Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-17 23:13:39

INVENTISTO

Sha Ding

Elĉinigis Verda Majo

(Tiu ĉi estas unu el la junuloj, kun kiuj mi konatiĝis en Nord-Ĉinio)

Li instruas en elementa lernejo en Dongwanli, samtempe laboras kiel sekretario de Nacisava Asocio de Junuloj. Lia ĉambro odoris iun haladzan oleon. Blanka kovrilo de la briklito jam malnovis kaj malpuris, sur kiu senorde amasis arakidŝeloj kaj ĉifonoj. Liaj patrino, edzino kaj infanoj tuj eliris senvorte.

La inventisto estas altkreska kaj ŝajne ankoraŭ tre juna. (Mi supozis ke li apenaŭ havas 27 jarojn.) Lia vizaĝo estas ege ronda, malhellflava, kaj montras nevenkeblan obstinon kaj memfidon. Mi tamen ne trovis en li mensan stragecon, pri kio kvankam mi sufiĉe aŭdis de aliaj.

Antaŭ la milito li en Beiping-a Teknika Lernejo studis 4 monatojn. Tien speciale lin sendis la guberniestro, ĉar li elpensis novan bonan falĉilon.
...
发明家

沙汀

绿川英子自中文翻译

(我在中国北方认识了一群年轻人,这是他们之中的一位)

他在东湾里的一所小学任教,同时,他还是青年救亡协会的秘书长...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-19 00:11:48

...
Reveninte li instruis kiel antaŭe, dume penadis pri iuspeca teksilo. Fine li sukcesis. Li intencis fondi et-skalan fabrikon de tolo. Sed al li mankis kapitalo. Eĉ lia patro, ŝtofvendisto, kontraŭstaris lin.

-Bone instruu viajn lernantojn. -Koleris la maljunulo. -Tute sen lerno kaj sperto, kian diablan instrumenton vi povus elpensi!
Ĝeneralaj vilaĝanoj des plio prenis lin por frenezulo kaj priridis:
-Tiu homo pensadas jen tion jen alion. Li havas difekton.

...

Li tiel rakontis al mi kun tono io,m indigna kaj plene malŝata. Mi lin konsolis ke kuraĝa progresema inteligentulo en malklera regiono estas ofte rigardata kiel monstro.
Mi demandis kian impreson li ricevis de la malfaciloj.
...
回来以后,他象以前一样地教学...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-20 01:37:26

...
-Dum tiuj ĉi kelkaj jaroj, -li fermetis la okulojn, skuante la kapon, ĝemis longe, -mi travivis nemalmulte da mokoj kaj kontraŭstaroj. Eĉ edukitaj amikoj riproĉis min: kion ankoraŭ vi faraĉas? Kaj elspezi monon kaj kaŭzi ridon de aliaj! Mi tamen jam kutimiĝis. Kion ajn oni diru, mi iras mian vojon.

Pri procedo de elpenso de kugloŝirma ĉaro li detale klarigis kun tre fiera mieno. Fiera li estas, ĉar li tiel precize observis ke neniun etan fizikan fenomenon li preterlasis. Li jam 3 fojojn menciis pri Newton, esprimis ke ce Newton kaj de lia pomo ni devas multon lerni.

Iun tagon li vidis de ŝnuro pendantas toltukon flirtantan en vento. Li haltis, observis. Tegolpecon li prenis kaj ĵetis al la tuko. Sedve ŝtonon. Rezulte en lian kapon venis unu koncepto, ke tolo povas reteni forton. Li faris celtabulon el 30-opigita tolo. Li intencis provi ĉu kugloj povos ĝin trapenetri aŭ ne.
...
在这几年期间... 他微闭着眼睛,摇着头长时间地叹息...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-21 00:39:45

...
Sukceso de provo per ĉaspafilo firmigis lian kredon. Sed de kiu prunti militfusilon? Oni ne permesis al li tian sensencan uzon de kugloj. Fine estro de junula trupo konsentis lian planon. Nur bedaŭre, la provo malsukcesis. Trapenetris la kugloj.

La inventisto ne timas cerbumon. Baldaŭ li ekpensis pri oleitaj ŝtalaj globetoj. Tiujn kaj multopigitan kanvasib oni alligos al fronto de puŝĉaro. La globetoj movos la kanvason ĉe renkontiĝo kun edstera forto kaj povos ŝanĝi kuglodirekton, do malpliigos la pafforton.

