Al la enhavo

Je

de Roberto12, 2010-marto-12

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-12 20:11:46

Donu al mi, bonvole, frazojn en kiuj la prepozicio "je" estas bezona.

En "ĉu vi kredas je Dio?" la prepozicio ne estas bezona ĉar oni povas diri "ĉu vi kredas ke Dio ekzistas?" Por "je la nomo de la reĝo" oni povas diri "sub la nomo". Kaj por tempoj/horoj, oni havas la prepoziciojn "dum" kaj "en".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-12 20:46:33

Saluton!

La origina ideo de je estis, ke oni uzu ĝin, kiam oni hezitas pri la uzota prepozicio. Tamen hodiaŭ oni uzas kelkajn nelogikajn esprimojn kun alia prepozicio (ĝuste por kio je estas kreita), ekzemple baziĝi sur io.

Hodiaŭ je estas uzata nur en kelkaj restaj okazoj, pri kiuj vi povas legi en PMEG: je.

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-12 21:13:25

darkweasel:Tamen hodiaŭ oni uzas kelkajn nelogikajn esprimojn kun alia prepozicio (ĝuste por kio je estas kreita), ekzemple baziĝi sur io.
Kial tio estas nelogika? Se vi konstruas ion kaj b baziĝas sur a, tiam tio signifas, ke b staras sur a.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-12 21:21:23

horsto:
darkweasel:Tamen hodiaŭ oni uzas kelkajn nelogikajn esprimojn kun alia prepozicio (ĝuste por kio je estas kreita), ekzemple baziĝi sur io.
Kial tio estas nelogika? Se vi konstruas ion kaj b baziĝas sur a, tiam tio signifas, ke b staras sur a.
Nu, sed en frazoj kiel
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-12 22:46:48

darkweasel:Nu, sed en frazoj kiel
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".
Pardonu, sed vidu en ReVo:

Baziĝi: havi kiel bazon
1. la turo baziĝas sur dika masonaĵo;
2. nia metodo baziĝas sur la praktiko


"Sur" estas permesita ĉi tie.

Amike

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-12 23:44:42

darkweasel:
Nu, sed en frazoj kiel
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".
Mi ne pensas ke necesas granda imagopovo. Kiam vi pensas pri bazo, kie en via imago troviĝas la bazo?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-13 10:17:44

Espi:
darkweasel:Nu, sed en frazoj kiel
La Esperanta vorto "saluto" baziĝas sur la latina "salus".
estas nur kun multa imagopovo ia "staro sur la latina vorto". Certe, se temas pri efektiva konstruado, oni povas imagi tian "surstaron".
Pardonu, sed vidu en ReVo:

Baziĝi: havi kiel bazon
1. la turo baziĝas sur dika masonaĵo;
2. nia metodo baziĝas sur la praktiko


"Sur" estas permesita ĉi tie.

Amike
Mi tute ne diris, ke tio estas malĝusta. Mi nur diris, ke ĝi ne estas tute logika kaj mia lingvosento postulus baziĝi je. Certe mi uzas baziĝi sur, ĉar ĉiuj uzas ĝin.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-13 11:24:56

darkweasel:Mi tute ne diris, ke tio estas malĝusta. Mi nur diris, ke ĝi ne estas tute logika kaj mia lingvosento postulus baziĝi je. Certe mi uzas baziĝi sur, ĉar ĉiuj uzas ĝin.
Saluton darkweasel,

mi trovas, ke estas logika. Kial ne? La bazo ĉiam estas sube kaj iu baziĝas super ĝi - do: sur la bazo!
La prepozicio je nur estu necesigita solvo, se neniu alia taŭgas.

Sed ĉiuj ne estas problemo. E-o plezurigu! sal.gif

Salutante
K-P

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-13 11:35:08

Espi:
darkweasel:Mi tute ne diris, ke tio estas malĝusta. Mi nur diris, ke ĝi ne estas tute logika kaj mia lingvosento postulus baziĝi je. Certe mi uzas baziĝi sur, ĉar ĉiuj uzas ĝin.
Saluton darkweasel,

mi trovas, ke estas logika. Kial ne? La bazo ĉiam estas sube kaj iu baziĝas super ĝi - do: sur la bazo!
La prepozicio je nur estu necesigita solvo, se neniu alia taŭgas.

Sed ĉiuj ne estas problemo. E-o plezurigu! sal.gif

Salutante
K-P
Vi eble pravas. Estas por mi malfacile trovi bonan argumenton por mia nura lingvosento, kiu postulas je. Ĉiuokaze, baziĝi sur io estas jam tiom enuziĝinta, ke oni ne kondamnu ĝin.

Reen al la supro