis iom-post-ioma kalviĝo, aldoni ĉiuflenke falsharojn, kaj helpe de abunda oleo elstarigi sur la kapo monstran vidaĵon!
...
我认为,更要禁止的是咖啡馆、妓院...
senkulpa.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2011 11:27:36 alasiri

4. Malpermeso de Kunedukado.

Japanaj virinoj eĉ nun krom en elementaj lernejoj ĝenerale ne rajtas kunlerni kun viroj, ĉar tie en la lando de vira supergado oni edukas ilin ne kiel homojn, sociajn membrojn, sed je la nomo de "bonaj edzinoj kaj saĝaj patrinoj" nur kiel servistinojn por edzoj kaj nutristinojn por infanoj.

Kaj lastatempe por neniigi la etan escepton, estis proponita la absoluta malpermeso de kuneduko en altgradaj lernejoj, ĉar ĝi"virecigas la virinojn kaj difektas la propran bonon de japaninoj"!
La zorgema aŭtoritatularo ankaŭ ordonis mallongan tondon de hararo al knaboj en mezaj lernejoj.

Aliflanke ĝi plifirmigis la jam ekzistantan eksterlernejan kontrolon de knaboj, ke ili ne vizitu magazenojn kinejojn, teejojn kaj similajn lokojn sen akompano de plenaĝuloj. Oni dividas la urbon en malgrandajn kvartalojn kaj instruistoj respondecas pri ĉia ago de siaj lernantoj en sia kvartalo, helpe de policistoj kaj instruistoj de aliaj lernejoj, ĉar en grandaj urboj, iinteralie en Tokio, studentoj ludas grandan rolon en antimilita movado, kaj inter la arestitoj troviĝis knaboj kaj eĉ knabinoj de mezlernejoj.
...
4. 聚学的禁止

至今甚至除了在小学校里外,日本的女子通常没有权利与男子们在一起学习...
sal.gif

Flago (Wasifu wa mtumiaji) 3 Agosti 2011 1:18:36 asubuhi

...
Jen tiele la regantaro surdige ordonas la popolon reveni al Japanio propra, kaj papage predikas japanismon, japanan spiriton. Sed entute, kion fierindan havas la japanoj, kiel sian? Japanio, kiu pro manko de naturaj trezoroj povas teni nenian fakon de peza industrio sen importitaj materialoj, ankaŭ rilate kulturon, estas mizeera.

Ĉu la regantaro ne vidas, ke forigo de eŭropaj elementoj signifas ruinigon de l' moderna japana socivivo? Certe povas esti, ke ankaŭ ĉi tie ĝi brave elmontris sian proprecon, scipovi detruon, sed tute ne konstruon. Aŭ, ĉu ĝi volas prezenti groteskan skeletdancon, eltombigante ĉion el la pasinteco?

Se elektra frizo kaj danco estas malpermesendaj nur pro antijapaneco, do unue ĉiuj ŝtatoficistoj devus forŝiri sian eŭropan uniformon kaj la ĉefministro Konoe kaj aliaj altranguloj plu ne ludu golfon. Nu, kial oni aŭdacas uzi kanonojn kaj aeroplanojn kiujn iam japanoj nomis "malkuraĝaj malnoblaj flugbataliloj"?

Ni sincere rekomendas la la regantaro:
Armu viajn soldatojn per japanaj glavoj, kiuj estas kristalo de via ŝatata samurajismo. Tiam vi plu ne bezonas tiel ŝvitege kriaĉi de l' altaro por daŭrigi la "sanktan militon."

majo, 1938. en Hongkong
...
瞧,统治者同样盲目的指挥着人民回归到本身的日本,喋喋不休地说道日本的主义和精神...
senkulpa.gif

Kurudi juu