Postitused: 9
Keel: Esperanto
Roberto12 (Näita profiili) 12. märts 2010 20:11.46
En "ĉu vi kredas je Dio?" la prepozicio ne estas bezona ĉar oni povas diri "ĉu vi kredas ke Dio ekzistas?" Por "je la nomo de la reĝo" oni povas diri "sub la nomo". Kaj por tempoj/horoj, oni havas la prepoziciojn "dum" kaj "en".
darkweasel (Näita profiili) 12. märts 2010 20:46.33
La origina ideo de je estis, ke oni uzu ĝin, kiam oni hezitas pri la uzota prepozicio. Tamen hodiaŭ oni uzas kelkajn nelogikajn esprimojn kun alia prepozicio (ĝuste por kio je estas kreita), ekzemple baziĝi sur io.
Hodiaŭ je estas uzata nur en kelkaj restaj okazoj, pri kiuj vi povas legi en PMEG: je.
horsto (Näita profiili) 12. märts 2010 21:13.25
darkweasel:Tamen hodiaŭ oni uzas kelkajn nelogikajn esprimojn kun alia prepozicio (ĝuste por kio je estas kreita), ekzemple baziĝi sur io.Kial tio estas nelogika? Se vi konstruas ion kaj b baziĝas sur a, tiam tio signifas, ke b staras sur a.
darkweasel (Näita profiili) 12. märts 2010 21:21.23
horsto:Nu, sed en frazoj kieldarkweasel:Tamen hodiaŭ oni uzas kelkajn nelogikajn esprimojn kun alia prepozicio (ĝuste por kio je estas kreita), ekzemple baziĝi sur io.Kial tio estas nelogika? Se vi konstruas ion kaj b baziĝas sur a, tiam tio signifas, ke b staras sur a.
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".
Espi (Näita profiili) 12. märts 2010 22:46.48
darkweasel:Nu, sed en frazoj kielPardonu, sed vidu en ReVo:
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".
Baziĝi: havi kiel bazon
1. la turo baziĝas sur dika masonaĵo;
2. nia metodo baziĝas sur la praktiko
"Sur" estas permesita ĉi tie.
Amike
horsto (Näita profiili) 12. märts 2010 23:44.42
darkweasel:Mi ne pensas ke necesas granda imagopovo. Kiam vi pensas pri bazo, kie en via imago troviĝas la bazo?
Nu, sed en frazoj kiel
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".
darkweasel (Näita profiili) 13. märts 2010 10:17.44
Espi:Mi tute ne diris, ke tio estas malĝusta. Mi nur diris, ke ĝi ne estas tute logika kaj mia lingvosento postulus baziĝi je. Certe mi uzas baziĝi sur, ĉar ĉiuj uzas ĝin.darkweasel:Nu, sed en frazoj kielPardonu, sed vidu en ReVo:
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".
Baziĝi: havi kiel bazon
1. la turo baziĝas sur dika masonaĵo;
2. nia metodo baziĝas sur la praktiko
"Sur" estas permesita ĉi tie.
Amike
Espi (Näita profiili) 13. märts 2010 11:24.56
darkweasel:Mi tute ne diris, ke tio estas malĝusta. Mi nur diris, ke ĝi ne estas tute logika kaj mia lingvosento postulus baziĝi je. Certe mi uzas baziĝi sur, ĉar ĉiuj uzas ĝin.Saluton darkweasel,
mi trovas, ke estas logika. Kial ne? La bazo ĉiam estas sube kaj iu baziĝas super ĝi - do: sur la bazo!
La prepozicio je nur estu necesigita solvo, se neniu alia taŭgas.
Sed ĉiuj ne estas problemo. E-o plezurigu!
Salutante
K-P
darkweasel (Näita profiili) 13. märts 2010 11:35.08
Espi:Vi eble pravas. Estas por mi malfacile trovi bonan argumenton por mia nura lingvosento, kiu postulas je. Ĉiuokaze, baziĝi sur io estas jam tiom enuziĝinta, ke oni ne kondamnu ĝin.darkweasel:Mi tute ne diris, ke tio estas malĝusta. Mi nur diris, ke ĝi ne estas tute logika kaj mia lingvosento postulus baziĝi je. Certe mi uzas baziĝi sur, ĉar ĉiuj uzas ĝin.Saluton darkweasel,