Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

galvis (Å vise profilen) 2012 11 12 23:08:57

Mi lernis Esperanton precipe pro tio,
kaj dum kelkaj jaroj interŝanĝis kun
homoj de fremdaj landoj. Hodiaŭ kiam
mi demandas ion pri eksterlande, ili
diras al mi : vidu ĉe la reto.

La ulo post mi konsideras ke kiam la
aŭtomata tradukado alvenu, la studado
de fremdaj lingvoj perdos impulson.

vincas (Å vise profilen) 2012 11 13 13:59:32

Nu, mi ne pensas, ke tiu aŭtomata tradukilo povus alveni.

La ulo sub mi estas ĉasisto.

dobri (Å vise profilen) 2012 11 13 16:49:27

Ne, mi ne estas ĉasisto, kvankam mi ŝatas ĉasbestan viandon.

La ulo post mi hodiaŭ aĉetis unuan donacon por Kristnasko.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 11 13 16:58:44

Ne, ne hodiaŭ mi jam aĉetis la unuan donacon en somero.

La ulo post mi estas membro de kantensemblo.

dobri (Å vise profilen) 2012 11 13 17:04:31

Feliĉe ne, ĉar mi kantas terure.

La ulo post mi jam malsatas.

galvis (Å vise profilen) 2012 11 13 21:13:54

Mi ne malsatas ĉar tagmanĝis ĵuse.

La ulo post mi havas kajeron por
noti interesajn vortojn aŭ frazojn
pri Esperanto.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 11 13 21:13:56

Ne, mi ne estas malsata.

La ulo post mi ofte pagas nekontanta.

galvis (Å vise profilen) 2012 11 14 21:38:48

Mi ŝatas pagi kontante.

La ulo post mi ĵetas panerojn al la kolomboj.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 11 14 22:12:10

Ne, mi ne faras tion, ĉar mi ne havas tempon por tiu agado.

La ulo post mi amas bestojn.

Uralo (Å vise profilen) 2012 11 15 10:58:18

Mi ŝatas bestojn, sed ami ilin estas unu paŝo tro for.

La ulo sub mi nun estas en alta konstruaĵo.

Tibake til toppen