לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2012, 20:32:16

Ne, mi ne ricevis tiun gazeton.

La ulo post mi havas problemojn kun la varmego.

dobri (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2012, 20:37:51

Tute ne, ĉar en mia glaciŝranko ĉiam troviĝas kelkaj boteloj kun biero.

La ulo post mi ŝatas naĝi en maro.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2012, 20:50:02

Jes, mi ŝatas naĝi en maro, sed mi malofte havas la eblecon.

La ulo post mi malofte iras al kuracisto, ĉar li estas tre sana.

dobri (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2012, 20:53:49

Jes, mi preferas renkonti kuraciston en drinkejo, ĉar tie ni povus tosti je nia sano.

La ulo post mi ŝatas vojaĝadi surmape, ĉar tio kostas malpli ol en realeco.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 09:27:37

Jes, tio estas bona okupado en vintro. En somero mi ofte vojaĝas. En la pasinta monato mi estis en Slovakio.

La ulo post mi ĉiutage biciklas al sia ĝardeno.

galvis (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 12:43:01

Jes, mi de tempo al tempo iras bicikli al ĝardeno, sed ne
al la mia, sed al la publika parko.

La ulo post mi trinkas specialan nutraĵon post la biciklado
por regajni energion.

Uralo (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 12:48:46

Tio, kion mi trinkas, ne estas speciala fluaĵo. Post bicikli mi trinkas ordinaran kolaon.

La ulo sub mi ankaŭ trinkas multe da malvarmetan trinkaĵon, kiel kolaon.

dobri (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 15:12:06

Jes, sed mi preferas bieron.

La ulo post mi hodiaŭ falĉis ĝardenon per gazontondilo.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 16:00:25

Ne, sed mi havis alian taskojn en mia ĝardeno.

La ulo post mi donas multe da servomono.

Kelli (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2012, 18:15:07

ratkaptisto:Pardonu, Kelli estis tre rapida ol mi.
Ne gravas ratkaptisto, mia amiko okulumo.gif

לראש הדף