본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

UZES (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 10:48:22

ratkaptisto:
UZES:tute ne.

la ulo post mi eliris kun bambulanco kaj rehejmeniris en .. ambulanco.
Kio estas "bambulanco"?
Bambulanco estas lanco farita el bambuo !

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 12:04:42

Ne, tio ne koncernas al mi, mi ne havas lancon.

La ulo post mi volonte laboras kun argilo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 12:05:11

ratkaptisto:Ne, tio ne koncernas al mi, mi ne havas lancon.

La ulo post mi volonte laboras kun argilo.
D a n k o n

UZES (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 12:51:53

jes, foje ! mi havas argildometon en mia ĝardeno.

La ulo post mi havas longajn piedojn

vincas (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 7:51:55

ne mi ne havas

la ulo sub mi revas pri vojaĝo en Malto

UZES (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 8:14:43

mi multege vojaĝis sed neniam iris en Malto; Do, kial ne...

La ulo sub mi kredas, ke inkognito estas inko por skribi sekretojn.

Filu (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 9:51:32

Kial ne, se tio al vi plaĉas kaj al mi ebligas respondon kaj sekvan aserton pri subulo? Jen: inkognito estas speciala tipo da inko, kiu ne facile legeblas.

La ulo sub mi kelkfoje uzas Esperanton kiel sekreta lingvo kun amikoj, por ke la vortojn ne komprenu scivolemaj oreloj.

UZES (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 10:31:02

Haha! Esperanto, la danĝera lingvo.!!
La ulo post mi estas denaska esperantisto

Filu (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오후 11:09:10

Vi tute pravas: mi estas denaska Esperantisto. Mi eksciis pri tio nur tridekjaraĝinta, sed ne ŝanĝas io ajn pri la afero: la Esperantisto estis tie, ja eta, ja dormema, ja tute nescianta eĉ vorton el la lingvo, sed tamen tute preta por la grandvekado venonta.

La ulo sub mi ŝatas esplori vortarojn, kaj eĉ kelkfoje forgesas pri manĝado pro tio.

UZES (프로필 보기) 2012년 9월 7일 오전 10:57:05

Estas vere, ke mi ŝatas esplori vortarojn. Fari tion, nutras la cerbon. Sed necesas ankaŭ nutri la korpon. Ne maltrankviliĝu mi ne forgesas la manĝaĵon. (Sana sprito en sana korpo !)

La ulo post mi ne bone farsas

다시 위로