Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 13:10:58

Ne, mi aĉetas mem.

La ulo sub mi havas du kaktojn apud sia komputilo.

galvis (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 15:15:10

Mi havas nur unu katon apud la komputilo,
ĝi kelkfoje klakas sur klavoj.

La ulo post mi legas ĵurnalon
per la komputilo.

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 16:30:00

Nur malofte.

La ulo post mi serĉas nekonatajn vortoj precipe en PIV.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 17:00:03

Ne, mi havas alian vortaron.

La ulo post mi havas malgrandan testudon.

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 17:29:21

Ne, mi havas malgrandajn genepojn.

La ulo post mi hodiaŭ ekskursis.

galvis (Montri la profilon) 2012-oktobro-17 22:20:19

Ne, hodiaŭ mi devis resti dome.

La ulo post mi, de la fenestro de lia apartamento
spektas la urbon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-18 09:17:42

Jes, sed mi havas elvidon sur la valo de la rivero "Weser" kaj la vilaĝo Fischbeck.

La ulo post mi ofte helpas aliajn homojn ĉe la laboro en la ĝardeno.

Kelli (Montri la profilon) 2012-oktobro-18 13:49:54

Ne, mi ne havas tiun ŝancon por helpi iun en tiu laboro, sed mi havas iun por helpi min en mia ĝardeno.

La ulo post mi ĝojiĝas, ĉar li komencos novan kurson.

dobri (Montri la profilon) 2012-oktobro-18 14:10:04

Ne, mi nun ne planas iun kurson.

La ulo post mi koleras pro denove nefunkcianta poŝtelefono.

Kelli (Montri la profilon) 2012-oktobro-18 18:05:18

Ne, por verdire kiam mia poŝtelefono ne funkcias mi ĝojas min ridego.gif

La ulo post mi ne povas vivi sen manĝi dolĉaĵojn.

Reen al la supro