K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. marec 2010

Sporočila: 5918

Jezik: Esperanto

dobri (Prikaži profil) 22. april 2012 13:35:35

Ne, mi prokrastos tion al vespero.

La ulo post mi ĵus revenis el E-renkontiĝo.

Ryuuichi (Prikaži profil) 22. april 2012 14:04:51

Certe ne. La E-klubo de mia urbo renkontiĝas ĉiuvendrede.

La ulo sub mi tre ŝatas glaciaĵojn.

Uralo (Prikaži profil) 22. april 2012 14:09:36

Oh, jes. Precipe la italajn glaciaĵojn.

La ulo sub mi ne ŝatas pluvadon.

dobri (Prikaži profil) 22. april 2012 15:02:45

Vi pravas, ke suna vetero pli plaĉas al mi.

La ulo post mi manĝis hodiaŭ fungan supon.

zaratustro (Prikaži profil) 22. april 2012 23:59:24

Ne, hodiaŭ mi ne manĝis fungan supon, sed eble morgaŭ mi manĝos ĝin.

La ulo sub mi ne ŝatas vidi filmojn pri milito.

Uralo (Prikaži profil) 23. april 2012 09:10:24

Nu, kelkaj filmoj pri milito enhavas ofte belajn rakontojn. Sed mi ne ŝatas ĉiujn filmojn pri milito.

La ulo sub mi estas ĝenata de fojnofebro.

dobri (Prikaži profil) 23. april 2012 15:15:19

Mi ne, sed mia edzino jes.

La ulo post mi ŝatas manĝi spagetojn.

Uralo (Prikaži profil) 24. april 2012 08:04:16

Oh, jes. Mi manĝas tiujn minimume du fojoj ĉiusemajne. Aŭ aliajn pastaĵojn.

La ulo sub mi ŝatas ke la somero venos, sed li/ŝi ŝatas ankaŭ la vintron.

Druif (Prikaži profil) 24. april 2012 09:13:20

Jes, mi ŝatas ciuj sezonoj. Ĉiu sezono havas sian propran belecon.

La ulo sub mi forgesis sian ŝlosilaro.

dobri (Prikaži profil) 24. april 2012 13:39:34

Ne, feliĉe tio ne okazis al mi.

La ulo post mi moderigis sian opinion rilate eksterlandanoj.

Nazaj na začetek