본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

Kelli (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오후 1:59:10

Ne, mi neniam legis tutan biblion nur kelkajn pecojn.

La ulo post mi provas konfiguri la mikrofonon de sia komputilo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오후 5:28:34

Ne, mi ne faras tion, mi havas aliajn taskojn.

La ulo post mi estas vegetarano.

Kelli (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오후 9:26:43

Ne, sed mi multe ŝatus esti vegetarano.

La ulo post mi manĝas panon ĉiutage

galvis (프로필 보기) 2012년 7월 31일 오후 9:54:30

Jes, mi manĝas ĉiajn panojn ĉiam.

La ulo post mi ŝatas suĉi dolĉajn glaciaĵojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 8월 1일 오전 8:47:46

Jes, vi pravas, mi volonte manĝas glaciaĵon.

La ulo post mi ĉiutage naĝas.

Kelli (프로필 보기) 2012년 8월 3일 오전 11:51:04

Ne, bedaŭrinde delonge mi ne naĝas.

La ulo post mi atendas la alvenon de tre karega amiko.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 8월 3일 오후 12:12:48

Jes, vi pravas, mia edzino devas labori ĝis la 6-a horo.

La ulo post mi havas belan recepton por supo.

Kelli (프로필 보기) 2012년 8월 3일 오후 4:04:51

Vi pravas, mi havas plurajn bonajn recepton por supo.

La ulo post mi serĉas perfektan frazon.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 8월 3일 오후 4:38:30

Jes, vi pravas. En Germanio oni diras: Kiu serĉas, tiu trovas.

La ulo post mi nun havas semajnfinon kun liberaj tagoj.

Kelli (프로필 보기) 2012년 8월 3일 오후 5:39:57

Ne ĝuste, ĉar sabate mi ankaŭ devas fari plurajn aferojn, sed dimanĉe mi profitas por fari ĉiujn aferojn, kiujn mi volas fari.

La ulo post mi ŝatas provi novajn aferojn.

다시 위로