Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-02 11:49:16

Dobri skribis :
La ulo post mi nun promenas en naturo.

Ne, ĉar la ŝtelistoj ankaŭ promenas tie.

La ulo post mi ŝatas manĝi rostitan viandon
kun jukao kaj terpomoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-02 12:37:11

Jes, mi ŝatas tion.

La ulo post mi laboras en bela oficejo.

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-02 12:59:39

Ne, mia oficejo estas malnova kaj ne tro bela.

La ulo post mi nun rapidos al trajno.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-02 15:14:13

Ne, mi ne devas rapidi al trajno, mi veturas per biciklo aŭ aŭto.

La ulo post mi havas pli ol 100 librojn en sia dormĉambro.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-02 15:27:39

Jes, mi havas pli ol 100 librojn,
sed ili faras ke mi ne havu sufiĉe
da spaco por mi mem.

La ulo post mi ŝatas legi librojn
pri sciencfikcio.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-02 15:55:14

Ne, vi ne pravas. Mi momente legas facilajn librojn en esperanta lingvo. Estas donacojn de amiko.

La ulo post mi sparas multe da mono, ĉar li ofte biciklas.

Kelli (Montri la profilon) 2012-julio-02 23:23:21

Ne, bedaŭrinde mi jam ne biciklas, do mi ne ŝparas tiun monon.

La ulo post mi amegas legi.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-03 01:04:20

Jes, mi amas multe legi, sed mi ne havas tiom da tempo
por ĝin fari.

La ulo post mi laboras dum ok horoj tage, ekde lundo ĝis vendredo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-03 09:17:42

Ne, vi ne tute pravas. Mi ne devas labori, ĉar mi estas pensiulo. Sed mi ofte laboras en mia oficejo kaj en mia ĝardeno.

La ulo post mi ĝojas pri la venko de la hispanoj.

Kelli (Montri la profilon) 2012-julio-03 12:03:48

Ne, mi ne ŝatas spekti futbaludojn.

La ulo post mi konas la brazilan Vorton de la Tago ( VdLT ... )

Reen al la supro