Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

La ulo sub mi

door sjheiss, 20 maart 2010

Berichten: 5918

Taal: Esperanto

Uralo (Profiel tonen) 24 april 2012 16:22:24

Ne, mi ĉiam havis positivan opinion pri eksterlandanoj. Tian opinian vi ne devas modernigi.

La ulo sub mi povas pentri tiel bone, ke siaj pentraĵoj similas fotojn.

Ryuuichi (Profiel tonen) 25 april 2012 20:00:36

Antaŭ mi iom bone pentris. Nuntempe miaj manoj nur utilas por skribi haha

La ulo sub mi aŭskultas muzikon dum legado de ĉi-mesaĝon.

Kelli (Profiel tonen) 25 april 2012 20:16:29

Bedaŭrinde ne, mi aŭdas bruon de televidilo.

La ulo post mi ŝatas spekti futbalon.

dobri (Profiel tonen) 26 april 2012 13:57:42

Ne plu. Nun ŝajnas al mi ekzemple atletismo multe pli interesa.

La ulo post mi ŝatas manĝi jogurton.

Ryuuichi (Profiel tonen) 26 april 2012 16:56:43

Nur aldoninte kulero da sukero.

La ulo sub mi vestas blankajn ŝuojn.

dobri (Profiel tonen) 26 april 2012 17:29:18

Ne, ĉar tio estus nepraktika por ĉiutaga irado.

La ulo post mi hodiaŭ akvumis sian ĝardenon.

Uralo (Profiel tonen) 26 april 2012 17:57:20

Tio ne necesas. La pluvo jam akvumis mian ĝardenon.

La ulo sub mi hodiaŭ vidis belan ĉielarkon.

ratkaptisto (Profiel tonen) 26 april 2012 19:10:58

Ne, tio ne estas vera, ĉar ni ne havas sunon hodiaŭ.

La ulo post mi volas ludi kaj li ne havas aliajn partoprenantojn.

Ryuuichi (Profiel tonen) 26 april 2012 19:28:28

Ne, mi ĵus ludis na Zelda.

La ulo sub mi havas legendaĵon.

ratkaptisto (Profiel tonen) 26 april 2012 19:30:01

Jes, vi pravas.

La ulo sub mi planas vojaĝon al Slowakio.

Terug naar boven