Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-13 01:02:29

ALIAJ VERKOJ
KAJ TRADUKOJ

VOĈO EL KORFUNDO

-Letero de japanino edziniĝinta al ĉino-

Esperantigis Verda Majo

Kara paĉjo!
Jam pasis 2 monatoj, de kiam ni ekaŭdis pafadon kaj interrompis komunikon inter ni. Vi ĉiuj bone fartas? Ĉu la vivo ne renkontis malfacilojn? Oni ne devigis fraĉjon Tadasi iri al milito? Ĉe ekpenso pri vi, mia koro tuj pleniĝas de malĝojo.

Hodiaŭ kviete falas aŭtuna pluvo, kaj dank' al tio neaŭdeblas la zumo de zeroplanoj. Hiĉjo dormas trankvile. Vi iam diris, -Kiam mia nepo alparolos min ĉine, kiel mi povus ne respondi. Do, mi 80o-jara maljunulo, lernu ĉinan lingvon?!

-Kia bonkora avo! Sed ĉu vere vin favoros la ŝanco vidi lin? Nun ni loĝas sufiĉe malproksime de l' batalkampo, tial oni ne bezonus timi danĝeron de kanonkugloj. Sed ni povus morti en ĉiu horo, ĉar aviadistoj de mia anata patrio ĵetas bombojn sur ajnan lokon multehoman, tute senindulge nemilitantojn, maljunulojn, virinojn kaj infanojn.
...
另一些文章与译作

心底之声

一封来自一位嫁给了中国人的日本女子的来信

世界语翻译: 绿川英子

亲爱的妈妈,
当从我们刚听了大炮的声响,它打断了我们之间的接触,到现在已经有两个多月了...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-13 23:18:59

...
Kvankam vi ne havas okazon vidi, kien vizitis Imperiaj aviadiloj, ĉie kuŝas senkapaj patrinoj kiuj ankoraŭ firme ĉirkaŭbrakas sian etulon, tie kaj tie senvorte rigardas teron sange makulitan suĉinfanoj kiuj perdis la tutan familion...

tiaj fiagoj ja estas memoro de malhonora historio de l' homaro, kaj jam fotite de eksterlandanoj por diskonigi tiun ĉi kruelegon al la tuta mondo. Komence mi ne povis deteni min de ploro, sed nun larmoj elĉerpiĝis.

Paĉjo...En Nord-Ĉinio kaj Ŝanhajo antaŭ la veno de la japana armeo oni ĉiuj ĝuis pacan vivon, ankaŭ alilandaj loĝantoj de laŭleĝa okupo havis nenian maltrankvilon. Sed imagu, paĉjo: se oni kun armiloj abrupte enirus alies domon kaj krius "vi ne devas konservi propraĵon", aŭ senpermese konstruus sian leĝejon en alies, tiam la tuta familio nepre ekleviĝus kune por kontrasŭstari,k tiel ajn malpacemaj estu la familianoj inter si.
...
虽然,你没有机会看到,帝国的飞机飞去哪里。这里到处都躺着没有头颅的母亲,她们还紧紧的抱住自己的孩子...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-15 02:54:07

...
Tio estas tute natura, ĉu ne? Aviadiloj de mia patrio disŝutis afiŝojn sur sud-Ŝanhjon. Estis skribite: -Ni ne volas detrui Ĉinion, sed nur ekstermi ĉinajn komunistojn. Tian diron priridus eĉ infano kiu absolute ne scias kio estas komunisto. Ja neniu jesas tian kialigon.

Inter la buĉitaj troviĝas multe da etuloj, kiuj povas elparoli nenion krom "mama".
Ili do ankaŭ estas komunistoj!? Kaj se efektive tiel estus, do kial Imperia Armeo ne iras bombi ankaŭ komunistojn de Novjorko, Londono kaj Moskovo?! Sendube tio estas nura preteksto!

Paĉjo, kiom mi abopmenas la militon! Ĉar Li estas tre bona homo, li ĉiam silentas kaj nenion eldiras, sed de lia mieno mi jam legis, kiel "japana edzino" malhelpas lin. Iun fojon oni eĉ rigardis lin kiel spionon. Tiaokaze, se mi revenus Japanion, eble li povus pli libere plenumi la taskojn por sia nacio.
...
那是完全自然的,不是吗?...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-18 01:41:29

...
Antaŭvesperon de "1-28 afero", Ogino-Teruko polrante adiaŭis la amaton, pro tio ke li estas oficisto de Nankina registaro. Ĉu saĝa Teruko prenis la vojon vere ĝustan? Sed paĉjo, mi neniel povas disiĝi de l' kore anataj dezo kaj fileto.

