Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 mars 2010

Messages : 5918

Langue: Esperanto

Uralo (Voir le profil) 28 avril 2012 18:08:14

Se mi paŝas al la bushaltejo kaj reen, mi ofte kantas tiun kanton. Mi opinias ke ĝi estas bela kanto.

La ulo sub mi havas fajrejon.

dobri (Voir le profil) 29 avril 2012 06:30:06

Mi esperas, ke jes. Tamen tion plej bone taksos miaj kunuloj.

La ulo post mi estas scivolema.

Ryuuichi (Voir le profil) 29 avril 2012 08:16:50

Certe. Mi eklernis Esperanton pro tio mem.

La ulo sub mi estas hispanano.

vincas (Voir le profil) 29 avril 2012 10:07:23

Ne, mi estas litovo.

la ulo sub mi ŝanĝis sian profilbildon.

dobri (Voir le profil) 29 avril 2012 16:33:10

Ne, mi havas dekomence la saman profilon. Mi nur ĝisdatigas ĝin.

La ulo post mi vizitis trajnstacion kun sia nepo por rigardi vagonarojn.

Uralo (Voir le profil) 29 avril 2012 17:53:05

Mi estas tro juna por havi nepojn. Sed, kiam mi vojaĝas per trajno, mi ofte vidas av(in)ojn kun siaj nepoj, kiuj spektas trajnojn.

La ulo sub mi iam vizitis Nederlandon.

vincas (Voir le profil) 29 avril 2012 19:08:08

Ne, sed volus.

La ulo sub mi fumas kanabojn.

ratkaptisto (Voir le profil) 29 avril 2012 19:48:36

Ne, mi ne faras tiun.

La ulo sub mi faria multajn ekzamenojn en Esperanto.

Kelli (Voir le profil) 29 avril 2012 20:44:42

Mankas al mi fari nur unu ekzamenon en Lernu.

La ulo post mi tromulte ŝatas fari la aferojn je sia maniero.

Uralo (Voir le profil) 29 avril 2012 23:21:09

Mi faras multajn aferojn je mia propra maniero. Sed certe ne tromulte.

La ulo sub mi konas kaj/aŭ festas 'Reĝinan tagon' je 30a de aprilo. (Koninginnedag en nederlanda)

Retour au début