Jen tia estas lia kugloŝirma ĉaro. Kvankam li ankoraŭ, ja neniu kredas al li.
Rememorinte tion antaŭ mi, denove li flamiĝis, ekkriis ion, irante tien kaj ĉi tien en la ĉambro.
Mi apenaŭ rimarkis nenormalon de lia menso. Li fermetis la lkulojn. Tremas la palpebroj, ankaŭ la kapo kaj eĉ tuta korpo. Kvazaŭ laca, li ellasis profundan ĝemon.
...
使用猎枪的尝试成功坚定了他的信心...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-21 00:39:52

...
Sukceso de provo per ĉaspafilo firmigis lian kredon. Sed de kiu prunti militfusilon? Oni ne permesis al li tian sensencan uzon de kugloj. Fine estro de junula trupo konsentis lian planon. Nur bedaŭre, la provo malsukcesis. Trapenetris la kugloj.

La inventisto ne timas cerbumon. Baldaŭ li ekpensis pri oleitaj ŝtalaj globetoj. Tiujn kaj multopigitan kanvasib oni alligos al fronto de puŝĉaro. La globetoj movos la kanvason ĉe renkontiĝo kun edstera forto kaj povos ŝanĝi kuglodirekton, do malpliigos la pafforton.

Jen tia estas lia kugloŝirma ĉaro. Kvankam li ankoraŭ, ja neniu kredas al li.
Rememorinte tion antaŭ mi, denove li flamiĝis, ekkriis ion, irante tien kaj ĉi tien en la ĉambro.
Mi apenaŭ rimarkis nenormalon de lia menso. Li fermetis la lkulojn. Tremas la palpebroj, ankaŭ la kapo kaj eĉ tuta korpo. Kvazaŭ laca, li ellasis profundan ĝemon.
...
使用猎枪的尝试成功坚定了他的信心...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-22 00:52:31

...
Li plu diris al mi, ke tuj post la eksplodo de la milito li elpensis unu rimedon por rompi aviadilojn, kaj postulis ĝian akcepton de Milita Komitato. La rimedo estas: -Oni nutras grupon da agloj, malsatigas ilin ĝis ekstrema grado. Tiam oni metas viandon sur grava punkto de aviadil-formaj aĵoj kaj liberigas la aglojn.

Ili furioze sin ĵetas tien. Tiel oni dum longa tempo ekzercas la aglojn. Fine tiuj kredas ke unr aviadiloj povas solvi problemon de ilia stomako. Kiam venas malamikaj aeroplanoj, oni metas tre intensan eksplodaĵon sur la bekoj de la agloj kaj liuberigas ilin malsategaj

Ili freneze flugas supren. Kaj sur la tero oni povas ĝue vidi detruiĝon de la malamikaj "ĉiel-demonoj".
energia kaj pasis estas lia parolo. Li subite ekstaris, malfermis keston en angulo de la ĉambro kaj elprenis grandan koverton. Elĝi aperis paperfolio, sur kiu estis skribite ja la nomo de l;a estro de Milita Komitato, ke lia plano ne estas praktika, tamen laŭdinda estas lia spirito, ktp.
...
Por adiaŭi mi varme premis lian manon, kaj ame diris al tiu ĉi ŝoleca inventisto:
-Ne senkuraĝiĝu, amiko, ne senkuraĝiĝu! Nur ni penadu por la rezistmilito. Sukcesi aŭ, estas dua afero.

(El Herldo de Ĉinio n-ro 19;jan.,1941)
...
他进一步对我说,战争爆发后,他立刻想出一个办法,炸掉飞机...

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-23 01:14:21

REMEMORO ĈIRKAŭ LA KOMENCO DE LA MILITO

-Skribo de Japana Soldato-

Jamakawa Yoo
Trad. de Verda Majo

Kiam ni informiĝis pri la Lugonqiao-evento, ni neglektis ĝin nur kiel kutiman bataleton, ĉar ni ne komprenis la situacion.
Nia vilaĝo estas malriĉa, kiu konsistas el fiŝistoj, kiuj luktas kontraŭ furiozaj ondegoj de Pacifiko, kaj terkulturistoj, kiuj plugas malfekundan grundon sur la suda deklivo de Kitakami-montaro rigardanta la oceanon. Ili apenaŭ vivas el man' al buŝo.

