Al la enhavo

Kiom da esperantaj libroj vi legis?

de trojo, 2010-marto-16

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

trojo (Montri la profilon) 2010-marto-16 00:54:06

Mi volas scii kiom da ni legas librojn en Esperanto. Ne validas por ĉi tiu enketo vortaroj, bazaj lernolibroj parte en nacia lingvo, libroj pri Esperanto sed ne en Esperanto, ktp. Aldone, bonvolu kalkuli nur tiujn librojn, kiujn vi tute legis de la komenco ĝis la fino. Krom tio, ĉia Esperanta libro validas.

Kaj se vi volas rekomendi bonajn librojn en ĉi tiu fadeno, bonvolu tion fari! rideto.gif

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-marto-16 04:28:42

Nu, mia unua E-libro estis Gerda Malaperis, sed mia dua libro estis Karlo, mia tria "IDO, unu jarcenton poste"
Miaj aliaj libroj estis "La Sankta Biblio" kaj "Faktoj kaj Fantazioj" kaj "Kredu min, Sinjorino"

sazlik (Montri la profilon) 2010-marto-16 11:41:03

Neniom, sed mi komencis iom. Mi volas pli ofte legi (kaj skribi) Esperante, do mi pliboniĝos. ridulo.gif

Demian (Montri la profilon) 2010-marto-16 12:19:16

trojo:Mi volas scii kiom da ni legas librojn en Esperanto. Ne validas por ĉi tiu enketo vortaroj, bazaj lernolibroj parte en nacia lingvo, libroj pri Esperanto sed ne en Esperanto, ktp. Aldone, bonvolu kalkuli nur tiujn librojn, kiujn vi tute legis de la komenco ĝis la fino. Krom tio, ĉia Esperanta libro validas.

Kaj se vi volas rekomendi bonajn librojn en ĉi tiu fadeno, bonvolu tion fari! rideto.gif
Neniam mi legis eĉ unu libron en Esperanto ĉar estas tre malfacile por mi. Multajn vorotjn mi neniam trovas en la vortaro kaj multfoje la literaturo estas neutila.
Kaj mi volas legi librojn pri scienco kaj matematiko en Esperanto, kiujn mi ne trovas! demando.gif

Amike

katarina (Montri la profilon) 2010-marto-16 12:55:46

Demian:

Provu serĉi en STEB http://www.eventoj.hu/steb/index.htm tie vi certe trovos multajn interesajn librojn el faka literaturo

sinjoro (Montri la profilon) 2010-marto-16 13:14:42

Pli ol 10, sed kiom - mi ne memoras.
Mia unua libro en Esperanto estis... "La Danĝera Lingvo" de Ulrich Lins. Tenis min legi la interesega temo, malgraŭ tro alta nivelo por tiama komencanto.

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-16 14:46:46

Mia unua libro ankaŭ estis "Gerda malaperis". rideto.gif

Kiam mi estis komencanto mi ŝatis legi librojn por infanoj, ĉar la lingvo ne estas tro komplika. "Emilo en Smolando" kaj "Ture Sventono en Londono" ktp.

Mi jam legis "La Dorsosako de Panjo Rut" (de Claude Piron) kaj "La Eta Princo".

"Marvirinstrato" de Tim Westover estas nova libro (2009) kiun mi multe ŝatas.

Momente mi legas la E-Libron "La Blankĉevala Rajdanto" (de Theodor Storm).

Gerusa (Montri la profilon) 2010-marto-16 14:47:36

Ho shoko.gif
Danĝera enketo!!!!! Denuncis mian malfortecon.
Mi sole legis unu libro!!!! Kaj terure mi me memoris lia nomo OOops!!!

Mi hontiĝis... senkulpa.gif
Ĝis

Belmiro (Montri la profilon) 2010-marto-16 22:53:53

Librojn, librojn, veraj libroj eldonitaj de eldonejoj mi legis ĉirkaŭ tridek.

La plej grava (ĉar mi estas portugalano, pardonu min!) estas LA LUZIDOJ, traduko de Leopoldo H. Knoedt.

Aliajn bonajn librojn mi legis. Ekz.:

Sendependaj homoj,
La lada tambureto,
La ŝtona urbo,
Verkoj de Verda Majo,
La hobito,
Dekamerono,
La familio,
Ktp.ktp

Mi sincere rekomendas ilin, kiam vi estas pretaj. Dume, mi konsilas vin elŝuti sur papero kelkaj el la centoj da prozaĵoj aŭ da poeziaĵoj disponeblaj en la reto.

Amike
Belmiro

zan (Montri la profilon) 2010-marto-16 23:43:11

Mi legis 7 aŭ 8 librojn maldikajn, kiuj ĉiuj estis rakontoj. Ĉiu estis interesa. rideto.gif
Tamen por legi tiujn librojn mi devis aĉeti vortaron, kiu enhavas poeziajn vortojn.

Reen al la supro