Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. ožujka 2010.

Poruke: 5918

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaz profila) 3. kolovoza 2012. 18:42:40

Jes mi ŝatas tion, sed mi havas ĉiam ĉiutagajn laborojn.

La ulo post mi havas belajn medaliojn.

galvis (Prikaz profila) 4. kolovoza 2012. 00:08:50

ratkaptisto:Jes mi ŝatas tion, sed mi havas ĉiam ĉiutagajn laborojn.

La ulo post mi havas belajn medaliojn.
Ne, mi ne havas belajn medalionojn, nur normajn
medalojn.

La ulo post mi ŝatas uzi printilon.

ratkaptisto (Prikaz profila) 4. kolovoza 2012. 06:54:39

Jes, mi ofte uzas printilon por tekstoj kaj ankaŭ por fotoj.

La ulo post mi ĝojas pri la bona vetero hodiaŭ.

hunne68 (Prikaz profila) 4. kolovoza 2012. 08:17:27

Jes, la suno igas min feliĉa.
La ulo post mi ludas ŝakon.

galvis (Prikaz profila) 4. kolovoza 2012. 18:32:12

Jes, mi kelkfoje ludas ŝakon sed kontraŭ
programo.

La ulo post mi ŝatas popularan muzikon.

Paulinho (Prikaz profila) 4. kolovoza 2012. 21:46:27

La ulo sub mi sonĝas pri la paĉo.
Ĝi iutage superos la mondan aĉon.
Ni ĉiuj tiam havos belan estontecon
Ni varmege vivos en egaleco....

ratkaptisto (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 09:36:59

Paulinho:La ulo sub mi sonĝas pri la paĉo.
Ĝi iutage superos la mondan aĉon.
Ni ĉiuj tiam havos belan estontecon
Ni varmege vivos en egaleco....
La ulo sub mi sonĝas pri la paĉo.

ratkaptisto (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 09:37:58

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ vizitas siajn parencojn.

Kelli (Prikaz profila) 5. kolovoza 2012. 18:07:41

Ne, bedaŭrinde mi loĝas tre malproksime de miaj parencoj, tiel mi nur povas viziti ilin,kiam mi vojaĝas.

La ulo post mi loĝas en tre trankvila kaj silenta loko.

ratkaptisto (Prikaz profila) 6. kolovoza 2012. 08:30:27

Vi nun havas belan foton, Kelli.

Natrag na vrh