Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-24 20:00:31

ne

la ulo sub mi nun spektas televidilon.

Polaris (Montri la profilon) 2012-majo-24 20:50:27

vincas:ne

la ulo sub mi nun spektas televidilon.
Fakte, ne. Mi tute neniam spektas televidilon. Mi eĉ nek havas televidilon en mia domo, kaj mi nek volas havi televidilon.

La ulo sub mi forgesis aĉeti donacon por sia edzino ĝis la lasta momento je la datreveno de ilia geedzeco.

Uralo (Montri la profilon) 2012-majo-25 09:26:41

Mi ne havas edzinon, sed laŭ mi, mia patro iam estis en tiu situacio.

La ulo sub mi iam estis en Havajo.

dobri (Montri la profilon) 2012-majo-25 18:27:14

Ne, kiel plimulto da loĝantaro ankaŭ mi loĝas en la norda duonglobo.

La ulo post mi atendas alvenon de sia filo.

Kelli (Montri la profilon) 2012-majo-25 21:33:10

Jes, vi pravas, eble li alvenos morgaŭ.

La ulo post mi devas eliri por aĉeti ion, sed pluvas nun.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-26 08:29:18

ne brilas la suno

la ulo sub mi morgaŭ ne laboros.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-majo-26 10:43:17

Kompreneble, ĉar estos dimanĉo.

La ulo sub mi vekiĝis antaŭ kelkaj minutoj.

dobri (Montri la profilon) 2012-majo-27 19:31:06

Ne, mi kutime vekiĝadas matene.

La ulo post mi hodiaŭ vizitis kinejon.

vincas (Montri la profilon) 2012-majo-27 19:46:43

ne

la ulo sub mi morgaŭ devos labori.

dobri (Montri la profilon) 2012-majo-27 20:05:37

Jes, mi promesis veni al la oficejo.

La ulo post mi havas facilan vivon.

Reen al la supro