본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 2:35:41

Antaŭe vi pravis, ĉar mi loĝis en vilaĝo. Nuntempe mi loĝas en urbo (urbeto), kie la steloj kutime ne videblas.
La ulo sub mi malŝatas nigrajn (kruelajn) ŝercojn.

Filu (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 2:40:16

Male, mi ilin ŝategas.

La ulo sub mi ŝatas naĝi en lagoj.

vincas (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 3:18:06

Filu:Male, mi ilin ŝategas.

La ulo sub mi ŝatas naĝi en lagoj.
Vi pravas.

La ulo sub mi povas tre rapide skribi per klavaro.

Filu (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 4:20:33

tre rapide afj se dne adtres akuratie

La ulo sub mi pli ŝatas preni sian tempon ol urĝiĝi.

Hispanio (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 4:42:28

Tio dependas. Kelkfoje mi ŝatas preni mian tempon, alifoje mi urĝiĝas.

La ulo sub mi estas scienculo.

vincas (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 4:55:14

Ho, ne! Mi ne estas rideto.gif

La ulo sub mi tre ŝatas ludi kaj spekti futbalon.

Continuum (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 4:59:09

Tute ne! mi tre malŝatas futbalon.

La ulo sub mi estas sub mi.

antoniomoya (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 7:42:38

Continuum:Tute ne! mi tre malŝatas futbalon.

La ulo sub mi estas sub mi.
Tute certe. Kompreneble. Vi pravas. Vi ne eraras. Vi... rideto.gif

La ulo sub mi ŝatas dormi nokte.

Filu (프로필 보기) 2010년 6월 16일 오후 7:53:49

Mi ŝatus dormi nokte.

La ulo sub mi ŝatas lumigi cigarojn per monbiletoj.

Continuum (프로필 보기) 2010년 6월 17일 오전 8:02:09

Vi eraras ĉar mi ne fumas!

La ulo sub mi pripensas pri tio, kion li estas skribonta poste. rido.gif

다시 위로