Kaj eĉ se mi revenus Japanion, mi estas certa, ŝovinistemaj najbaroj malvarme min rigardos kaj insultos 'edzino de ĉinaĉo". Jes, ankaŭ tie ne troviĝas loko por trankvila vivo. Li estas homo, kiu amas justecon kaj decidas kune vivi aŭ morti kun la patrio, kaj mi, lia dezino, amas Japanion, la lando kie loĝas la paĉojo.

Patrio, amikoj, samlandanoj-sentimento de rememoro superfluas en mia korol. Ankaŭ mi amas la tarion, respektas justecon. Sed diru, paĉjo, kio estas justeco? Al mi ĝi fariĝis nekomprenebla. Antaŭ la veno de l' japana armeo ĉi tie en Ŝanhajo regis ordo, justeco, kaj oni tue sekure agis kun siaj aferoj.
...
1-28 事件的头天晚上,Ogino-Teruko (另一个嫁给中国人的日本女子) 哭着向在南京政府工作的恋人告别...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-19 00:06:33

...
"Armeo de Imperio estas tiu por justeco", mi lernis dum la knabineco kaj profunde kredis. Sed nun, la buĉado, kiun mi vidas propraokule, instruas min pri la perfekta malo.

Paĉjo, la faktojn sciigu al la vilaĝanoj, kiel eble plej vaste. Ah, se ni mem povus per nia forto malhelpi tiajn hommortigon kaj rabadon!

Paĉjo, diru al la fraĉjo -kiel mi ĝojus -ke li ne fariĝu ilo de la kanajloj, kiuj je la nomo de justeco alilandon invadas, ne iru al milito por detrui la hejmon de sia fratino!

Paĉjo, estu sana! Povus veni la tago kiam mi revidos vin, kara kaj amata.
Adiaŭ!
Via Mijoko
9an, aŭg., 1937

(El Ĉinio hurlas nova serio Vol.3. 1937 N-ro 3; 25, okt, 1937)
...
“帝国的军队是一支为了真理的部队。”在我孩童的时代,学习时就深深地相信这句话。但是,现在的大屠杀...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-20 00:33:21

HOMO KUN REKTA KORO

-Intervido kun Patrino de Gerilanoj_

Verda Majo

Jen tia jen alia supozante s-inon Zhao, patrino de gerilanoj, mi kun saltanta koro rapidas al la akceptejo de nia oficejo. En miajn okulojn falis tipa vesto. Al mi ŝajnis, ke la preparitaj ĉinaj vortoj tute malaperis. Kun bonkora rideto sur la sulkoplena vizaĝo ŝi firme manpremis al mi.

Granda kaj malmola estis la mano. Mi ja ne sciis kiel ekparoli, internacia amikeco, antifaŝista unuecfronto -ĉiuj estas senbezonaj eĉ strangaj ĉi tiel. Kvazaŭ mi revidus vilaĝan onklinon post longa intertempo. Ankaŭ ŝi nur rigardas min ridete sed ial esplore. Post tempeto mi subite aŭdis fortan voĉon: -" Mi tre petas vian pardono."

Momente mi dubis mian orelon, ĉar tiel neatendita estis la diro. Sed, mi estas japano, kaj ŝi -fama antijapana batalanto. Tial -kaj mi serĉis sur ŝia mieno ŝercon aŭ ironion. Vane. Iom konfuzita, mi balbutis: -"Ne, ne, male mi devas peti vian pardonon."
...
一个正直的人

-与一群游击队员的母亲的会见-

绿川英子

我怀着激动的心情,快步去往我们办公室的接待处,还猜想着游击队员母亲是这样还是那样...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-21 02:41:39

...
Momente mi dubis mian orelon, ĉar tiel neatendita estis la diro. Sed, mi estas japano, kaj ŝi -fama antijapana batalanto. Tial -kaj mi serĉis sur ŝia mieno ŝercon aŭ ironion. Vane. Iom konfuzita, mi balbutis: -"Ne, ne, male mi devas peti vian pardonon."

