Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 5 listopada 2012, 16:51:11

Ne, ĉar mi utiligas tagmezan paŭzon por tagmanĝi.

La ulo post mi zorgas nun pri sia nepino.

galvis (Pokaż profil) 5 listopada 2012, 17:16:33

Mia nepino jam estas plenaĝa,
do mi ne zorgas pri ŝi.

La ulo post mi gardas tro multe
sian filinon.

ratkaptisto (Pokaż profil) 5 listopada 2012, 19:23:06

Ne, vi ne pravas, mia filino loĝas en alia urboparto kaj estas plenaĝa.

La ulo post mi pensas, ke li ne faras erarojn.

vincas (Pokaż profil) 7 listopada 2012, 10:54:02

Ne, mi faras erarojn.

La ulo sub mi ŝatas fotadi.

ratkaptisto (Pokaż profil) 7 listopada 2012, 12:43:35

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ofte faras prezentadojn per komputilo.

vincas (Pokaż profil) 7 listopada 2012, 13:40:35

Ne, mi faras tion rare.

La ulo sub mi ofte aŭskultas novaĵojn pere radio.

galvis (Pokaż profil) 7 listopada 2012, 17:16:14

Jes, mi ŝatas aŭskulti navaĵojn radie,
precipe de malproksimaj landoj.

La ulo post mi havas multe da sperto
pri diversaj programoj uzataj en komputiloj.

ratkaptisto (Pokaż profil) 7 listopada 2012, 18:06:38

Jes, mi havas multe da sperto en la uzado.

La ulo post mi ofte havas problemojn kun sia komputilo.

szalZITA (Pokaż profil) 7 listopada 2012, 19:14:10

ratkaptisto:Jes, mi havas multe da sperto en la uzado.

La ulo post mi ofte havas problemojn kun sia komputilo.
jes, vere, laste tio ofte al mi okazas. Mi eĉ perdas signalon de interreto.
La ulo sub mi havas genuo dolorojn. malgajo.gif

vincas (Pokaż profil) 7 listopada 2012, 20:01:13

Nun mi ne havas.

La ulo sub mi volis, ke estus venkinta Romney.

Wróć do góry