ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

La ulo sub mi

از sjheiss, 20 مارس 2010

پست‌ها: 5918

زبان: Esperanto

vincas (نمایش مشخصات) 25 اکتبر 2012،‏ 18:20:48

Jes mi faras tion.

La ulo sub mi estas malkontenta pri hodiaŭa vetero.

dobri (نمایش مشخصات) 25 اکتبر 2012،‏ 19:15:51

Jes, mi malkontentis, ĉar la temperaturo estis sufiĉe malalta.

La ulo post mi ŝpatis ĝardenbedon.

galvis (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2012،‏ 0:47:57

dobri:Jes, mi malkontentis, ĉar la temperaturo estis sufiĉe malalta.

La ulo post mi ŝpatis ĝardenbedon.
jes, sed mia ĝardeno estas malgranda kaj la bedo
aperas kiel monteto.

La ulo post mi havas tro multe da iloj por
labori en la ĝardeno.

vincas (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2012،‏ 15:25:25

Nu mi ne havas multe.

La ulo sub mi pensas, ke bagatelo povas servi al la celo.

galvis (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 16:29:07

Bagatelo por iuj, sed estas homoj kiuj ŝatas
havi florojn , fruktojn aŭ legomojn por si mem
aŭ por vendi, kaj ili preferas bonajn ilojn.

La ulo post mi preferas haki arbojn en arbaro
anstataŭ kolekti florojn en ĝardeno.

dobri (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 16:37:02

Jes, ĉar tio estas vera vira laboro, kiu ofte necesas.

La ulo post mi estis surprizita per neĝa blovado semajnfine.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 17:08:03

Ne, mi ne estis surprizita mi volis labori en la ĝardeno.

La ulo post mi ofte diskutas pri sporto.

galvis (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 17:36:56

Jes, ni ĉiam diskutas pri futbalo kaj aliaj sportoj.

La ulo post mi ludas ŝakon en klubo.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 18:19:02

Ne, mi ne ludas ŝakon nek en klubo nek hejme.

La ulo post mi preferas skribi ĉiutage en tiu forumo.

dobri (نمایش مشخصات) 29 اکتبر 2012،‏ 18:32:45

Jes, tio amuzas min.

La ulo post mi legas prefere humuraĵojn.

بازگشت به بالا