Ĉiu tago ja estas milito por vivi. La pagon por hodiaŭa laboro ili jam frue antaŭpruntis, kaj la monon por la hodiaŭa pano ili devas perlabori post kelkaj tagoj.
...
回顾战争的初期

一个日本士兵的记录

Jamakawa Yoo

绿川英子翻译

当我们得到了卢沟桥事件的时候...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-24 01:40:14

...
-Nemalmulte da vilaĝanoj vivas tiel mizeran vivon. Eĉ la bienuloj kaj riĉuloj, kiuj havis multajn ŝipanojn, preskaŭ suferis bankroton pro la ekonomia stagnado dum tiuj ĉi 7-8 jaroj. Por savi sin de tiu malsukceso, ili ĉiel klopodis ĉirkaŭ tia entrepreno, kruele laborigis la vilaĝanojn sub si, kaj tamen ili mem estis ekspluatataj de kapitalistoj en la aliaj vilaĝoj kaj urboj.

Tiel malriĉa estis nia vilaĝo. Tamen nur la kunvoka ordono same senkompate vizitis ĝin.
Iun vesperon post la manĝo mi kuŝis laca pro la taga laboro. Tiam venis al mi Morita, maljunulo de 62-63 jaroj. Li estis bona amiko de mia patro kaj eĉ nun bonkora al mi, nomante min "farĉjo".

Ankoraŭ ekster la domo li kriis: -Ĉu vi manĝis?
-Fraĉjo, ĉu vi aŭdis? Oni diras ke venis mobiliza ordono kaj kuras al la vilaĝoficejo! Ha terure! Ni ĉiuj laboras, laboregas, senescepte suferas ŝuldon kaj ŝuldon.
...
不少的村民生活在苦难之中...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-25 00:48:29

...
Kaj jen mobiliza ordono! Kiujn ĝi prenos, ni ne scias, sed supozeble ne mian Saburoon, ĉar li estas ekstrulo. Tamen kion faru, se vin oni mobilizas?
Maltrankvila pri mi kiel pri si, la maljunulo senprokraste venis al mi informi, ne sceante ke la malfeliĉo koncernus lin mem.

Ĉar mi troviĝis en milita stato, mi ĉiam estis preta por maobilizo, tamen novaĵo pri veno de la ordono pli konsternis min ol tiu pri patra morto.
Ne fininte eĉ saluton al li, mi tuj rapidis al la vilaĝoficejo. Antaŭ ĝi jam amasis 50-60 vilaĝanoj, kiuj priparolis diverse.

En la oficĉambro la vilaĝestro kaj oficistoj tiel sin streĉis ke nenion senbezonan ili elbuŝigis. En la deĵora ĉambro dekkelke da ekssoldatoj kune kun aliaj enrigardis la nomaron de l' ekssoldatoj, supozis kiuj estas mobilezitaj ĉu tiu aŭ alia, kaj meditis. Ŝajne ili ĉiuj samopiniis, ke oni mobilizis trejitajn.
...
瞧是动员令!我们不知道它是采取了什么...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-27 01:30:54

...
Unu demandis min: -Kiuj estas mobilizitaj laŭ vi? -Hm, mi konsilas, ke ĉiu el ni prenas sin mobilizita.
Ili mutis tempeton. Eble mia vorto trafis vundan punkton de la ĉeestantoj kiuj rigardis la aferon kvazaŭ aliulan.

La vilaĝanoj estis tre maltrankvilaj pro la mobilizo.
Baldaŭ venis aŭto, el kiu aperis policano. Ĝuste tiu alportis mobilizan ordonon al nia vilaĝo.

Antaŭ la oficejo jam estis kelkcent vilaĝanoj. Neniu moveto nek tuseto. Ĉiuj antendis diskonigon de mobilizitoj, retenante la spiradon.
La vilaĝestro ricevis la dokumenton de la policano, kaj transdonis ĝin al la oficisto de militaferoj. La lasta publikigis la nomojn de la moiliztoj. -Kia surprizo! Okdek procentoj da ili estis ekstruloj kaj trajnuloj.
...
有一个人问我: —被你动员的都有谁...
senkulpa.gif

Reen al la supro