Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-03 18:50:56

Ne, vi ne pravis.

La ulo post mi ricevis novan recepton por torto.

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-03 20:34:57

ratkaptisto:Ne, vi ne pravis.

La ulo post mi ricevis novan recepton por torto.
kaj tiu estis vera tort...uro.
La ulo sub mi havas longan nazon

Filu (Montri la profilon) 2012-septembro-03 21:08:18

UZES:La ulo sub mi havas longan nazon
Konstatinte la respekteblan kvanton da mensogoj, kiujn mi diradas ĉiutage, oni opinius, ke mia nazo ja tre longas, sed tamen ĝi al mi ŝajnas tute ordinara, kompare al tiu de aliaj homoj. Ĉu mi opiniu, ke ĉiuj homoj mensogas tiel multe, kiel mi?

La ludanto sub mi ne estas homo.

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-03 21:50:51

Filu:
UZES:La ulo sub mi havas longan nazon
Konstatinte la respekteblan kvanton da mensogoj, kiujn mi diradas ĉiutage, oni opinius, ke mia nazo ja tre longas, sed tamen ĝi al mi ŝajnas tute ordinara, kompare al tiu de aliaj homoj. Ĉu mi opiniu, ke ĉiuj homoj mensogas tiel multe, kiel mi?
Aha ! bonege
La ludanto sub mi ne estas homo.
Ja, li estas! Plie li estas via homo..logo !!

La ulo sub mi aspektas ranhomo

galvis (Montri la profilon) 2012-septembro-03 22:19:17

Mi ne havus problemon aspekti kiel rano,
nur se mi havus mian raninon.

La ulo post mi multe ŝatas diri ŝercojn.

Paulinho (Montri la profilon) 2012-septembro-04 00:10:36

La ulo sub mi ĵus emeritiĝis....

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-04 01:04:15

JES !
La ulo sub mi enŝovis sian nazon en malpuran poton, kie estas lavendo. Nun lia nazo estas...lavenda !

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-04 09:24:50

Paulinho:La ulo sub mi ĵus emeritiĝis....
Ne, vi ne pravis.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-04 09:25:30

galvis:Mi ne havus problemon aspekti kiel rano,
nur se mi havus mian raninon.

La ulo post mi multe ŝatas diri ŝercojn.
Jes, vi pravis.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-04 09:28:14

Du partoprenantoj forgesis la novajn elektvortojn. Mi nun skribas unu novan:

suno aŭ ombro?

Reen al la supro