Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. ožujka 2010.

Poruke: 5918

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaz profila) 7. rujna 2012. 15:18:26

Ne ĉia, sed iam.

La ulo post mi havas belan fontanon en sia ĝardeno.

UZES (Prikaz profila) 7. rujna 2012. 19:43:03

akvo ja fontas en mia ĝardeno, sed mi ne havas fontanon.

La ulo sub mi opinias, ke kompoto estas manĝebla poto

ratkaptisto (Prikaz profila) 8. rujna 2012. 19:10:26

Mi ofte manĝas kompoton sed mi prenas teleron. Mi scias la diferencon inter poto kaj kompoto.

La ulo post mi ĉiam havas bonajn ideojn.

Kelli (Prikaz profila) 8. rujna 2012. 21:22:56

Vi pravas, mi kutimas ĉiam havi bonajn ideojn sed mi ne ĉiam sukcesas alporti ilin antaŭen.

La ulo post mi morgaŭ ellitiĝos frue por promeni en la parko.

UZES (Prikaz profila) 8. rujna 2012. 23:43:17

Jes, sed ne por iri en parkon.
La ulo sub mi diras , ke ne ekzistas efekto sen kaŭzo

hunne68 (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 05:47:17

Jes, tio estas mia ĉiutaga sperto, sed legante David Hume mi ne certas...
La ulo sub mi kverelas ofte kun sia partnero, kvankam li aŭ ŝi amas ŝin aŭ lin.

ratkaptisto (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 06:22:05

Jes, mi pensas tio estas la vivo.

La ulo post mi ofte trinkas kafon dum la laborado.

Kelli (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 12:23:28

Ne, mi nur trinkas malgrandan tason da kafo matene.

La ulo post mi ĉiam vojaĝas sen plani antaŭ.

ratkaptisto (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 14:56:21

Ne, mi plej ofte vojaĝas kun plano.

La ulo post mi havas kudromaŝinon.

UZES (Prikaz profila) 11. rujna 2012. 15:00:00

Jes. Sed neniam uzas ĝin

La ulo sub mi multe dormas

Natrag na vrh