Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-18 18:24:40

Ne. Mi ne legis tion.

La ulo post mi estas ŝerculo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-18 19:05:03

Jes, mi estas ŝerculo, sed mi ankaŭ parolas pri seriozaj temoj.

La ulo post mi estas antropologo.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-18 19:18:11

Ne, tiu scienco estas neinteresa por mi.

La ulo post mi timas veturi per telfero.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-18 19:21:41

dobri:Ne, tiu scienco estas neinteresa por mi.

La ulo post mi timas veturi per telfero.
Jes, vi pravas, mi havas multe da timo.

La ulo post mi baldaŭ volos dormi.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-18 19:25:33

Ne, hodiaŭ mi sentas min sufiĉe freŝa.

La ulo post mi ofte tenisas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-18 20:09:38

Ne, mi ne ludas tenison.

La ulo post mi nun estos ĝis la fino de la jaro hejme.

UZES (Montri la profilon) 2012-septembro-18 20:56:22

Povus esti.

La ulo post mi scipovas stiri velŝipon

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-19 07:01:54

Jes, mi faris la licencon antaŭ pli ol tridek jaroj.

La ulo sub mi havas multajn taskojn por hodiaŭ.

dobri (Montri la profilon) 2012-septembro-19 16:39:05

Ne, hieraŭ mi havis pli da taskoj.

La ulo post mi emas vojaĝi al Tibeto.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-septembro-19 19:53:20

Ne, vi ne pravas. Mi preferas aliajn landojn ol Tibeto.

La ulo post mi dum tiuj tagoj ne trinkas "Becherovka" aŭ aliajn brandojn.

Reen al la supro