У садржају

Ĉu la britoj kaj usonoj havas sur la manoj po kvar fingroj?

од yyaann, 19. март 2010.

Поруке: 24

Језик: Esperanto

yyaann (Погледати профил) 21. март 2010. 18.07.20

Multajn dankojn al ĉiuj pro viaj respondoj kaj korektoj.sal.gif

darkweasel:Supozeble ne estas bone, ke Esperanto kiel kulture neŭtra lingvo uzas la terminojn dikfingro kaj piedfingro, ĉar en kelkaj kulturoj ili ne estas rigardataj kiel fingroj.
Interesan rimarkon. Tamen, ĉu nefingrigi tiujn korpopartojn ne estus ankaŭ kulture malneŭtre?

Miaopinie, eble eĉ pli gravas:
  • ĉu dikfingro kaj piedfingro al ĉiuj ŝajnas facile komprenebla aŭ ne — kaj tio al mi verŝajnas.
  • ĉu en la plejo da kulturoj la koncernaj korpopartoj estas rigardataj kiel fingroj aŭ ne — kaj pri tio mi ne scias.
Mi opinias tiel, ĉar ŝajnas al mi, ke la menso, laŭ kiu Esperanto estis kreita estas ekvilibro (neeviteble neperfekta) inter
  • uzo de proregulece facilaj reguloj
  • prunto de jamekzistantajn erojn, kiuj estas vaste, multlingve uzataj (ekzemple internaciaj terminoj de latina kaj helena deveno)
Alivorte, mi kredas, ke la ĉefa, Zamenhofa celo estis facil-lernebleco, ne pur-neŭtreco (kiu fakte ne eblas).

Kion vi opinias?

yyaann (Погледати профил) 21. март 2010. 18.16.37

[Eksa sinkorekta mesaĝo. Ĝi nun senutilas, ĉar mi trovis la i]redakti[/i]-butonon]

Eddycgn (Погледати профил) 21. март 2010. 20.27.50

darkweasel:Supozeble ne estas bone, ke Esperanto kiel kulture neŭtra lingvo uzas la terminojn dikfingro kaj piedfingro, ĉar en kelkaj kulturoj ili ne estas rigardataj kiel fingroj.
En mia vortaro mi trovas:
fingro (por mano kaj piedo)
dikfingro
polekso = dikfingro de la mano
halukso = dikfingro de la piedo
(piedfingron mi ne trovis)

Esperanto estas tre riĉa lingvo, ĉu ne?

yyaann (Погледати профил) 21. март 2010. 20.36.26

Eddycgn:
En mia vortaro mi trovas:
[…]
polekso = dikfingro de la mano
halukso = dikfingro de la piedo
Rimarkinde!

Eddycgn:(piedfingron mi ne trovis)
(Ĉe la Reta Vortaro ĝin mi trovis)

Eddycgn:Esperanto estas tre riĉa lingvo, ĉu ne?
Tute certe! rideto.gif

PaulExcoff (Погледати профил) 21. март 2010. 21.45.53

yyaann:Saluton al ĉiuj.

Mi legis, ke kiam oni demandas al la angleparolantoj, kiom da fingroj ili havas, ili respondas, ke havas ok.

Ĉu tio pravas? Ĉu en anglalingva menso la dikfingro ne estas rigardata kiel fingro? Ĉu la kialo de tio estas lingva aŭ kultura? Ĉu tio estas vera ankaŭ en aliaj lingvoj aŭ kulturoj?

Dankon. sal.gif

(Bonvolu korekti miajn eventualajn, gramatikajn kaj sintaksajn erarojn rideto.gif )
Kelkajn stultulojn diras tio, sed mi malkonsentas. Sendube, homoj havas dek fingrojn.

marcuscf (Погледати профил) 22. март 2010. 01.18.21

darkweasel:Aŭstroj havas dek fingrojn. En iu Simpsons-epizodo, post kiam dikfingro de Homer detranĉiĝas, Dr. Hibbert diras al li, ke lia asekurfirmo ne pagos tion, ĉar nur liaj fingroj estas asekurataj - kaj dikfingro ne estas fingro!

Cetere, yyaann, en la lando Usono loĝas usonanoj, ne *usonoj. Tion vi facile povas vidi el la landnomoj, se oni ne uzas I-sufikson: La lando de la britoj nomiĝas Britujo, dum tiu de la usonanoj nomiĝas Usono (sen -uj). Se landonomo finiĝas per UJ, vi forprenu tiun UJ por nomi la loĝantojn; alie vi aldonu -an.

Bedaŭrinde estas iuj, kiuj uzas Britio anstataŭ la multe pli facila Britujo - el tiu I ne evidentiĝas, ĉu vi forprenu ĝin aŭ aldonu -an (ja loĝas en Aŭstralio ne *aŭstraloj, sed aŭstralianoj - tial oni ne povas nomi la landon *Aŭstralujo). Uzu -uj kaj memoru la koncernajn landonomojn nur en formo kun -uj, kaj vi pli facile komprenos la landnoman sistemon de Esperanto.
Mi preferas diri "britianoj", "usonanoj", "aŭstralianoj", "italianoj". Estas pli simple. Eble estas malgranda senca diferenco inter britoj kaj britianoj, sed tio plejofte ne gravas.

fizikisto (Погледати профил) 22. март 2010. 08.37.23

yyaann:
  • ĉu dikfingro kaj piedfingro al ĉiuj ŝajnas facile komprenebla aŭ ne — kaj tio al mi verŝajnas.
  • ĉu en la plejo da kulturoj la koncernaj korpopartoj estas rigardataj kiel fingroj aŭ ne — kaj pri tio mi ne scias.
En la germana, piedfingroj ne estas fingroj, tamen tio estas facile komprenebla. Dikfingro ja estas fingro en la germana, do mi havas dek fingrojn.

Espi (Погледати профил) 22. март 2010. 21.09.10

marcuscf:Mi preferas diri "britianoj", "usonanoj", "aŭstralianoj", "italianoj". Estas pli simple. Eble estas malgranda senca diferenco inter britoj kaj britianoj, sed tio plejofte ne gravas.
Por kio ekzistas lingva regularo?

Amike
Klaus-Peter

Belmiro (Погледати профил) 22. март 2010. 22.26.08

Ĉiu homo povas paroli aŭ skribi kiel al si mem pli bone plaĉas. Sed la vera demando estas: ĉu la aliaj (ĉiuj aliaj) komprenos?

marcuscf (Погледати профил) 23. март 2010. 03.05.09

Espi:
marcuscf:Mi preferas diri "britianoj", "usonanoj", "aŭstralianoj", "italianoj". Estas pli simple. Eble estas malgranda senca diferenco inter britoj kaj britianoj, sed tio plejofte ne gravas.
Por kio ekzistas lingva regularo?

Amike
Klaus-Peter
Mi ne komprenis. Tiuj formoj ja estas tute logikaj kaj korektaj ("rusujano" estas en la fundamento). Oni povas elekti ĉu oni uzos ilin aŭ ne, do mi preferas uzi.

Pri la temo: mi ĉiam pensis (kaj pensas) ke oni havas dek fingrojn en la manoj kaj dek en la piedoj...

Вратите се горе