Į turinį

Ĉu la britoj kaj usonoj havas sur la manoj po kvar fingroj?

yyaann, 2010 m. kovas 19 d.

Žinutės: 24

Kalba: Esperanto

Sxak (Rodyti profilį) 2010 m. kovas 23 d. 07:48:56

zan:
Eddycgn:En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?
Japanoj havas dudek.
ankaŭ rusoj.
Sed mi ĵus rimarkis, ke en unu rusa idiomo temas nur pri 5 ridulo.gif
En la rusa ekzistas la idiomo : scii kiel siajn 5 fingrojn.
Mi rememoris pri ĝi nur legante tiun fadenon kaj komprenis, kiom ridinda ĝi estas ridulo.gif

zan (Rodyti profilį) 2010 m. kovas 23 d. 09:07:53

Ŝak:En la rusa ekzistas la idiomo : scii kiel siajn 5 fingrojn.
Interese! En la japana estas "enkalkuliĝi en 5 fingrojn".(eble malĝusta traduko)
La senco estas, ke iu estas unu el la plej elstaraj 5 personoj.

darkweasel (Rodyti profilį) 2010 m. kovas 24 d. 15:05:18

marcuscf:
Espi:
marcuscf:Mi preferas diri "britianoj", "usonanoj", "aŭstralianoj", "italianoj". Estas pli simple. Eble estas malgranda senca diferenco inter britoj kaj britianoj, sed tio plejofte ne gravas.
Por kio ekzistas lingva regularo?

Amike
Klaus-Peter
Mi ne komprenis. Tiuj formoj ja estas tute logikaj kaj korektaj ("rusujano" estas en la fundamento). Oni povas elekti ĉu oni uzos ilin aŭ ne, do mi preferas uzi.
Jes, sed la kategoriecon de landnomo oni devas tamen scii por paroli pri lingvoj. Laŭ vi, en Francio loĝas francianoj, kiuj parolas la lingvon francan, kaj en Indonezio loĝas indonezianoj, kiuj parolas la lingvoj indonezian. Ĉu tio estas tre regula?

Vi povus eknomi ankaŭ la lingvojn kun I. Sed tion mi ne povas subteni, ĉar mi estas aŭstro, kiu loĝas en Aŭstrujo (kaj ne en Germanujo) kaj parolas la germanan lingvon - ne la germanian! Kaj mi certe ne volas, ke mia denaska lingvo nomiĝu laŭ nur unu el la landoj, en kiuj oni parolas ĝin.

(Verŝajne vi kiel brazilano povas konsenti, ke via lingvo ne nomiĝu portugalia, sed portugala.)

marcuscf (Rodyti profilį) 2010 m. kovas 24 d. 20:57:11

Prave, por scii la ĝusta formo de la nomoj de lingvoj, oni devas scii ĉu -i estas parto de radiko aŭ ne.

Atgal į pradžią