Poemoj de Poetoj Famaj
від Abras, 16 березня 2010 р.
Повідомлення: 3
Мова: Esperanto
Abras (Переглянути профіль) 16 березня 2010 р. 15:33:47
Poemoj de Poetoj Famaj (almenaŭ inter Esperantistoj)
Jen la unua poemo: (mi aŭdas fanfaron.)
DEDIĈITA AL LA SOCIETO POR LA MALPLIIGO DE BRUO
de Daphne LISTER
el ŝia poemaro "Ĝis Nun"
En la tombejo kuŝas homoj,
Kiuj ne aŭdas
La tintadon de glaciaĵveturiloj,
La bruon de aviadiloj,
De motoroj kaj transistoroj.
Vi, kiuj laŭdas
La trankvilon,
Ĉu vi ne scias,
Kiujn vi envias?
Bonvulu aldoni aliajn originaljn poemojn de famaj Esperantistoj --kaj mi supozas ke tradukitaj poemoj estas ankaŭ bona.
Ĝis nun! ~ Ne! Ĝis revido!
Abras (Переглянути профіль) 19 березня 2010 р. 14:19:31
Nur memkontentul'
Povas esti danka al
Gepatra regul'.
Mi estas nur ŝel';
Ne fajro mi estas sed
Kamena kahel'.
Eta talento
Briletis, tremis, meĉis,
Jen malelevento.
Je unu ismo
Mi tutsincere kredas--
Je la abismo!
crescence (Переглянути профіль) 31 березня 2010 р. 11:24:17
Esperu se vi volas havi la feliĉon ;
Se vi deziras vidi gloran mateniĝon
Per kio, ĉio en la mond' pli bela estas ;
Esperu ĉar ĉi tie nur espero restas.
Rigardu al estontaj paco kaj konkordo,
Alvenos la epoko kiam la homaro
Ne plu malamos pro nekomprenata vorto ;
Tenante brilan flamon super tero, maro,
Oferu vian vivon por pli bona sorto.
Lucien Thèvenin ("La vana kanto" Eldono de "Kompreni")