Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-04 21:41:57

Jes, mi povas kuiri iajn bongustajn
manĝaĵojn. Sed foje mi iras al la restoracio.

La ulo post mi kutimas vojaĝi per aviadilo
kiam li devas iri al iu malproksima urbo.

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-05 06:02:23

Jes kaj ne. Kiam mi vojaĝos al malproksima loko, tiam mi preferos aviadilon. Tamen mi longtempe ne vojaĝis malproksimen, do ne flugis.

La ulo post mi antaŭĝojas belan tagon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-julio-05 09:28:16

Jes, vi pravas, ĉar mi havas bonan kaŭzon pro tio.

La ulo post mi volas danci dum la semajnfino.

Kelli (Montri la profilon) 2012-julio-05 10:38:07

Semajnfine mi iros al festo, sed certe mi ne dancos.

La ulo post mi havas iun por helpi en lia laboro.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-05 16:47:51

Jes, mi havas, ne ĉiutage sed de tempo al tempo.

La ulo post mi jam tralegis la libron POMEGO.

vincas (Montri la profilon) 2012-julio-05 19:14:55

Ho ne mi tion ankoraŭ ne faris

la ulo sub mi pensas kiun Esperantan libron aĉeti.

dobri (Montri la profilon) 2012-julio-05 20:19:25

Tiamaniere mi pensas dum vizitado de libroservo.

La ulo post mi hodiaŭ biciklis laŭlonge de rivero.

Kelli (Montri la profilon) 2012-julio-06 11:26:05

Ne, mi ne biciklos sed certe mi promenos sur rivero per vaporŝipeto.

La ulo sub mi telefonos rapide nun.

galvis (Montri la profilon) 2012-julio-06 12:15:01

Ne, nun mi ne havas novaĵojn por komuniki.

La ulo post mi jam tagmanĝis, kaj nun volas ripozi.

Uralo (Montri la profilon) 2012-julio-06 23:16:13

Jes, mi jam tagmanĝis kaj vespermanĝis, sed mi ne bezonas ripozi. Plue, mi ankoraŭ malsatas.

La ulo sub mi havas poŝtelefonon kun malplena baterio/pilaro.

Reen al la supro