Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 10 iulie 2012, 19:03:07

Kelli:
ratkaptisto:Pardonu, Kelli estis tre rapida ol mi.
Ne gravas ratkaptisto, mia amiko okulumo.gif
Dankon, Kelli, pro via kompreno. Vi bedaŭrinde forgesis vian "taskon".

Kelli (Arată profil) 11 iulie 2012, 12:33:59

Dankon, Kelli, pro via kompreno. Vi bedaŭrinde forgesis vian "taskon".
Vi pravas mi forgesis ĝin ridego.gif

Ne, mi kredas, ke ankoraŭ mi ne donas sufiĉan servomonon, sed eble iam...

La ulo post mi ellitiĝis feliĉan

dobri (Arată profil) 11 iulie 2012, 14:01:59

Mi ĉiumatene ellitiĝas feliĉa!

La ulo post mi konfuzis du fadenojn en la forumo.

cellus (Arată profil) 11 iulie 2012, 16:38:28

Bedaŭrinde: En esperanto oni ankaŭ devas lerni la elparolon, kaj kelkfoje ekzerci gin, kiam ĝi diferencas de la reguloj en la propra llingvo.En esperanto hazarde estas tiel ke la vorto estas "ekzemplo" kaj ne "egzemplo". Same kiel ni diras "ekzemplo" ni ankaŭ elparolas "akvo", ne "akfo" kaj ankaŭ ne "agvo". Povas aperi stranga, sed tio jam estas unu el la ĉarmaĵoj de esperanto.

galvis (Arată profil) 12 iulie 2012, 11:58:40

Jes, vi pravas, oni devas prononci tiel
kiel la aliaj homoj faras ĝin.

La ulo post mi havas specialan sistemon
por studi Esperanton.

dobri (Arată profil) 12 iulie 2012, 18:58:53

Ne, mi estas memlernanto.

La ulo post mi hodiaŭ bonege vespermanĝis.

ratkaptisto (Arată profil) 12 iulie 2012, 19:37:03

Jes, Karel, vi pravas. Mi men preparis vespermanĝon (gratenaĝo de terpomo kun ŝinko kaj fromaĝo spicita kun majorano) por mi kaj mia edzino.

La ulo post mi estas tre muziktalenta.

dobri (Arată profil) 12 iulie 2012, 20:05:39

Tute ne, ĉar mi kapablas ludi nur per gramofono, magnetofono aŭ komputilo.

La ulo post mi partoprenos konferencon OSIEK.

ratkaptisto (Arată profil) 13 iulie 2012, 07:47:57

Ne mi ne partoprenos.

La ulo post mi ĝojas pro multe da pluvo.

galvis (Arată profil) 13 iulie 2012, 11:42:29

Ĉi-momente pluvas tie ĉi, sed mi ne ĝojas ĉar mi devas
iri solvi aferoj en Urbodomo.

La ulo post mi ŝatas trinki varman kafon
kun kukoj matene.

Înapoi mai sus