Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

dari sjheiss, 20 Maret 2010

Pesan: 5918

Bahasa: Esperanto

Giulia369 (Tunjukkan profil) 20 April 2012 19.08.41

Ne, mi malofte maĉas maĉgumojn.

La ulo sub mi parolas anglan lingvon.

zaratustro (Tunjukkan profil) 20 April 2012 20.02.01

Mi parolas malmulte da angla lingvo. Mi pli bone parolas la Esperanta.

La ulo sub mi ne ŝatas ke la hispana reĝo ĉasu elefantojn en Botsuano.

Kelli (Tunjukkan profil) 21 April 2012 10.52.35

Certe neniu ŝatis scii tion, eĉ ne mi.

La ulo post nun mi estas sola,li plezure aŭdas la kantadon de papagetoj kaj aliaj birdoj.

Uralo (Tunjukkan profil) 21 April 2012 11.56.46

Mi ne estas sola, sed mi ja havas malgrandan konuron, kaj ĝi kantas bele.

La ulo sub mi havas tro multe da manĝilaro.

Ryuuichi (Tunjukkan profil) 21 April 2012 12.15.53

Mi ne certas pri tia kvanto... hehe ridulo.gif

La ulo sub mi havas porteblan komputilon sur siaj kruroj.

Uralo (Tunjukkan profil) 21 April 2012 12.25.21

Jes, mi havas. Sed kelkfoje mi uzas fiksan komputilon.

La ulo sub mi havas multe da fotoj de siaj amokoj kaj/aŭ sia familio.

zaratustro (Tunjukkan profil) 22 April 2012 00.50.25

Ne, mi ne havas multe da fotoj de miaj geamikoj.

La ulo sub mi malŝatas la grandan nuntempan mon-krizon kiu okazas en la mondo kaj malfeliĉas al multaj homoj pro manko de manĝaĵo kaj aliaj necesaj aferoj.

Ryuuichi (Tunjukkan profil) 22 April 2012 09.44.48

Ne. Mi ŝatas ĝin.

La ulo sub mi havas katidon.

vincas (Tunjukkan profil) 22 April 2012 09.49.28

Ne, mi ne havas katidojn, mi havas kelkaj katoj.

La ulo sub mi ne amas hundojn.

Ryuuichi (Tunjukkan profil) 22 April 2012 11.35.44

Mi amegas hundojn. La ulo super mi forgesis akuzativon.

La ulo sub mi nuntempe spektadas televidon.

Kembali ke atas