-Vere mi sentis, ke kvazaŭ mi estas kulpa, aŭ almenaŭ mi havas kulpan parton. Ja kiu rabis ŝian pacan kamparon kaj pelis tian maljunulinon al sanga viv0morta batalo en sovaĝa montaro? Certe la densa profunda sulkaro sur ŝia vizaĝo estas plstsigno ne nur de l' jararo sed ankaŭ de troa penlaboro.

"Vi venis al nia Ĉinio kaj helpas ĝin. Dankon." -oVekite de l' medito mi estis dironta ion, sed ĉi ne lasis. -"Vi erare diras, ke ni malamas japanoojn. Nur ilia parto rabis nian landon. Ni nun kontraŭbatalas Japanion, sed nevolonte. Ni ne opovas ne rezisti.
...
一时间,我怀疑我的耳朵,却是一句没有料到的话...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-23 01:47:41

...
Vi nepre disaŭdigu al Japlanio: Ĉinio estas lando de decemo, ĝi ĝis nun neniam invadis alian. Eĉ se iam ĝi invadus Japanion, mi la maljuna s-ino Zhao neniel partoprenas!"

Ŝia parolo pli kaj pli torentas, ardasl. Kaptite de ia nevidebla forto mi mute strecis la aŭdnervojn.
"Homo ne devas havi malrektan koron," -si ekplsovis antaŭ min la maldelidatan dikfingron de dekstra mano, terure-komide kurbiginte ĝiin, kiu jam sen tio iom kurbetas.

-"Sed nepre tian," -ŝi rektigis la fingron. -"Pensu, japanoj venis nian landon, forrabas ĉion kaj plie diras ke ni ĉinoj estas malpravaj, nomas volontulan armeon banditoj. Fi, se ĝi estas vere banditoj, kial ĝi ne iras rabi Japanion?"
...
你一定要向日本广播:中国是一个礼仪之国,至今没有侵略他国...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-24 00:41:47

...
Ŝi indulge nombris kiom da fojoj, ekde l' 14 jaraĝo, ŝi speritis japanan invadoon al Ĉinio. -"Kiam Japanio militis kun Rusio, ĝi uzis arbitre nian lokon, kiu kun la afero havas nenian rilaton. Ĉu tio ne estas ofendi kaj turmenti aliajn? Tamen eĉ tiam ni toleris, ĉar Ĉinio estas lando de decemo kaj Japanio estas najbaro.

Venis '918', kaj ili okupis tutan Manĉurion. Eĉ de tiam ni dirus nenion, se nur ili traktus nin per rekta koro." -ŝi denove ekpuŝis la fingron. -"Jen ree '7-7'
! Pensu kiel oni povas ĉiam toleri. Ni toleris kaj toleris kelkajn fojojn, sed jam ne tolereble. Ni fine ekleviĝis.

Viroj, virinoj, ĉiuj ekleviĝis. Ne diru ke ĉinoj ne havas pafilojn. Se ĉiuj kune, eĉ per legomtranĉiloj ni povas forpeli japanojn. Ĉinio havas grandan lokon, tre multe da homoj. Ni ĉiuj ne vane mortas."
...
她从14岁起,就宽容地数了很多次...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-novembro-25 00:53:01

...
Mi kvazaŭ vidis malantaŭ ŝi nigran amason da gevilaĝanoj kun bastonoj, ŝtonoj, plugiloj, falĉiloj kaj legomtranĉiloj jen marŝanta sur vasta kampo jen rampanta krutan monton. Antaŭ ili ekaparis soldatoj el mia patrio. -A, ne pafu! Ili estas viaj fratoj de laboro kaj sufero!...

"Iam 300 japanaĉoj ĉirkaŭis mian domon kaj forkondukis triumfe mian tutan familion. Vicguberniestro kun mi parolis. Mi al li diris juston. Justo estas eldirenda. Mi parolis ja multe ja juste. Poste li ne sciis kon fari. Sen justo ja oni eĉ paroli ne povas."

-Pli ŝovante la elstaran malsupran dentaron ŝi larĝe ridis fiereinfane. Ankaŭ mi ridis. Ja estas bona vidaĵo, ke la afekta japana oficistaĉo kinvulsie movetas la buŝon koler-ruĝege, ne sciante kion diri! Tiam ŝi 3 monatojn siis en la infera "Manĉuria" karcero. Sed nenia torturo nek miel-tento povis detrui ŝian feran volon.
...
我仿佛看到她身后有一群村民手里拿着棍棒、石头、耕犁、镰刀和菜刀的黑色身影...
senkulpa.gif

Reen al la supro