Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

horsto (User's profile) May 2, 2010, 10:42:17 AM

jeckle:
La ulo sub mi scias paroli malantaŭen.
Certe ne, tio estas fascina kapablo. Ankaŭ vi certe vidis tiun homon en la germana televido, kiu kapablas fari tion.
Vi proponas frazon al li kaj li tiam tuj inverse parolas la frazon. Tiu frazo estas registrita kaj poste inverse ludita, kaj tiam la frazo iĝas komprenebla.
Tio estas treege malfacila, ne sufiĉas inverse paroli la literojn, oni devas ankaŭ inversigi la emfazon.
.
La ulo sub mi provis inverse paroli kaj tuj sukcesis.

vincas (User's profile) May 2, 2010, 2:23:53 PM

Povas esti

La ulo sub mi nun rigardas tra fenestron. rido.gif

Hispanio (User's profile) May 2, 2010, 2:42:16 PM

vincas:Povas esti

La ulo sub mi nun rigardas tra fenestron. rido.gif
Jes, mi rigardas tra la fenestron de mia foliumilo Fajrfoks (Firefox) rido.gif.

La ulo sub mi estas vi (ne ekzakte vincas, sed alia vi).

horsto (User's profile) May 2, 2010, 10:47:43 PM

Hispanio:
Jes, mi rigardas tra la fenestron de mia foliumilo Fajrfoks (Firefox) rido.gif.
La Esperanta nome de Firefox ne estas Fajrfoks, sed fajrovulpo!
Hispanio:
La ulo sub mi estas vi (ne ekzakte vincas, sed alia vi).
Jes, estas mi, vi pravas.
.
La ulo sub mi ankaŭ opinias, ke oni malpermesu al vincas respondi per: Povas esti

Allan Argolo (User's profile) May 3, 2010, 12:26:13 AM

horsto:La ulo sub mi ankaŭ opinias, ke oni malpermesu al vincas respondi per: Povas esti
Ne! Vi estas tro radikala... Ĉi tio ne estas A aŭ B. Laŭ mia opinio "povas esti" akcepteplas.

La ulo aŭ ulino sub mi pensas ke "ul(in)o" estas pli logika aŭ "ulo"

sjheiss (User's profile) May 4, 2010, 5:33:37 AM

Jes, mi ja kredas tion. lango.gif

La persono sub mi denove komencas lerni Esperanton. sal.gif

vincas (User's profile) May 4, 2010, 4:41:05 PM

sjheiss:Jes, mi ja kredas tion. lango.gif

La persono sub mi denove komencas lerni Esperanton. sal.gif
Povas esti okulumo.gif

La ulo sub mi timas flugi per aviadilo.

vincas (User's profile) May 5, 2010, 3:47:15 PM

Bildeto :]

horsto (User's profile) May 5, 2010, 4:01:58 PM

vincas:
La ulo sub mi timas flugi per aviadilo.
Ne, mi timas flugi sen aviadilo.

La ulo sub mi havas linuksan poŝtelefonon.

vincas (User's profile) May 5, 2010, 6:12:41 PM

Mi havas poŝtelefonon, sed ne linuksan.

La ulo sub mi antaŭ du tagoj estis en la Luno.

Back to the top