ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

La ulo sub mi

از sjheiss, 20 مارس 2010

پست‌ها: 5918

زبان: Esperanto

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 9:54:16

Jes, vi pravas, sed mi ne havas multe da tempo kaj mono.

La ulo post mi volos renovigi en sia loĝejo ĝis kristnasko.

Kelli (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 11:47:30

Ne, mi neniam faras tion, ĉar mi ĉiam vojaĝas dum Kristnasko.

La ulo post mi kelkfoje timas la diraĵojn de la aliaj partoprenantoj de ĉi ludo.

dobri (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 12:11:40

Ne, mi neniam timas la aliajn.

La ulo post mi opinias, ke ĉi ludo estas fakte stultaĵo, tamen li volonte daŭras ĝin.

vincas (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 13:01:01

Jes mi ankaŭ pensas tiel.

La ulo sub mi pensas, ke plej stultaj aferoj estas ofte dirataj kun serioza mieno.

Kelli (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 14:06:37

Jes, vi pravas, ĉar mi kredas, ke la buŝo parolas , kion la koro sentas, kaj kion pensas kapo,do stultaj personoj serioze kredas je ĉio,kion ili mem serioze parolas.

La ulo post mi hodiaŭ memorigis amikojn, kiuj ne plu estas ĉi tie.

dobri (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 15:03:17

Jes, ne nur hodiaŭ.

La ulo post mi planas ankoraŭ viziti pluan tombejon, kie kuŝas liaj geparencoj.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 15:04:33

Jes vi pravas, dum la laborado en la kelo mi trovis diversajn objektojn de mi gepatroj.

La ulo post mi ĉiam manĝas glaciaĵon sen kremo.

dobri (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 15:12:29

Jes, tamen dum nuna malvarma sezono mi tute ne manĝas glaciaĵon.

La ulo post mi atendas revenon de la edzino.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 16:57:19

Ne, mia edzino estas hejme.

La ulo post mi havas bonan planon por la semajnfino.

dobri (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2012،‏ 17:18:34

Jes, renkontiĝon kun geparencoj.

La ulo post mi kapablas solvi diferencialajn ekvaciojn.

بازگشت به بالا