Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

Kelli (Arată profil) 10 august 2012, 11:52:41

Por verdire mi ne interesiĝas pri politiko, nur mi tenas min ĝisdatigita.

La ulo post mi devas eliri por aĉeti donacon.

galvis (Arată profil) 10 august 2012, 12:55:43

Mi devas eliri, ne por aĉeti sed por ricevi ĝin.

La ulo post mi havas neceson aĉeti kolorajn krajonojn.

Uralo (Arată profil) 10 august 2012, 23:18:38

Ne, mi ne havas tiun neceson. Ni jam havas kolorajn stiftojn. Ili minimume koloras bone kiel kajonoj.

La ulo sub mi havas tempon por farbi la murojn de sia domo morgaŭ.

ratkaptisto (Arată profil) 11 august 2012, 06:57:55

Jes, mi havus tempon, sed mi ne faras tiun.

La ulo sub mi skribos hodiaŭ longan leteron al sia amiko.

galvis (Arată profil) 15 august 2012, 14:57:05

Ne, mi preskaŭ ne ŝatas skribi longajn
leterojn, sed mallongajn mesaĝojn.

La ulo post mi ŝatas multe legi antikvajn
librojn, kiel biblion.

ratkaptisto (Arată profil) 15 august 2012, 18:02:14

Mi ne legas multe.

La ulo post mi akvumas siajn plantojn ĉiutage.

creedelambard (Arată profil) 15 august 2012, 18:31:58

ratkaptisto:Mi ne legas multe.

La ulo post mi akvumas siajn plantojn ĉiutage.
Mi opinias ke miaj plantoj estas pigraj kaj devus akvumi sin mem.

La ulo post mi pensas ke tiu opinio estas tute ridinda.

Kelli (Arată profil) 15 august 2012, 18:35:35

Ne, al mi tiu opinio estis nur ŝerco.

La ulo post mi ŝatas zorgi vian aspekton.

galvis (Arată profil) 15 august 2012, 20:07:54

Pli-malpli, mi zorgas pri mia aspekto, sed ne tiom.

La ulo post mi kutimas sendi parfumitajn leterojn.

Kelli (Arată profil) 15 august 2012, 20:17:15

Ne,delonge mi sendis parfumitajn leterojn, sed ŝajnas, ke nuntempe jam ne estas tempo por ili.

La ulo post mi ne multe ŝatas pensi pri la pasado de tempo.

Înapoi mai sus